LeterojSen antaŭjuĝoS-ro Praxedes (MONATO 2019/04, p. 5) misuzas la vorton „rasismo” kiel „atak-vorton” por silentigi kaj ofendi oponantojn. La origina senco de la termino „rasismo” estas „antaŭjuĝo, malbona traktado aŭ ekspluatado bazita sur raso aŭ etno de civitanoj”. En tiu ĉi senco rasismo vere estas riproĉinda. Tamen en mia artikolo ne temis pri „antaŭjuĝo, malbona traktado ... de civitanoj”. Temis pri la neceso kaj devo de ĉiu lando konservi sian originan rasan, etnan kaj kulturan konsiston. Tio ĉi estas nek rasisma, nek riproĉinda. La detala respondo troveblas ĉi tie: http://resonoelusono.com/leteroj.html. Mia origina artikolo komenciĝis per jena strofo de Marina Cvetaeva:
Kaj konkludi la diskuton mi volas per mia responda strofo:
Alexander GOFEN
Usono
|