MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Paradoksa libreto da paradoksaj rakontetoj

Estas malfacile taksi ĉi tiun libreton. Ĝi estas verkita laŭ la sistemo de la revuo Kontakto, t.e., je la nivelo de „tre facila” lingvaĵo kun klarigo de la vortoj „malfacilaj” post ĉiu rakonteto. Sed tio ne fortenu legemulojn, ĉar, efektive, neniu el la rakontoj havas ian nekutiman lingvan karakteron. Kaj pri la vortoklarigoj post ĉiu rakonto, nu, ju pli oni ignoras ilin, des pli bone por la leganto, ĉar ili ofte estas tre konfuzaj, kaj preskaŭ egale ofte, malfacile kompreneblaj. Sed tia estas la Kontakto-sistemo.

La libreto konsistas el sep paradoksaj rakontetoj. Kelkaj el ili estas malfacile kompreneblaj, almenaŭ por mi. Ilia paradokseco estas tiom granda, ke mi maltrafas la sencon. Verŝajne, aliaj legantoj ĝuos tiujn, sed estos perpleksaj pri aliaj. Ĉi tiuj ne estas rakontoj por tiaj komencantoj, kiuj elĉerpas sian cerbopovon, penante kompreni la vortojn aŭ la gramatikon. Tute male, oni bezonas tre grandan cerbumadon por kompreni la rakontojn, jam kompreninte la vortojn kaj la vortuzadon.

Mi suspektas, ke amantoj de krucvortaj enigmoj plej alte taksos la rakontojn, ĉar iom da „malrekta pensado” necesas. Ĉiuokaze, almenaŭ ĉiu „progresinto”, verŝajne, trovos almenaŭ unu rakonteton, kiu vere plaĉas kaj pripensindas.

La libreto mem montras du paradoksojn. Unu estas, ke la malparaj paĝnumeroj troviĝas sur la maldekstraj paĝoj, kaj la paraj paĝnumeroj sur la dekstraj paĝoj. La dua estas la titolo mem. Kial 13 oktobro 1582? Nu, la aŭtoro klarigas tion jam sur la dua (aŭ ĉu tria?) antaŭpaĝo, kaj mi ne deziras riveli ĉi tie la solvon de tiu enigmo. Cerbumadu pri ĝi multe ... Ĝi estas eble la plej granda paradokso en la tuta verko.

Tre simplaspekta verketo, maleleganta sed klare presita. Mi rekomendas, kaj paradokse ankaŭ malrekomendas, ĝin. Provu mem por decidi.

Donald BROADRIBB
Luiz Portella: 13 oktobro 1582. Eld. Torixoréu Libroj, Porto Alegre (Brazilo), 2003. 26 paĝoj vinktitaj. Neniu ISBN indikita.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28