MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

SVISLANDO

Ĉu svisa paradokso?

Thomas Kesselring instruis filozofion kaj etikon en diversaj universitatoj en Germanio, Svislando, Brazilo, Salvadoro, Barato kaj Mozambiko. En la pedagogia altlernejo de Berno li instruis etikon, interkulturan klerigon kaj scion pri daŭripova evoluo. Ekde 2013 li estas pensiulo.

MONATO: Ni konsideru la nunan staton de Svislando. Ĝi, lando neŭtrala, havas armeon. Ĉu ni povas nomi ĝin „memdefenda korpuso”, kiel Japanio faras pri sia armeo?

Kesselring: Svislando atribuas apartan gravecon al sia neŭtraleco. Tio signifas, ke ĝi principe ne intervenas en politikon de aliaj landoj kaj certe ne lanĉus militon per agreso kontraŭ iu ajn lando. Plie, ĝi ne subtenus landon engaĝitan en milito por helpi ĝin en tiu milito. Tamen Svislando havas armeon. La nura celo de ĉi tiu armeo estas memdefendo.

MONATO: Svislando estas konata ĉirkaŭ la mondo pro sia aktivado por la paco. Ĝi estas la lando de Henry Dunant kaj la naskiĝloko, la lulilo, de Ruĝa Kruco. Ĝi estas ankaŭ la garantianto, konservanto kaj protektanto de la Ĝenevaj Konvencioj. En septembro 2018 en Novjorko la prezidanto de la Konfederacio Alain Berset ripetis antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN helpoproponon de Svislando por solvi konfliktojn. Ĉu ĝia militagado ne estas paradoksa?

Kesselring: Armeo limigita al nura memdefendo ne estas paradokso. Tamen Svislando efektive eniras en seriozajn paradoksojn je aliaj manieroj.

MONATO: Por subteni la ekonomion, la Federacia Konsilio (ekzekutiva povo) volis, en junio 2018, mildigi la reguligon de armilkomerco okaze de vendado al nesvisaj aĉetantoj. Nuntempe tiu reguligo malpermesas vendi armilojn al militantaj landoj. La proponita amendo permesus vendon de armiloj al landoj havantaj civitanan militon sur sia teritorio. Per kiuj argumentoj la Federacia Konsilio subtenis ĉi tiun mildigon?

Kesselring: La Federacia Konsilio decidis en majo 2018 faciligi la eksportadon de militmaterialoj al landoj kun civitanaj aŭ enlandaj militoj. La civila socio protestis, inter aliaj manieroj per leteroj de legantoj al la gazetaro. La kritiko estis tre mola dum la unuaj monatoj, sed signife pliiĝis en aŭgusto kaj septembro 2018. GSsA (Grupo por Svislando sen Armeo) kaj la ĵus fondita asocio „Forto de Paco” protestis per publikaj opinideklaroj. Plej grave, la parlamento volis forpreni de la Federacia Konsilio la prerogativon decidi pri la eksporto de militaj materialoj. La malsupra ĉambro de la parlamento jam aprobis leĝproponon por efektivigi tion, sed fine ĝi cedis pro tio, ke la Federacia Konsilio volas konservi ĉi tiun prerogativon: la 31an de oktobro 2018 ĉi tiu mildigo estis nuligita.

MONATO: Ĉu ofte okazas, ke la popolo sukcesas per tia premo?

Kesselring: Mi suspektas, ke ĉi tiu sukceso rezultis malpli el la influo de la homoj ol el la minaco de la maldekstraj partioj kaj verduloj en la parlamento.

MONATO: Ĉu vi povas analizi la situacion? Ĉu okazis reveno al status quo ante , t.e. al la situacio antaŭ la konflikto? Ĉu tia situacio estas kontentiga?

Kesselring: „Kontentiga” en kia perspektivo? La firmaoj, kiuj produktas armilojn, argumentis, ke ili ne povus partopreni en la evoluigo de la armila teknologio, se ilia produktado limiĝus al bezonoj de la svisa armeo, do ili devas povi eksporti. Fakte direndas, ke la propono mildigi la malpermeson pri armileksportado venis de la militindustrio. Multaj reprezentantoj de la ekonomio argumentas sufiĉe simile. Denove pruviĝis, ke armiloj kaj aviadiloj fabrikitaj en Svislando estas uzataj en militzonoj, kaj antaŭ kelkaj jaroj la kondiĉoj por eksportado jam estis mildigitaj. La esperoj de multaj politikistoj, ke eblos eksporti armilojn kaj samtempe certi, ke tiuj armiloj ne estos uzataj en militzonoj, ŝajnas iluziaj. En ĉi tiuj cirkonstancoj eksportado de armiloj kontraŭas la svisan neŭtralecon – sen mencii, ke tio vundas svisan celon efektivigi mondan pacon.

