MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Bela fabelo pri enigma lando

Post kiam mi vidis proponon recenzi la libron de Trevor Steele Amo inter ruinoj, mi tuj akceptis ĝin, ne pro tio, ke mi speciale ŝatas la verkojn de tiu ĉi aŭtoro (mia antaŭa recenzo pri Paradizo ŝtelita 1 ne estis favora), sed ĉar mi opiniis, ke la romanon, kies intrigo disvolviĝas en la disfalanta Sovetunio, prefere juĝu homo, kiu persone spertis tiun ĉi epokon. Do mia pritakso nature dividiĝas en du partojn – la beletran kaj la historian.

Serĉante la amon

Unue mi mallonge prezentu la intrigon. En 1990 la juna aŭstralia esperantisto Travis Siganoff veturas al Sovetunio. Li estas maldekstrema, do esperas trovi alternativon al kapitalisma socio kaj samtempe novan amon. Lia antaŭa amatino jam forlasis lin, ĉar li malsukcesis kontentigi ŝian seksan apetiton. Amorado havas sufiĉe grandan lokon en tiu ĉi verko, pli ĝuste en la konduto de la ĉefaj herooj.

En Kievo li rapide elreviĝas pri la virino, al kiu li veturis, ĉar lia korespondamikino Marina (ankaŭ esperantistino) preferas havi en lito du partnerojn samtempe (unu el kiuj estas ŝia edzo Paŝa), al kio la vojaĝanto ne pretas. Tamen ŝi rapide agnoskas sian eraron kaj lasas lin serĉi sian vojon.

Migrinte al Talino li trovas tie alian esperantistinon, la belan estoninon Virve. Ŝi estas koramikino de enigma esperantisto Arimantas (poste evidentiĝas, ke li estas bandito), sed post lia murdo en krima interpafado ŝi baldaŭ transiras al sia nova amo, nia aŭstraliano. Ĉio ĉi disvolviĝas en tradicia Esperanto-medio (kluboj, kongresoj ktp) sur fono de la agonianta Sovetunio.

Glata, sed plata

Esperantistoj ŝatas fanfaroni, ke Esperanto havas riĉan kulturon, inkluzive la originalan literaturon. Espereble, tiu aserto pravas, tamen mi ĝis nun ne povas konfirmi ĝin surbaze de la personaj spertoj. Inter malmultaj Esperanto-aŭtoroj, kies verkojn mi legis, impresis min nur Spomenka Štimec, Cezaro Rossetti kaj Baldur Ragnarsson, kiujn mi facile imagus tradukitaj kaj bone akceptataj ekster Esperantujo. Aliaj verkistoj, eĉ sufiĉe popularaj kiel Lena Karpunina kaj István Nemere, laŭ mia opinio, apartenas al la senfina tendaro de la amatoroj, interesaj nur ene de sia amika aŭ samideana rondo. Mi pensas, ke Trevor Steele apartenas al la lasta grupo, kaj Amo inter ruinoj nur firmigis tiun ĉi opinion.

Li scias rakonti kaj parolas glate, kaj evidente ankaŭ lia buŝparolo estas same vigla kaj senerara. Mi ĝis nun rememoras lian eseon en Beletra Almanako 2 kiel brilan ekzemplon de humurplena rakonto. Apenaŭ kredindas, ke ambaŭ tekstoj estis verkitaj de la sama homo. Mi klarigu.

La ĉefa problemo mi konsideras la palecon de la personoj. Ĉiuj herooj estas senvivaj, kvazaŭ paperpupoj, eltranĉitaj el kartono kaj ĉiam turnitaj al la leganto per unu flanko. Ili paŝas, pensas, komunikiĝas, amoras, sed ĉion faras monotone, seriozmiene kaj nekredinde racie. En la romano agadas plej diversaj homoj: juna aŭstraliano, lia estona koramikino, maljuna Esperanto-verkisto, bandito-esperantisto (jes ja!), dekoj da aliaj personoj, sed ĉiuj parolas per la sama voĉo, kaj tio estas la voĉo de la aŭtoro.

