MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Socio

In pulverem reverteris (1)

Eble ni povas ne tute konsenti, ke sekso ne plu estas tabuo, inter la loĝantoj de la malnova kontinento kaj inter tiuj de ties ekskolonioj en Ameriko, sed ni ankaŭ devas agnoski, ke ĝi ne plu estas la tabuo. Pri sekso, pli malpli senkaŝe, homoj parolas inter si, kaj jam relative malmultas tiuj, kiuj vivas ŝajnigante, ke ĝi ne ekzistas.

Estas alia grava fenomeno de l' vivo, kiu dum jarmiloj obsedis la mensojn eĉ pli ol sekso, kiu intertempe iĝis multe pli tabua, kaj pri kiu malmultaj emas paroli, malgraŭ tio, ke neniu socia regulo malpermesas tion. Temas pri morto.

Laŭ fama aserto, la tuta civilizo estas nur rezulto de flankokupoj, kiujn homoj entreprenis por forigi de l' menso la deprimigan konscion pri sia certa morto. La aserto iom tro absolutas, por ke ni akceptu ĝin senkribre, tamen ĝi ne tute senfundamentas. Granda parto de la homoj strebas malalproksimigi de si la spurojn, kiuj memorigas pri la Granda Malamiko, kiu tamen restas malgraŭ niaj klopodoj.

Parto de ĉiutaga vivo

En aliaj pasintaj epokoj, morto estis parto de la ĉiutaga vivo. Tio tute ne signifas, ke homoj ĝenerale akceptis ĝin trankvile kaj sentime. Plej certe tiaj homoj nek mankis, nek estis sporadaj esceptoj, sed ili ankaŭ ne estis la regulo. Homoj iamaj timis morton certe ne malpli ol la nunaj, kaj se eblus eĉ pli.

Pli ol ni, ĉar ili, multe pli ol ni, havis rektan konscion pri ĉi tiu fina malvenko, kiu estas la homa sorto. En tiuj epokoj morto ne estis je la fino de la vivo, sed ene de ĝi: En ĉiu angulo de la spaco kaj en ĉiu momento de la tago, oni sin trovis vidalvide kun ĝi. Estis neverŝajne vivi, sen ĉiupaŝe trovi atestojn de ĝia ekzisto kaj de ĝia potenco. Antaŭ ol la industria revolucio, sed ankaŭ dumlonge post ties eko, homoj mortis pli ofte kaj „pli ĉie”, ili mortis en siaj hejmoj, inter la vivantoj kaj meze de l' socio, se ne amase en la stratoj. Kadavroj estis kutima vidaĵo kaj ne eksterordinara, kiel ĉe ni modernepoke, kiam regas la kutimo morti en malsanulejoj, malproksime de la vivo, kiu daŭras ekstere kaj de la rigardoj de postrestantoj. Antaŭ Napoleono mortintoj restis inter vivantoj, eĉ post la fino, entombigitaj en preĝejoj, centro de la socia vivo. Ili ne estis engettigitaj en foraj tombejoj, kiel nune.

Morto estis iam ĉefe socia fakto, kiel vivo al kiu ĝi apartenis, kaj ne nur al tiu de la koncernito, sed ankaŭ al tiu de aliaj personoj, kiuj partoprenis la funebrajn ritojn. Kondutoj al morto konsiderinde ŝanĝiĝis depende de personoj, lokoj kaj epokoj. Aliaj estis la emociaj reagoj de kamparanoj pasintjarcentaj ariĝantaj ĉe l' preĝejo por funebro de kamarado, aliaj estis tiuj de ŝakaloj mezepokaj dum epidemioj, kies funebraj ritoj konsistis en prirabado de kadavro-montetoj. Komuna tamen estis la absoluta normaleco, kiun ĉiu el ili agnoskis al morto. Ne eblis ignori ĝin, nek oni strebis al tio.

Diferenco al bestoj

Sed ankaŭ ne eblis ĝin akcepti aŭ ĝin ne timi. Edgard Lee Masters, en Spoon River Anthology [Spun river antoloĝi] sugestas, ke ĝuste pro tio homo diferenciĝas de bestoj, ĉar la unua vidas la manon de la ekzekutisto ek de l' komenco. Ne temas pri vido, kiun ni povas alfronti sen risko cedi al danĝera malespero. Homoj serĉas kaj nepre trovas manieron por sindefendi de l' risko de tioma sufero. Diferenco inter ni kaj niaj antaŭuloj estas, ke ili strebis al neŭtraligo de la angoro kaŭzita de konscio pri morto, kaj celis al maniero kunvivi kun tiu konscio. Nuntempanoj male, strebas tutsimple al forigo de tiu angoro per forpelo de la primoda konscio.

Estis multaj manieroj por iom mildigi la efektojn de timo, kaj eviti panikon. Religio donis kelkajn trankviligajn respondojn. Ne estas demando ĉi tie, ĉu tiuj respondoj estas kredindaj aŭ ne, temas pri la fakto, ke tiuj, al kiuj la respondoj utilis, ne pridemandis ilian kredindecon, sed volonte ilin akceptis. Je aliaj niveloj, aliaj personoj serĉis respondon en filozofio, kiu ĉion raciigas kaj al kontrolo de l' racio mensa submetas instinktojn, inkluzive de mortotimo. Kelkfoje, pro fenomeno, kiun Freud nomus „maligo”, la abomeno por la morto iĝis granda allogo al ĝi, pravigita per mistikecaj argumentoj: abundas en arthistorio kaj literaturo priskriboj pri morto groteske prezentita per amaso da terurelvokaj detaloj. Ekzistis krome ankaŭ kolektivaj praktikoj, ritoj, denove por mildigi la kontakton kun la brutala mistero, aŭ por ekzorci ties timigan aspekton. Kaj oni povus longe daŭrigi tiel plu. La sola, kiun ili ne povis, pro la diritaj kialoj, estis ignori morton.

