Moderna vivoBESTOTREJNADOAgloj povas kapti droneojnPost la nederlanda polico, nun ankaŭ la franca aerarmeo trejnas aglojn kun la celo „ĉasi” suspektindajn etajn telegvidatajn aviadilojn, la tiel nomatajn droneojn. La programon koncerne la ĉasadon per rabobirdoj oni efektivigas en militbazo en la komunumo Mont-de-Marsan. AvantaĝojLa rapideco kaj efikeco de agloj povos utili por eviti akcidentojn, kiujn la pafarmiloj povos okazigi pro faloj sur loĝlokoj. Fariĝas pli oftaj la aparatetoj flugantaj sub la ĉielo, ĉar tia telestirata aviadileto kapablas plenumi diversajn taskojn, ĉu por civila uzado, ĉu por militaj celoj, kiel observado kaj spionado. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|