La dialogoj estas senvivaj, kaj eĉ amoras la herooj kvazaŭ laŭ skemo. Jen, ekzemple, la sceno, kie Marina venas en la liton de Travis kaj provas amori kun li, dum ŝia edzo subrigardas ĉe la pordo.

„Marina, ĉu ni fermu – eĉ ŝlosu – la pordon?”

„Mi promesis al Paŝa, ke se li ne rajtas partopreni, almenaŭ li povos de tempo al tempo spekti”.

„Ho Dio! Ne! Kara Marina, bonvolu vesti vin. Mi faros same. Jes, mi volas dormi kun vi, sed nur dormi. Mi esperas ke vi komprenas”.

Marina volis ion diri, sed rezignis. Ŝi vestis sin kaj ekkuŝis apud li, sed ne provis plu tuŝi lin. Subite ŝi eksidis kaj lasis fali la kapon kaj preskaŭ plorante diris, „Travis, pardonu milfoje! Nun mi vere hontas! Nun mi estas la malnova Marina, kiu ankoraŭ ne renkontis Paŝa. Nun mi vin komprenas. Pardonu! Ni ne amoros, sed bonvolu resti mia amiko.” ...

Rapidega evoluo por la virino, kiu kutimas al partnerŝanĝo kaj rigardismo, ĉu ne? Tro rapida por kredigi min. Se Konstantin Stanislavski legus tion, li certe ripetus sian faman: „Mi ne kredas!”

Etoso aŭtentika

Por esti justa, unue mi laŭdu la verkon. Ĝi enhavas plurajn misojn rilate detalojn, sed la ĝenerala etoso estas priskribita ĝuste kaj trafe.

Sovetunio estis koloso sur argilaj piedoj. Ekonomia kolapso, daŭra lukto pri la potenco, kresko de naciismo en la baltaj landoj, banditoj ĉantaĝas la unuajn komercistojn, ĉie regas ĥaoso kaj necerteco – vere, tiel estis. Mi naskiĝis en 1974, do sufiĉe ĝuis la sovetian epokon, perestrojkon kaj la postajn okazaĵojn.

La aŭtoro trafe rimarkigas, ke Miĥail Gorbaĉov estis tiutempe tre nepopulara figuro en sia lando, kontraste al Boris Jelcin, kiu estis lia plej forta oponanto. En la okcidenta mondo la sovetia prezidanto ĝis nun estas adorata kiel homo, kiu detruis la „imperion de malbono” kaj venkis komunismon de interne, dum la sovetianoj memoras lin ĉefe kiel malfortan babilemulon, kies ekonomiaj reformoj fiaskis, same kiel la politikaj. En 1990-1991 li aspektis kiel trivita pajlopupo, kiu plu alkroĉiĝis al la Komunisma Partio kaj strikta federacia potenco, kiuj jam perdis ĉian aŭtoritaton.

Katastrofoj sekvis unu la alian, sed li nur balbutis, ke li ne faris tion, ne ordonis, eĉ ne sciis, do ne respondecas. En la kapoj ĉiam pli forte leviĝis la demando: „Se li estas ŝtatestro, li devas scii kaj respondeci. Se li ne scias, nek respondecas pri sia propra lando – kial li ne foriras?”

Sendo de armeaj trupoj al Bakuo en januaro 1990 sekvigis pereon de 130 ĝis 170 homoj. Dispelo de manifestacio en Tbiliso en aprilo 1990 finiĝis per 19 mortintoj. El atako kontraŭ la televidstacio en Vilno en januaro 1991 rezultis mortigo de 15 kaj vundado de 900 homoj. En tiuj tagoj la rokmuzikisto Jurij Ŝevĉuk kantis „Ĝiba malbono rampas laŭ Litovio ...” (Ĝibo en la rusa estas „Gorb”, do ĉiuj komprenis la aludon), kaj plejparto de miaj samaĝuloj subtenis lin.

