LingvoOPINIOLingvo estas multe pli ol nura komunikiloAntaŭ nelonge mi spektis televidan programon pri afazio. Ĝis tiam mi sciis preskaŭ nenion pri tiu stranga kripliga stato, sed post konsulto de PIV kaj Vikipedio mi konstatis, ke la termino, kiu devenas de la greka vorto αφασία [afasia] kaj signifas „senparoleco”, rilatas al „perdo de la parolkapablo, sen paralizo de la langaj muskoloj”. Futbalisto kaj alia pacientoLa programo temis pri la malĝoja situacio de du pacientoj en rehabilita kaj terapia centro, kiuj pro apopleksio perdis parton de sia movkapablo kaj sian tutan – aŭ preskaŭ tutan – parolkapablon. La unua paciento, kies resaniĝo estis relative sukcesa, estis profesia futbalisto, kiu kompreneble ne plu povis daŭrigi sian sportan karieron post la ekapero de la malsano. Post la kuracado li tamen kapablis denove marŝi, kuri kaj fari iom da gimnastiko. Plie li reakiris sufiĉe multe da sia parolkapablo, kvankam li ne rehavis sian memfidon por povi facile babili kun nekonatoj kaj ja forgesis multajn vortojn kaj esprimojn. La rezulto de la terapio de la dua paciento estis multe malpli kontentiga. Li malfacile movis la brakojn kaj la krurojn, kaj li apenaŭ povis paroli, eligante nur „jes”, „ne” kaj „mi ne scias”. Li iel montris, ke li scias, kion li volas diri, sed ne kapablis elbuŝigi la vortojn. Forgeso de la denaska lingvoLa televidprogramo memorigis min pri tre stranga okazo. Antaŭ kelkaj jaroj amikino de mia edzino petis, ke mi akompanu ŝin dum vizito al la maljuna edzo de amikino ŝia. Tiu viro estis antaŭ jaroj trafita de la parkinsona malsano. La amikino deziris, ke mi parolu kun li en la germana (lingvo, kiun mi konas, sed kiu troviĝas iom „rusta” post longa restado en irlanda urbeto, kie preskaŭ neniu parolas ĝin). Kiel ŝi klarigis, la maljunulo estis grave malsana, kaj simptomo de lia morbo estis tio, ke, kvankam lia denaska lingvo estis la angla, li tute perdis la kapablon paroli ĝin. Tamen li ankoraŭ flue regis la germanan, lerninte tiun lingvon, kiam li estis juna. Ŝi pravis. Ni sufiĉe longe kune konversaciis en la germana. Lia edzino varme dankis nin, ĉar la kompatinda viro troviĝis kvazaŭ en unulingva karcero, en kiu lia nura komunikilo estis fremda lingvo, kiun nur li en la hejmo kaj la najbarejo parolis kaj komprenis. Slovaka gastejoIo simila, kvankam ne temis pri afazio, okazis, kiam mi somerumis kun eta plurnacia grupo en Slovakio. S-ino M., la provizora mastrumistino de nia gastejo, kiu dum la cetero de la jaro laboris kiel instruistino pri la germana lingvo, iutage demandis, ĉu estas personoj en nia grupo, kiuj parolas la germanan. Tri el ni jesis; kaj ŝi klarigis, ke maljuna onklino ŝia estas la sola restanta germanlingva loĝanto en la slovaka regiono, el kiu devenis nia gastigantino. La maljunulino sentis sin tute soleca en loko, kie neniu komprenis ŝian lingvon. Do sinjorino M. diris, ke ŝi volas peti apartan komplezon. Ĉu ni (la tri, kiuj respondis jese) pretus akompani ŝin dum vizito al la vilaĝo, kie loĝis la onklino? Do la grupeto, kiu konsistis el M., mi, unu hungaro kaj alia slovako, veturis tien kaj pasigis la tutan posttagmezon, konversaciante en la germana kun ĉarma maljuna sinjorino, kiu devis pasigi solecan ekziston inter alilingvuloj. Dankemo pro senkosta agoAmbaŭ malfeliĉuloj esprimis sian koran dankemon kaj plezuron, kvankam nia kontribuo estis tre malgranda kaj (por ni) senkosta. Nia sperto konfirmas, ke ies lingvo estas multe pli ol nura informilo aŭ komunikilo. Ĝi estas esenca parto de nia animo, kaj sen ĝi oni estas apartigata for de la homaro. Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|