MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

AKTUALE

Savu la naturon, admonas WWF

Laŭ freŝa raporto 1 de Monda Natur-Fonduso (angle WWF) klimataj ŝanĝiĝoj kombine kun grandaj kaj malprudentaj agoj de la homo kaŭzis, ekde la 1970aj jaroj, la morton de ĉirkaŭ du trionoj de la vertebrula populacio. La raporto klarigas, ke la kvano de mamuloj, birdoj, fiŝoj, reptilioj kaj amfibioj sur la tero malaltiĝis je proksimume 60 % inter 1970 kaj 2014. Unualoke tio ĉi dependas de la disvolviĝo de daŭre ekspansiantaj agrikulturo kaj industrio. Aliaj kialoj inkluzivas ĉasadon, kaptadon, grandarean arbofaligadon, sed ankaŭ konstruadon de novaj ŝoseoj tra arbaroj, homan ĉeeston, amasturismon kaj la diversajn klimat-ŝanĝiĝojn. Notinda malpliiĝo de vertebruloj konstateblas precipe en la tropikaj regionoj de suda kaj meza Ameriko.

Senpagaj „servoj”

En la raporto estas menciite, ke la tero perdis ĉirkaŭ 50 % de siaj malprofundakvaj koraloj en la pasintaj 30 jaroj, dum 20 % de Amazonio malaperis dum nur 50 jaroj. La raporto substrekas ankaŭ, ke la naturo ekde foraj pratempoj senpage provizas la homaron per altvaloraj „servoj” (freŝa aero, pura akvo, manĝaĵo, energio, kuraciloj, kurac-herboj ktp). Monda Natur-Fonduso admonas, ke la naturo nur en bona stato ebligas alfronti kaj limigi la danĝeron de klimataj ŝanĝiĝoj. Oni eksplikas, ke ekzemple koraloj protektas insulojn kontraŭ ŝtormoj kaj tajfunoj; grundo nekulturata forsorbas akvon multe pli bone ol makadamo; mangrovoj protektas siavice marĉajn terenojn.

Monda Natur-Fonduso estas konata internacia neregistara organizaĵo por la protektado de la naturo kaj de la medio. Ĝi eldonas tian raporton ĉiun duan jaron kun la celo doni al la homaro ampleksan vidon pri la sano de la planedo.

1. Living Planet Report 2018 (Raporto pri vivanta planedo 2018) publikigita la 30an de oktobro 2018. Pli da informoj pri la ĉi-jara eldono haveblas anglalingve ĉe https://www.worldwildlife.org/pages/living-planet-report-2018.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07