„Ni atendas ŝanĝojn!” kantis alia rok-idolo Viktor Coj, kaj tiuj vortoj iĝis la devizo de la generacio kaj la tempo. Ni postulis ŝanĝojn, kaj la ĉefa espero estis la agresema opozicia prezidanto de Rusia SFSR, Boris Jelcin. Ni damnos lin kiel alkoholulon, korupciulon kaj friponon, sed tio okazos poste. En 1990 ni preskaŭ amis lin.

Ĉio ĉi vidiĝas en la libro. Dankon, aŭtoro, tiukampe vi vere sukcesis.

Sub branĉoriĉa oksikoko

Ĉu vi iam ĝuis ombron de oksikoko? Tiu ĉi planto altas ne pli ol 20 cm, sed la rusoj ĝuas ĝin tre ofte – plejparte helpe de okcidentaj filmoj kaj libroj, kies aŭtoroj ne estas tro skrupulaj.

Branĉoriĉa oksikoko – tiel la rusoj nomas fabelecajn historiojn pri sia lando. Ni renkontas ilin ĉiupaŝe, kaj, se antaŭe tio indignigis, do nun ni jam nur ridas. Speciale famas pri tio Holivudo, kiu kreis la plej brilajn ekzemplojn tiaspecajn. Ĉu vi memoras Lev Andropov, la rusan astronaŭton el la kosmostacio Mir, kiu flugis en senpezeco, en ĉapo- uŝanko, ĉiam ebria, kaj riparis la maŝinaron frapante ĝin per ferstango? Li estis eĉ pli amuza ol la rusaj banditoj el „Turisto”, kiuj pro iu nekomprenebla kialo parolis ukraine (evidente por la usonanoj ĉiuj eks-sovetianoj samas). Mi jam ne parolu pri „Anna Karenina”, kie la cara oficiro Vronskij portas sovetiajn epoletojn, drinkas brandon el vodko-glasetoj kaj parolas pri la bolŝevikoj (en 1879!).

Kio kaŭzas tion? Manko de informoj kaj maldeziro serĉi ilin. Ordinara okcidentano havas en sia kapo iom da belaj rusaj klasikaĵoj (Ĉeĥov-Dostojevskij-Tolstoj), teruraĵojn el Arkipelago Gulago de Aleksandr Solĵenicin kaj amuzajn kozakojn el animaciaĵoj de Walt Disney. Ĉio kunfandiĝas en unu bildon, kiu estas aplikata al iu ajn periodo de la rusa historio. Kaj disfloras la oksikoko ...

Mi legis, ke Trevor Steele loĝis iam en orienta Eŭropo aŭ almenaŭ havas personajn spertojn pri tiu ĉi regiono. Tio senteblas en la romano, kiu enhavas multe da detaloj, riceveblaj nur persone aŭ helpe de sperta konsilanto-denaskulo. Tamen evidente tiu vivperiodo estis mallonga, aŭ konsultado malsufiĉa. Do aperis pluraj eraroj kaj fuŝoj. Mi listigis la plej okulfrapajn, dividante ilin je du partoj: la historiaj kaj la lingvaj.

Historio kaj vivkutimoj

Virve rakontas: en 1939 post la anekso de Estonio NKVD-agentoj mortpafis mian avon kiel „kosmopoliton” (p. 18) 3.

La kampanjo kontraŭ la intelektuloj akuzataj pro adorado de la okcidentaj idealoj (do nomitaj „kosmopolitoj”) komenciĝis en 1948 kaj daŭris ĝis la morto de Stalin en 1953. Ĝi celis bridi dubojn, kiuj povus aperi en la kapon de sovetiaj civitanoj, kiuj vidis la pli riĉan vivon en la kapitalismaj landoj dum la liberigo de Eŭropo. La kampanjo havis fortan antisemitisman akcenton, do plejparto de la viktimoj estis judaj artistoj kaj aktivuloj. Multaj estis maldungitaj, kritikataj, ne plu publikigataj ktp. Nur du „kosmopolitoj” estis mortpafitaj, sed ambaŭ estis judoj, kaj okazis tio en 1949, dek jarojn post la anekso de Estonio.