Tion ni povas fari, almenaŭ laŭŝajne kaj, laŭŝajne, estas ekzakte kion ni faras. Morto, kiel multaj aliaj aspektoj de nia vivo, iĝis privata evento, kiu ne plu rilatas la komunumon. De socia, ĝi transformiĝis al biologia fenomeno. Ne estas agrable paroli pri morto aŭ pripensi ĝin, do oni strebas eviti tion. Tio hodiaŭ eblas ĉar morto, eĉ kiel biologia fenomeno, malalproksimiĝis de la ĉiutaga vivo kaj ne plu estas konstante sub niaj okuloj. Ne estas tute korekte aserti, ke hodiaŭ oni mortas pli malofte ol antaŭe. Statistike la procento de homoj kiuj mortas estas ekzakte la sama kiel ĉiam. Sed hodiaŭ oni povas pli facile eviti morton en multaj situacioj,

kaj individue prokrasti tiuspecan finan ekzamenon. Eble ankaŭ tio helpis iluziiĝi, ke morto estas malpli ofta, kaj ke ĝi estas for de la ĉiutaga vivo. Kiel jam dirite, pli kaj pli ofte oni mortas en malsanulejoj, en asepsa medio, kio, i.a., senigas familianojn kaj amikojn de la devo/rajto zorgi pri la korpo de la forpasinto. Oni povus daŭrigi ankaŭ en ĉi analizo, sed la konkludo estas, ke hodiaŭ oni ne plu estas devigata je spektado de veraj kadavroj surstrate aŭ ĉe la najbaroj. Apenaŭ oni vidas siajn proprajn mortintojn. Enketo en elementaj lernejoj en Italio pruvis, ke la plimulto de la infanoj eksciis pri la ekzisto de morto pere de televid-programoj, ĉefe filmoj. Alia enketo pruvis, ke la plimulto de dekokjaruloj neniam vidis kadavron. En ĉi tiuj kondiĉoj, estas relative facile sindefendi de la angoro pri morto, tutsimple forŝlosante la aferon de propraj pensoj. Tial, dum sekso (Eros, laŭ freŭda terminologio) rompis siajn ĉenojn kaj imponis al konscio, morto (Thanatos, ankoraŭ laŭ sama terminologio) estas forpuŝita de ĝi. Estus antropologie interese esplori, ĉu ĉi laŭvica ĉeesto inter Eros kaj Thanatos troviĝas ankaŭ en aliaj situacioj kaj en la historio de popoloj aliaj ol la eŭropa.

Se stariĝas la demando, kiu sinteno estas preferinda: ĉu nia aŭ ilia, mi ne ŝajnigos senpartiecon: la nia. Mi preferas, ke niaj infanoj ricevu kursojn pri seksa edukado en lernejoj, ol ke ili estu teorigataj per obsedaj memorigoj pri morto en parokoj. Restas tamen multaj malavantaĝoj ankaŭ en nia sinteno. La plej malagrabla estas, ke ĝi lasas la individuon tute sola sen ajna antaŭa preparo antaŭ lia propra morto. Post vivo pasigita en evito pensi pri tiu momento, devus ne esti tiel facile ĝin alfronti. Jes ja, la paradokso de la morto konsistas en tio, ke kvankam ĝi estas la plej universala sperto inter ĉiuj homoj, ĉiu devas ĝin alfronti individue kaj solece (kiel naskiĝo cetere). Sed ĝuste pro tiu ĉi kialo, pro la neebleco travivi la finan momenton en akompano, estus preferinde ke almenaŭ tiu momento ne alvenu neatendite. Supozeble, ju malpli oni sukcesis kontroli la timon morti dum la vivo, des pli granda estos konfuzo kaj paniko, kiam tiu momento prezentiĝos. De tiu vidpunkto, ne pensi pri morto ne estas la plej efika maniero por regi la timon. Ne estus miskomprenoj, mi ne pensas, ke eblos entute forigi la timon morti. Eblus tamen per iloj de modernaj sciencoj kaj de antikvaj tradicioj, instrui al la homoj elteni ĝin kaj kun ĝi kunvivi kiel en pasinteco, eble eĉ iomete pli komforte. Ni ne forgesu, ke ankaŭ se ni ŝlosas la koncepton pri morto ekstere de nia konscio, ĝi tamen restas en la subkonscio kiel fantomo en la kelo, kiu de tempo al tempo bruas minace, kaj kiu nepre iun tagon frakasos la pordon kaj ekstaros antaŭ ni. Ĉu ne pli bone klopodi amikiĝi kun ĝi?

Francesco PIGNATELLI
1. Latinlingva citaĵo de Biblio: „memento homo, te pulverem esse, kaj in pulverem reverteris” (memoru homo, ke vi estas pulvo kaj pulvo vi refariĝos)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1988, numero 06, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Francesco Pignatelli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-19

Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la kodon 1988/0Pignatelli.php.