Moderna vivoVETEROSoifas ne nur homoj ...En la usona Teksaso oni longe memoros la ĉi-someran varmegon. Dum 40 tagoj la maksimuma aertemperaturo senĉese superis 37,8oC. La varmo-rekordo tamen ne estis rompita. En 1980 varmego tia daŭris 42 tagojn. Senpluva seka vetero kreas diversajn problemojn por bredistoj kaj terkulturistoj. Sendube suferos la ĉi-jara vinrikolto. Ankaŭ fiŝkaptado: plisaliĝas riveroj, dum la kvanto de ostroj kaptitaj en Meksika Golfo abrupte ŝrumpis. MizeraDo la nuna sezono estas eble la plej mizera por la 217-miliondolara ostro-industrio. En Teksaso kaj Luiziano estas kaptitaj por la usona merkato 70 % de tiuj ĉi marbestetoj. Ankaŭ salikokoj estas same trafitaj. Aliflanke sekeco havas siajn bonajn flankojn. Perditaj, ŝajne, estas mariĥuano-plantoj kultivitaj de meksikaj narkotaĵo-karteloj. Ĉiu planto bezonas ĉiutage kvar litrojn da akvo. La kartelistoj devas elpensi diversajn metodojn por akvumi sian stokon. Tial policanoj pli rapide ilin trovas. AMIK
|