„Gulago Mordva, koncentrejo por virinoj” (p. 20)

Gulag estas mallongigo de la ĉefa administracio de la puntendaroj kaj malliberejoj – sekcio de NKVD (poste la ministerio pri internaj aferoj, poste tiu pri justico), kiu regis la malliberejojn en Sovetunio en 1930-1956. Do tio estas la nomo de la prizonsistemo, ne iu ajn malliberejo. En Sovetio kaj nun en Rusio ĝi estas uzata nur kiel historia termino. Politika prizonulo povus paroli pri lager (puntendaro) aŭ tjurma (prizono), sed ne gulago. Mi aldonu, ke mordva estas la nomo de la ĉevolga etno, kies respubliko nomiĝas Mordvio. Evidente, la aŭtoro celis la lastan. Kaj, kompreneble, neniu nomus tiun koncentrejo – la sovetianoj tro bone memoras la duan mondmiliton, dum kiu pereis 27 milionoj de niaj samlandanoj, el ili multaj en la naziaj koncentrejoj.

„Li [Gorbaĉov] probable savis la vivon de ... dekmiloj da aliaj homoj [el gulago]” (p. 21)

Denove konfuzo de malsamaj historiaj periodoj. De 1956 ĝis 1987 pro la kontraŭŝtataj krimoj en Sovetunio estis kondamnitaj 8145 homoj. La maksimuma malliberigo estis 10 jaroj. Dekmiloj da politikaj prizonuloj, savitaj de neevitebla pereo, estas nura fantaziaĵo.

Papirosij (p. 84)

La aŭtoro asertas, ke tio egalas al cigaredoj. Tamen por tiuj lastaj estas uzata preskaŭ samsona rusa vorto sigareti, dum papirosi havas Esperanto-version papirosoj kaj signifas nur specon de cigaredoj – sen filtro kaj en maldika papero.

„Se vi simple foriras de iu loĝloko al alia sen speciala permeso, vi vane klopodos registriĝi aliloke. Kaj se vi ne estas registrita, vi havos grandajn problemojn, eble vi estos arestita” (p. 63)

Denove la aŭtoro konfuzas malsamajn epokojn. La deviga registriĝo estis enkondukita en Sovetunio en 1932 kiel parto de la novkreita pasporta sistemo. En la 1930aj jaroj tio vere kreis malfacilaĵojn por la homoj, sed poste la reguloj grave ŝanĝiĝis. En la priskribata periodo ĉiujare dekmilionoj da homoj libere migradis tra Sovetunio, pro kio la nunaj pensiuloj ofte havas parencojn tra la tuta lando. Registriĝi en nova loko estis facile (krom Moskvo kaj Leningrado), kaj eĉ se oni ne faris tion ĝustatempe, la maksimuma puno estis ... 10 rubloj (inĝeniero lukris normale 120 monate, fojfoje pli).

„Viktor fakte estis judo, kvankam li, kiel ĉiuj sovetiaj judoj, preferis nomi sin ‚hebreo’” (p. 66)

En la rusa ekzistas tri vortoj en tiu sencokampo: jevrej (hebreo), iudej (judo), ĵid (judaĉo). Ĝis la fino de la 19a jarcento dominis ĵid, kiu havis neniun malfavoran sencon kaj markis samtempe etnan kaj religian apartenon (ili koincidis). Poste ĝin anstataŭis jevrej, kiu ekde la 1920aj jaroj iĝis normo. Nun jevrej signifas etnan apartenon, iudej la religian (kaj ili ne plu koincidas, ĉar plejparto de la rusiaj judoj estas ateistoj), dum ĵid estas tre ofenda. Viktor ne preferis nomi sin hebreo, tio estis (kaj plu estas) la sola uzebla varianto.