MONATO: Eŭropo spertis militon en la balkana regiono en la 1990aj jaroj; nuntempe ĝi spertas milit-situacion inter Ukrainio kaj Rusio. Ĉu Svislando bezonas armeon en ĉi tiu kunteksto?

Kesselring: Ne, certe ne! El neniu el tiuj regionoj Svislando alfrontas danĝeron. Post popola iniciato en Svislando la 26an de novembro 1989 okazis referendumo pri jena demando: Ĉu la armeo devas esti abolita? Pli ol triono de la voĉdonrajtaj civitanoj (35,6 %) voĉdonis favore al ĉi tiu propono. La mondo ŝajnis pli sekura pro la falo de la Berlina Muro (1989-11-09). Verŝajne hodiaŭ ne tiom da svisoj argumentus favore al abolo de la armeo.

MONATO: Kia estas via ĝenerala opinio pri la ekzisto de armeo en Svislando, kiam niaj jetoj devas turniĝi post du flugminutoj, ĉar la teritorio estas malgranda? Iuj asertas, ke per sia militservo junaj svisaj viroj ekkonas aliajn partojn de la lando. Ĉu la armeo necesas okaze de katastrofoj, dum la civitana protektado estas bone organizita? La armeo estas loko de interŝanĝoj, kie niaj kvar lingvoj estas uzataj kaj ĉiu juna civitano ricevas eblon malkovri ilin, aŭdi ilin, praktiki ilin.

Kesselring: Jes, tiu ĉi lasta punkto estas prava, aŭ estis prava ĝis antaŭ nelonge. Sed ekzistas ankaŭ aliaj formoj de socia engaĝiĝo, per kiuj la junuloj ekkonas aliajn regionojn de la lando kaj povas lerni la aliajn naciajn lingvojn. Mi mem okupiĝis pri speleologio. Ĉi tia aktiveco estas inter scienco kaj hobio, kie homoj el ĉiuj partoj de la lando laboras kune kaj facile ekkonas aliajn partojn de la lando. La samo okazas per alpismo. Kaj kompreneble okaze de helpo al regiono kun katastrofo. Tia interveno en okazo de katastrofo fakte fariĝas la kerna rolo de la armeo. Unu rimarko pli: Mi timas, ke neniu en la mondo estas centprocente protektata kontraŭ la risko de perfortoj aŭ eĉ de militaj konfliktoj. Sed mi ne povas konstati, ke la svisa armeo en sia nuna stato, povus redukti ĉi tiun riskon por ni svisoj vere efike.

MONATO: Multaj homoj en la mondo aŭdis pri la devigo konstrui kontraŭatoman protektejojn en ĉiu domo en Svislando. Ĉu tiu postulo ankoraŭ validas?

Kesselring: Jes! Spertoj dum la Dua Mondmilito sugestis, ke rifuĝejoj protektu la loĝantaron kontraŭ aeratakoj, kaj supozeble tiaj subterejoj protektus la loĝantaron ankaŭ kontraŭ atakoj per kemiaj, biologiaj aŭ nukleaj armiloj. Cetere la loĝantaro devus trovi lokon en tiuj protektejoj ankaŭ okaze de nemilitaj nukleaj akcidentoj. Feliĉe, ĝis nun nenio tia okazis. Do, fakte, la protektejoj neniam estis testitaj kaj, miaopinie, tia testado verŝajne ne estus sukcesa, almenaŭ koncerne armilojn de amasa detruado.

MONATO: Laŭ via opinio, kian rolon Svislando povas ludi en la hodiaŭa mondo?

Kesselring: Ekzistas amaso da internacie gravaj taskoj: Svislando povas, ekzemple, partopreni en perado de porpacaj procezoj kaj en konfliktopreventado. Kiel riĉa kaj privilegia lando Svisio povus ankaŭ strebi tute elimini la forcejajn gasojn kiel eble plej frue. Tiam ĝi starigus bonan ekzemplon kaj montrus, ke ĝi efike zorgas pri minacoj de klimatŝanĝiĝo. Dum la klimatŝanĝiĝo daŭre antaŭeniras, la vivkondiĉoj en multaj partoj de la mondo fariĝas pli malfacilaj kaj la risko de perforta alfrontado rapide kreskas ...

Mireille GROSJEAN
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07