LeterojRasisma opinioAlexander Gofen denove donas al ni rasisman opinion pri enmigrado (Biologia bazo de mensogado, MONATO 2019/03, p. 10). Laŭ li la enmigrantoj deziras invadi la landojn de blankaj katolikaj homoj. Ne estis klare por mi, ĉu tiuj, kiuj biologie mensogas, estas la komisaroj de UN aŭ la enmigrantoj. Sed en ambaŭ okazoj ne ekzistas serioza scienca esplorado, kiu subtenas lian opinion. Ĉu li vere pensas, ke ĉi tiuj enmigrantoj ŝatus kunvivi kun homoj, kiuj pensas kiel li? Sinjoro Gofen estus pli helpa, se li petos, ke liaj regantoj ĉesu ŝteli rimedojn de aliaj landoj. Tiam tiuj popoloj povos pace kaj feliĉe daŭrigi, loĝante for de homoj kiel li. Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo
|