„La Ruĝa Armeo atakis la doganistojn ... kaj mortigis multajn” (p. 76)

Temas pri la eventoj de printempo-somero 1991. Fine de 1990 la registaroj de la baltaj respublikoj, deklarintaj sendependiĝon de Sovetunio, starigis doganejojn laŭlonge de siaj limoj. Tio estis ĉefe simbola ago; krome ili celis preventi elportadon de varoj dum la kreskanta deficito (Baltio estis la plej prospera regiono de la lando). Plenumante ordonojn de la federacia registaro, oni atakis ilin kiel kontraŭleĝajn instituciojn, batis la doganistojn (ne murdis!) kaj detruis (plej ofte bruligis) la konstruaĵojn. Sed faris tion ne la Ruĝa Armeo (jen plia fuŝo: ekde 1946 ĝi nomiĝis la Sovetia Armeo kaj neniu nomus ĝiajn soldatojn „ruĝarmeanoj” krom ŝerce), sed la specialaj milicaj taĉmentoj (OMON), ĉefe tiuj el Rigo kaj Vilno.

La solaj mortigoj okazis la 31an de julio 1991 en la doganejo apud la vilaĝo Medininkai, kie estis murditaj sep homoj. Oni akuzis pri tio la Rigan OMON, kaj kvar milicanoj estis kondamnitaj al ĝismorta enprizonigo (el ili tri malĉeeste, do plu serĉataj). Mi aldonu, ke en aŭgusto 1991 la taĉmento estis evakuita al mia urbo Tjumeno, kie ĝi transformiĝis al la Tjumena OMON.

„La viroj simple metis slipon sur tablon kaj diris, ke jen la numero de la bankkonto, en kiu Antanas pagu 5 % de liaj profitoj” (p. 79)

Tiel la aŭtoro priskribas ĉantaĝon fare de la baltaj banditoj. Mi povas nur ridegi. Ĉu vere? Ĉu 5 %? Ĉu ĝire al bankokonto? En la 1990aj jaroj ĉantaĝo estis amasa afero, fakte normo por la unuaj komercistoj. Por kriŝa (ĵargone: tegmento) ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj pagis ĉiuj entreprenistoj, krom tiuj kun rilatoj en milico, FSB kaj prokurorejo, kaj minimume 10 % de la enspezoj. Nun oni ĉantaĝas ĉefe kontraŭleĝajn aŭ apudajn komercojn (bordeloj ktp). La pagoj tradicie iras al obŝĉak (ĵargone: komunumaĵo) – krimula kaso, uzata por subaĉeti prizongardistojn kaj policistojn, aĉeti narkotikaĵojn kaj armilojn, lui kaŝejojn ktp. Ĉu iu imagas fari tiajn pagojn per banka ĝiro? Mia imagopovo kolapsas.

„Malmultaj el ŝiaj konatoj, kaj neniu esperantisto, havis privatan aŭton, krom se ili havis altan rangon en la partio aŭ burokrataro” (p. 72)

Mi prezentos nur unu ciferon: en 1990 en Sovetunio estis produktitaj 1 260 000 leĝeraj aŭtoj. Ili estis simplaj, sed sufiĉe fortikaj kaj servis almenaŭ po dek jarojn, ofte pli. Iom tro da aŭtoj por la elituloj, ĉu ne? Same fantazia estas la aserto pri la maleblo havi personan telefonon (p. 80).

