PolitikoBRAZILOĈu nova minaco al indiĝenaj popoloj?Yacy Souza estas 19-jara indiĝeno de la etno Guaraní. Ŝi loĝas en San-Paŭlo. Ŝi tre protestas, ankaŭ en sociaj retoj, pro la lastatempe kreskanta timo pri reapero de neglekto kaj diskriminacio direktitaj kontraŭ indiĝenaj popoloj en Brazilo. Nia tiea korespondanto Sidney Carlos Praxedes intervjuis ŝin. MONATO: Sinjorino Souza, kiam vi ekinteresiĝis pri la historio de indiĝenaj popoloj de Brazilo? Souza: Antaŭ tri jaroj. Tamen en libroj kaj universitatoj tiu historio estas konata nur el neindiĝena vidpunkto. La indiĝena saĝeco estas transdonata plejparte voĉe. Krome, oni devas kunvivi kun tiuj homoj, se oni volas vere lerni iliajn kulturojn. MONATO: Kial vi kredas, ke tiuj problemoj kreskos dum la regado de Jair Bolsonaro? Souza: Ĉar sub la lasta armea registaro en Brazilo la indianoj tre multe suferis. Tiam en Brazilo ekzistis koncentrejoj por indianoj, sed pri tio oni ne instruas en lernejoj. MONATO: Ĉi tion scias nur malmultaj, eĉ en Brazilo. Bonvolu paroli pli pri la suferoj de viaj antaŭuloj. Tiel ni povos helpi redukti minacojn. Souza: Hodiaŭ oni povas libere elŝuti raporton pri tiuj suferoj. Ĝin preparis Jader de Figueiredo [ĵader de figejredo], kiu estis brazila prokuroro. Li vojaĝis pli ol 16 mil kilometrojn, vizitante pli ol 130 indiĝenajn vilaĝojn, kaj intervjuis dekojn da agentoj de la iama Serviço de Proteção ao Índio (SPI, indiana protekta servo). Kiom ni scias, en 1967 li publikigis pli ol 7000-paĝan raporton, kiun nun oni konas en Brazilo kiel la Relatório Figueiredo (la raporto de Figueiredo). Tamen tiutempe en la lando regis armea diktaturo, kiu malpermesis publikan diskonigon de la raporto. La raporto de Figueiredo priskribas plurajn agojn de perforto kaj turmentado, kiujn faris posedantoj de grandaj bienoj kaj oficistoj de SPI en la 1940aj, 1950aj kaj 1960aj jaroj. MONATO: La celo de SPI estis protekti indianojn. Kial ĝiaj oficistoj perfortis ilin? Souza: Malgraŭ ĝia nomo, SPI estis vere kreita en 1908 kun la celo integri la indiĝenajn popolojn en la socion. Tia integrado inkluzivis instruadon de la portugalaj lingvo, kulturo kaj kutimoj, uzado de vestaĵoj kaj eĉ, poste, partoprenon en militservo. Tiaj proponoj similas al la nunaj de la prezidento de Brazilo. En 1967, kiam multaj brazilanoj eksciis pri tio, kion faris la oficistoj de SPI, ekestis kontraŭpremo. Do, alia organizaĵo estis kreita, anstataŭanta ĝin. Ĉi tiu organizaĵo nomiĝas Fundação Nacional do Índio (FUNAI, nacia indiana fondaĵo), kiu, malgraŭ iuj kritikoj, laŭ la propra opinio de la indiĝenaj popoloj, daŭre demarkaciu kaj inspektu iliajn teritoriojn. Tamen la nuna registaro transdonis tiun funkcion al la ministerio pri agrikulturo. Ĉi tio povus kaŭzi multajn problemojn en la protektado de indiĝenaj teritorioj. MONATO: Sur la teritorio de indiĝenaj vilaĝoj estis multe pli da indianoj ol da SPI-oficistoj. Kiel do la indianoj estis regataj? Souza: Tiutempe estis kreitaj indianaj kamparaj gvardioj (Guardas Rurais Indígenas, GRIN). Ili estis indianaj milicioj, kiujn estris militservistoj kaj kiuj policis la indiĝenajn vilaĝojn. La unuan grupon de 84 indianoj komandis kapitano Manoel Pinheiro. Liaj celoj estis konservi bonan ordon en la vilaĝoj, limigi moviĝadon de indianoj inter vilaĝoj, trudi laborojn kaj denunci kulpulojn. Laŭ la raporto de Figueiredo el la agoj de GRIN rezultis krimaj kontraktoj pri espluatado de indiĝenaj terenoj, kreiĝis etoso de konstanta ribelado inter indianoj, kaj profitis invadantoj. MONATO: Kiel oni punis tiujn, kiuj malobeis la regulojn? Souza: La indianojn, kiuj kulpis pri malgravaj malobeoj, oni punis en iliaj vilaĝoj. Tamen tiuj, kiuj kulpis pri seriozaj malobeoj iris al la kampara reformejo Krenak (Reformatório Agrícola Krenak), kiu ricevis ĉi tiun nomon, ĉar oni konstruis ĝin apud la teritorio de la indiĝena etno Krenak en la urbo Resplendor, ŝtato Minas Gerais. Tiun reformejon estris kapitano Pinheiro. MONATO: Kion faris la indianoj en tiu reformejo? Souza: Nuntempe ni scias, ke la reformejo Krenak vere estis koncentrejo, sed tiutempe ĝi estis konata kiel indiĝena edukejo. Do, la nomo „reformejo” estis nur figura. Tie oni oficiale registris la enigon de 121 indianoj inter la jaroj 1969 kaj 1972. Tamen la nombro estis pli granda, kiel raportis João Geraldo, posteulo de Pinheiro. Li diris, ke nur dum lia tempo tie estis 150 malliberigitaj indianoj. Kio vere okazis tie, estis, interalie, truda laboro, izoleco, draŝado per bastonoj kaj vipoj, torturado, senhavigo je akvo kaj manĝaĵoj. Dum intervjuo kun la nacia enketa komisiono (Comissão Nacional da Verdade), kiu esploris krimojn kontraŭ homaj rajtoj, Bonifácio Duarte de la etna grupo Guaraní-Kaiowá informis pri tio, kio okazis al li: „Ili ligis homojn al arbo-trunko. Estis alia malliberulo, kiun ili ligis renversita. Ni vekiĝis kaj vidis, ke li mortis, ĉar ne eblas elteni tion. Aliaj homoj suferis pli ol mi.” MONATO: Kial la reformejo Krenak estis fermita en 1972? Souza: Ĉar la ŝtata registaro volis uzi la indiĝenajn terojn. La reformejon Krenak anstataŭis bieno Guaraní (Fazenda Guaraní), en la urbo Carmésia. En 1972, la indianoj de la reformejo Krenak kaj tiuj, kiuj loĝis en la urbo Resplendor, estis translokitaj tien. Ĉi tiu bieno ricevis ankaŭ la rolon de indiĝena malliberejo dum la diktaturo. Tiutempe oni diris, ke la bieno faras „mensan pritraktadon”. Tamen, tie ne estis strukturo de psikiatria prizorgado. La bieno Guaraní fakte estis ankoraŭ unu koncentrejo por indianoj. MONATO: Ĉu vi timas, ke tiaj suferoj revenos? Souza: Nun en Brazilo reaperas iuj ideoj el la tempo de diktaturo. Do ni riskas fari la samajn erarojn, se ni forgesos la historion. Eble ni ne havos novajn koncentrejojn, sed ni bezonas protekti niajn vivojn kaj kulturojn. Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo
|