LiteraturoNOVELOMafaKiam al la maljunulviandbiskvitfara fabriko (MAFA) mankis sufiĉe da 75+-gemaljunuloj, la estraro proponis mocion al la parlamento, postulante malpliigon de la aĝo al 70. La parlamento tuj aprobis, la ŝtato tuj promulgis, kaj la junaj policanoj tuj komencis ĉasi homojn, kiuj aĝis pli ol 70 jarojn. Mi estis fine de mia sesdeka jaro. Mi ektimegis. Kion signifas tiu nova leĝo? Ĉu enkategoriigo de la homoj laŭ ilia (mal)utileco? Kiu difinas kaj decidas, ke iu homo estas utila aŭ malutila? Ĉu eŭtanazio, abortigo, masakrado, bombardado, sangoplenaj militoj, malsatigo de multaj homoj, ktp, ktp, ne sufiĉis por ekstermi la homan rason? Ĉu vere necesas, ke ni manĝu la viandon de niaj gepatroj? Kaj niaj gefiloj la nian? Kolerege mi ĉifprenis la ĵurnalon, en kiu aperis la novaĵo, kaj kuris al mia amiko
Alberto. Li estis deputito en la loka parlamento. Tre trankvile daŭrigante sian kaftrinkadon,
li respondis al mi:
Mi ne plu atendis. Furioze mi forkuris al Margarita. Ŝi estis tre juna, bela kaj,
laŭ mia antaŭa konstato, tre bonkora deputitino en la nacia parlamento. Aŭskultinte
min, ŝi belridete kaj dolĉvorte ekis min trankviligi:
Kelkfoje mi frapbatis miajn vangojn. Ne, ne estis sonĝo! Mi, ankoraŭ esperante, kuris al Sam. Ni estis amikoj jam ekde nia infaneco. De kiam li fariĝis vicprezidento, ni malofte intervizitis. Tamen mi esperis ion fari per lia helpo ... Li respondis tute despere:
Mi ne plu aŭskultis lin. Mi kuris al la estrarestro de tiu infera kompanio, kiu regis la tutan landon. Tre ĝentile li akceptis min. Tre ĝentile li proponis kafon kaj biskviton:
Mi certiĝis, ke miaj klopodoj ĝis nun estis vanaj. Mi decidis iri al la palaco de
la prezidento kaj peti lian helpon. Kiam mi ekstaris, envenis du uniformvestitaj fortaj
viroj. En iliaj manoj estis pleto da flavaj biskvitoj. La estrarestro proponis regali
min per novbakitaj biskvitoj:
Said BALUĈI – Marianne PIERQUIN
|