Rusa Respubliko (p. 103)

Neniam ekzistis iu ajn Rusa Respubliko, do evidente la aŭtoro celas Rusian Sovetian Federacian Socialisman Respublikon, kiu ekzistis ene de Sovetunio. Eksterlandanoj ofte konfuzas du nociojn, kion neniam farus loĝanto de Rusio: „rusoj” (etno) kaj „rusianoj” (nacio). En Rusio loĝas pli ol 150 etnoj, kaj en pluraj regionoj rusoj estas etna malplimulto aŭ preskaŭ tute mankas (kiel en Ĉeĉenio kaj Inguŝio). Pro tio nia lando nomiĝas „Rusia Federacio”, same kiel antaŭe ekzistis Rusia SFSR kaj antaŭe la Rusia Imperio. „Rusio por la rusoj” estas devizo de la naciistoj, do almenaŭ la esperantistaro ne sekvu ĝin.

„Sovetunio kreis unuecan ŝtaton el multaj diversaj landoj kaj landetoj” (p. 119)

Brila ekzemplo de erara historia rekonstruo. Surbaze de Sovetunio kreiĝis 15 agnoskitaj kaj pluraj neagnoskitaj ŝtatoj. Sed tio ne signifas, ke antaŭe ĝi unuigis ilin. Sovetunio estis la heredanto de la Rusia Imperio, nur kun kelkaj perdoj – en 1917 Finnlando kaj Pollando sendependiĝis definitive; Estonio, Latvio kaj Litovio – portempe kaj estis revenigitaj en 1939. Ĝi ne unuigis 15 landojn, sed grandparte kreis ilin kaj la respektivajn naciojn. Unuafoje sur la politika mapo de la mondo aperis la ŝtatoj Taĝikio, Kazaĥio, Turkmenio ktp. Moskvo fakte konturis la limojn de tiuj respublikoj kaj nomis homojn interne de ili respektive taĝikoj, kazaĥoj, turkmenoj ktp. Naciformiĝaj procezoj ne tute finiĝis, do, ekzemple, en Taĝikio unu jaron post la disfalo de Sovetio eksplodis sangoverŝa enlanda milito inter la nordaj kaj sudaj taĝikoj, kiuj ĝis nun apenaŭ konsideras sin unueca etno.

La lingvo

Mamuŝka (p. 37)

La aŭtoro ofte metas en la tekston rusajn vortojn latinskribitajn, sed ne ĉiam trafe. Rusa infano povas karese voki la patrinon mamoĉkamamula, sed ne mamuŝka. Eble tiel parolas la bulgaroj, sed ne ĉiuj slavoj estas la samaj.

Krasnaja Armejskaja (p. 49)

Evidente temas pri Krasnoarmejskaja (Ruĝarmea) – ĉiam skribata unuvorte.

Koneŝno (p. 67)

La aŭtoro tradukas ĝin kiel kompreneble, kvankam pli trafa estas certe, dum por kompreneble pli konvenas razumeeca.

Tanja Miĥajlovna (p. 90)

En Rusio oni kutimas nomi pli aĝajn, altrangajn aŭ estimatajn homojn laŭ kombino de la persona kaj patra nomoj. Do estas normale, ke Travis nomis la direktorinon tiel. Sed en neniu okazo li povus kombini Tanja (familiara formo de Tatjana) kun patronomo – tio aspektus kiel moko.

Lydia (p. 154, 172)

Oni ofte uzas la literon y por transdoni la rusan sonon ы. Sed en tiu ĉi ina nomo, almenaŭ en la rusa, aŭdeblas klara i, do kial nepre sekvi la anglalingvan version?

Amatora kaj kliŝa

Mi aldonu kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Bedaŭrinde, ili ne estos tre laŭdaj. La papero estas blanka, kovrilo mola, sed sufiĉe fortika, la tiparo normala, la folioj bone algluitaj.

Ĝenerale, la Esperanto-lingvaĵo estas normala – nek eksperimenta, nek anakronisma. Mi nur ne komprenas, kial ofte aperas la vorto „afero” en la signifo „aĵo”? Ekzemple: „Li prenis aferojn el forno” (p. 38). Ĉu tio estas paŭsaĵo de la angla „thing”? Mi ne tuj komprenis ankaŭ, kio estas „subtera trajnservo” (p. 44), kaj nur poste divenis, ke temas pri metroo.

