LibrojViolone: Tute libera, kiel birdo aeraEn siaj du antaŭaj, tre kortuŝaj, membiografiaj rakontlibroj Eddy Raats pli ol unu fojon aludas sian violonamon. Tute klare la violono estis por la „farbita birdo” anima eskapo en la liberecon, for de ĉiu mizero kaj sufero. Nun li verkis broŝureton pri sia amatino. Krom enkonduko en la teknikon de la instrumento kaj en ĝian naturan vivmedion, la orkestron, li liveras aron da eĉ en PIV ne ĉiam facile troveblaj terminoj de la muzika faklingvo. Gajaj anekdotoj el la vera vivo de orkestromuzikisto sukigas la tekston. Kiu interesiĝas pri iu arĉinstrumento, trovos multe da interesaj sciindaĵoj en la verketo. La libreto estas citinda, precipe ĉar ne abundas tiaj fakrilataj tekstoj en nia libraro. Bedaŭrinde, la aŭtoro lasis elflugi la birdeton iom tro frue, iom malzorge! La aŭtoro certigis al mi, ke tre kapablaj kaj fidindaj helpantoj kontrolis la tekston, tamen ... estas klare al mi, ke ili ne legis la presprovaĵon, sed iun antaŭan version ... kaj ... inter la mano kaj la buŝo ofte disverŝiĝas la supo! Tial, ekzemple, tro ofte iu litero forfalis el vorto kaj ofte eksliniofina dividstreko iĝis kromstreketo en la fina teksto, kio ĝenas precipe, se ĝi gvidas al miskompreno, kiel „la la-borkomitato”. Nu, verŝajne, interesata leganto ne rimarkos tiajn makuletojn: per la mantelo de sia pasio la aŭtoro kovras ilin. Petro DESMET'
Eddy Raats: I. La vivo de orkestromuzikisto - II. La arĉinstrumentoj. Eld. MAS, 2018 - 60 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-2-36960-154-8.
|