LeterojObamaAlexander Gofen skribis longan interesan artikolon pri la neleĝa elekto de Barack Obama (MONATO 2017/08-09, p. 12). Mi dankas lin, ĉar li provis sciigi tiom da nediskutataj faktoj. Tamen mi faras observon. La leĝo ne ĉiam reflektas moralojn. La nazioj, ekzemple, persekutis la judojn uzante la leĝon. Mi ŝatus, ke tiuj, kiuj zorgas pri la leĝoj, zorgu ankaŭ pri la homaj rajtoj kaj pri nia planedo. Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo
|