Tamen la enpaĝigo estas tre simpla, mi eĉ nomus ĝin amatora. La romano konsistas el pluraj ĉapitroj, sed ili finiĝas kaj komenciĝas subite. Antaŭ la leganto aperas blanka spaco, sen iuj ajn numeroj, vortoj, vinjetoj aŭ aliaj eldonsignoj. Ankaŭ la kovrilo estas simplega: rustkovrita soldata kasko kun granda truo, tra kiu elkreskis dianto. Kian rilaton tiu ĉi postmilita bildo havas al la amaventuro de la juna aŭstraliano en la senorda, sed ankoraŭ paca Sovetio – mi ne komprenis.

Resumo

Al kiu mi ne rekomendu tiun ĉi libron? Ĝi apenaŭ plaĉos al homoj, kiuj bone konas la historion de Sovetio aŭ loĝis en la lando en la priskribata epoko. Mi same dubas pri la beletremuloj, kiuj kutimas legi altnivelajn prozaĵojn kun vivaj karakteroj, komplika intrigo kaj profunda psikologia analizo.

Al kiu mi povus rekomendi tiun ĉi libron? Al la ŝatantoj de la verkoj de Trevor Steele kaj al ĉiuj, kiuj deziras iom konatiĝi kun la vivo en Sovetio en ĝiaj lastaj jaroj. Se oni ne estas tro skrupulema rilate historiajn faktojn kaj kulturajn detalojn, eblos ricevi ĝeneralan imagon pri la eventoj.

Fakte, mi povas imagi preskaŭ iun ajn kun tiu ĉi libro enmane – sur plaĝo, en trajno aŭ dum longa flugo. Neniu literaturo konsistas nur el ĉefverkoj, do se ni havas normalan lingvon, ni devas havi ankaŭ normalan literaturon – kun ĝiaj pintoj, fuŝoj kaj meznivelaĵoj, al kiuj laŭ mia opinio apartenas tiu ĉi romano de la fekunda aŭstralia verkisto.

1. Stanislavo Belov. Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj // Beletra Almanako. N-ro 18. Oktobro 2013. p. 125-129.
2. Trevor Steele. Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura business // Beletra Almanako. N-ro 3. Septembro 2008. p. 52-55.
3. La paĝnumeroj rilatas al la presita versio de la romano.
Stanislavo BELOV
Trevor Steele: Amo inter ruinoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2016. 230 paĝoj. ISBN 978-90-77066-55-3.
Rimarko de Trevor Steele: Mi legis la (tro) longan recenzon de Stanislavo Belov pri mia romano. Evidente ĝi ne plaĉas al li, kaj ne havas sencon debati pri literaturaj gustoj.

Sed s-ro Belov dediĉas multajn longajn alineojn al „historiaj eraroj”. Nu, eble li scias ĉion pri tiu periodo de la sovetia historio, sed ĉio en la romano rezultis el senfinaj konversacioj miaj kun tiutempuloj, kaj mi tuj skribis abunde noticojn kaj artikolojn, kiujn mi daŭre konsultis dum la verkado. Do mi ne asertas neeraripovon, sed mi preferas kredi la vortojn de miaj multaj konversacipartneroj de 1990-91 ol la „faktoj” de s-ro Belov. Ekzemple li asertas, ke „nur du judoj” estis murditaj en Estonio de la stalinaj agentoj, kaj tio okazis en 1949, ne 1939. Do, kiu pravas: s-ro Belov, aŭ la estonaj esperantistoj, kiuj rakontis al mi pri la murdo de siaj familianoj en 1939?

Cetere, ankaŭ la intimaj scenoj, kiujn la recenzinto trovas neprobablaj, vere okazis.

Trevor Steele

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislavo Belov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07