SciencoMEMSTIRAJ AŬTOJSur la sojlo de historia revolucioSe iu dirus al vi, ke la aŭto, kiun vi aĉetis antaŭ unu jaro, estos la lasta veturilo de vi aĉetita, vi eble taksus tiun frenezulo. Kiam la verkanto unuafoje aŭdis ĉi tian teorion kaj ekpensis pri la estonteco de privata transportado dum la venontaj du jardekoj, ankaŭ li taksis tiun ideon stulta. Tamen nuntempe ni staras sur la sojlo de teknologia erao tiel revolucia, kiel tiu, kiu okazis nur unufoje en la pasinteco: pli-malpli antaŭ cent jaroj. Temis pri la ŝanĝo de la transportado funkciigata plejparte ĉevale al vojaĝado bazita sur eksplodmotoroj. Observante malnovan bildon de trafikplena vojo en iu ajn urbo de Nord-Ameriko aŭ okcidenta Eŭropo el la jaro 1900, legantoj sendube povus rimarki plurajn ĉevalĉarojn, ni diru 98 elcentojn de la tuto, kaj eble unu solan praan aŭton. Se cetere tiu „aŭto” efektive ekzistus en via bildo, ĝi aspektus multe pli kiel malnova ĉevalĉaro ol kiel moderna veturilo. Imagu nun vidi bildon de la sama loko en la jaro 1913, tuj antaŭ la komenciĝo de la unua mondmilito. Nu, tiu dua bildo, fotita – ne forgesu – nur dek tri jarojn poste, ŝajnus al vi tute malsama ol la unua, ĉi-foje enhavante 98-elcente aŭtojn kaj eble unu (aŭ neniun) ĉevalĉaron. Kio ebligis tion? La alveno de eksplodmotoro. Tiaspeca teknologia kaj socia ŝanĝo okazas nun, kaj ĝi estas nenio alia ol la ŝanĝo de eksplodmotoroj (precipe benzinmotoroj) al memstiraj aŭtoj, ĉefe elektraj aŭ, se ne tiaj, almenaŭ hibridaj. Pri tiu temo MONATO jam informis (Memstiraj veturiloj fariĝas realo (2017/03, p. 13 (2017/011892.php)). „Sed – vi atentigos – post tiam mi vidis neniom da memstiraj aŭtoj kaj nur malmulte da elektromotoroj.” Nu, eble ne, kvankam ili ja ekzistas. Eksplodmotoraj aŭtoj mem preskaŭ ne videblis en la jaro 1900, sed ili estis ĉie en la jaro 1913, post nur dek tri jaroj. Se la teknologio tiel draste modifis la transportadon kaj socion antaŭ cent jaroj, ĝi tute bone povus fari la samon denove, eĉ multe pli rapide. Do, kio ebligos tion? Komercaj ŝanĝoj: la modelo UberLa firmao Uber kaj aliaj retejaj kompanioj jam modifis nian manieron vojaĝi tra la urboj, kaj en laboraj kaj en sociaj situacioj. En preskaŭ ĉiuj urboj tra la mondo, Uber-ŝoforoj troveblas ne pli ol du minutojn for de vi kaj ili postulas sendube malpli da mono ol ordinaraj taksioj. Imagu nun, kio okazus, se (kaj kiam) oni malaperigos la ŝoforon per aperigo de memstira aŭto: la prezo de via vojaĝo subite duoniĝos. Regularaj ŝanĝojDo, kiam eblas supozi, ke memstiraj aŭtoj efektive videblos sur niaj stratoj? En 2040? 2050? 2060? Ne, la registaro de Unuiĝinta Reĝlando deklaris lastatempe, ke ĝi esperas permesi la unuajn tute memstirajn aŭtojn jam en la jaro 2021. Spertuloj opinias, ke memstiraj aŭtoj estos normale akceptataj de la plimulto de la homoj en Usono antaŭ 2024 kaj en Ĉinio antaŭ 2025. Kompreneble reguligaj aproboj devos aperi antaŭ ol permeseblos la disvastigado de tiaj aŭtoj, kies kosto de asekuro dumtempe malplialtiĝos. Dumtempe la kosto de nememstiraj aŭtoj povos plialtiĝi, ĉar, kiam ili estos malplimulto, ili estos risko al la aliaj aŭtoj. Teknologiaj ŝanĝojKvankam la kvantoj ankoraŭ ne estas kompareblaj, la tendenco estas tute klara: elektraj aŭtoj fariĝas, kaj dum la venontaj kvin jaroj fariĝos, pli kaj pli kompareblaj kun eksplodmotoroj por la uzantoj: ege malpli da komponantoj (kutime nur dudek pecoj, malsame ol eksplodmotora aŭto, kiu normale havas pli ol du mil), tute similaj distancoj ireblaj per unu provizado, pli malaltaj kostoj de provizado, malpli da mono necesa por bontenado. Mediaj ŝanĝojMediajn ŝanĝojn oni ne plu povas nei. La medio ŝanĝiĝis dum la lastaj cent jaroj. Homoj kulpas, kaj la ĉefa kunkulpulo, aŭ certe unu el la ĉefaj, estas la eksplodmotoro. Registaroj tra la tuta mondo postulos, pli aŭ malpli frue, purajn teknologiojn en ĉiuj fakoj de la socio, kaj eĉ pli arde en tiu de transportado. Sociaj ŝanĝojJen eble la plej grandaj ŝanĝoj: la sociaj. La evoluo povos vere revolucii nian manieron posedi aŭtojn. Fakte, ĝi povos ŝanĝi la manieron, laŭ kiu ni pensas pri aŭtoj: ne plu pri „posedaĵo”, sed nun simple pri „servo”. La plimulto de ni uzas sian aŭton dum 5 % ĝis 10 % de sia tempo. Dum la cetera tempo, niaj veturiloj estas parkumitaj. Verŝajne multe pli da homoj ol nuntempe decidos uzi aŭ lui memstiran veturilon, nur kiam ili bezonos ĝin, tiel evitante al si la neceson bonteni, provizi per brulaĵo, asekuri kaj prizorgi ion, akirante veturojn tre facile kaj malmultekoste, kiam ajn kaj kie ajn tio necesas. Financaj faktorojĈiuj el la supraj faktoroj kontribuos al la sukceso de memstiraj aŭtoj pelataj per novaj teknologioj. La sola demando estas: kiom rapide tio okazos, kaj por kiom da homoj? La respondo ne venos de la bonaj intencoj de la homaro, celanta malplialtigi la hodiaŭan venenadon de nia tero per la akceptado de renovigeblaj energioj (kvankam tio estos bonvena kunrezulto). La respondo venos de la kutima fonto, kiu ebligas la funkciadon de homaj socioj: financaj faktoroj. Kiam la firmaoj profitos kaj la uzantoj ŝparos, la registaroj pavos. Maurizio GIACOMETTO
korespondanto de MONATO en Britio
|