SciencoSLOVAKIOMemorinda botanikistinoAntaŭ 70 jaroj, la 12an de septembro 1949, mortis la unua slovaka botanikistino, Izabela Textorisová [tekstorisova], kiu okupas apartan kaj specifan lokon en la historio de la slovaka scienca botaniko. MemlernantoIzabela Textorisová naskiĝis la 16an de marto 1866 en la malgranda slovaka vilaĝo Ratková, ĉirkaŭ 200 kilometrojn nord-oriente de Bratislavo, en la familio de loka advokato. Ŝi volis fariĝi bazlerneja instruistino, sed ŝia patro decidis, ke ŝi estos leterportistino. Ne estas mirinde do, ke ŝi finis nur ses klasojn de la bazlernejo kaj plu studis nur kiel memlernanto. En 1886 ŝi sukcese trapasis poŝtajn ekzamenojn kaj tiel eklaboris en nova poŝtoficejo situanta en la montara vilaĝo Blatnica, kie ŝi restis praktike dum sia tuta vivo. Ŝia sopiro al kleriĝo estis tiel forta, ke, krom la postulemaj laboraj devoj kaj la zorgado pri siaj gepatroj kaj tri fratinoj, spite al ĉiuj antaŭjuĝoj kontraŭ la scienca agado de virinoj en tiu tempo, ŝi lernis ses fremdajn lingvojn (la latinan, la germanan, la francan, la rusan kaj parte ankaŭ la italan kaj la rumanan) kaj intense studis naturajn sciencojn – botanikon, speleologion, astronomion kaj mineralogion. La finon de sia kreema kaj produktema vivo ŝi pasigis en la malgranda urbo Krupina, kie la 12an de septembro 1949 ŝi mortis en la aĝo de 83 jaroj kaj kie ŝi estas entombigita. En 1981 ŝiaj restaĵoj estis transportitaj en la nacian tombejon ene de la historia urbo Martin, kie ripozas multaj eminentuloj de la slovaka politika kaj kultura vivo. Botanika esploradoLa vilaĝo Blatnica kuŝas ĉe la piedo de la montaro Veľká Fatra (Granda Fatro), kies ĉefa montodorso estas 45 kilometrojn longa. En la pitoreskaj valoj kaj herbejoj de tiu montaro, Textorisová malkovris kelkajn rarajn endemiajn speciojn, kiel roza dafno (science Daphne cneorum), edelvejso (Leontopodium alpinum) ktp. Ŝia nomo enskribiĝis en la sciencan botanikan nomenklaturon, precipe post kiam ŝi malkovris en 1893 interesan, antaŭe nekonatan, novan specion de kardo sur la loka monto Tlstá (Dik-korpa). Tiun ĉi la hungara botanikisto A. Margittai (1880-1939) poste nomis, honore al ŝi, ĝuste Carduus Textorianus. Dum sia vivo Textorisová kreis grandan herbokolekton, science nomatan Herbarium Textoris, kiu enhavas proksimume 5000 herbojn. Ŝi fake priskribis pli ol centon da novaj plantoj el la tiel nomata „ĝardeneto Turiec”, la ĉirkaŭaĵo de Martin (pro la rivero Turiec, kiu trafluas la distrikton Martin). Siajn riĉajn spertojn pri botaniko ŝi regule publikigis en la hungara faka periodaĵo Botanikai Közlemények (Botanikaj Anoncoj). Textorisová havis ankaŭ proksimajn rilatojn kun Máša Haľamová, slovaka poetino de fragila kaj pure virina liriko (MONATO 2018/07, p. 10 (2018/012265.php)). Ŝi aperigis ankaŭ malgrandajn literaturajn artikolojn en la virinaj magazinoj Listy žien (Leteroj de virinoj) kaj Svet dievčat (Mondo de knabinoj), kolektis materialon pri slovakaj dialektoj kaj sporade kunlaboris kun reprezentantinoj de la slovaka kaj ĉeĥa virinaj movadoj. Honora lokoTextorisová ĝuas honoran lokon en la historio de la slovaka botaniko. Pri ŝiaj sciencaj faroj memorigas en Slovakio ne nur la nuntempa blazono de la vilaĝo Blatnica, periodaj ekspozicioj, stratnomoj, memortabuloj kaj diversaj fakaj publikaĵoj, sed ekde la jaro 2008 ankaŭ la nomo de malgranda kaverno en la nacia naturrezervejo Tlstá (la Kaverno de Izabela Textorisová). En 1996 la slovaka ministrejo pri poŝto kaj telekomunikadoj eldonis memorigajn poŝtmarkojn kun ŝia portreto kaj la subteksto Izabela Textorisová, leterportistino en Blatnica, kies nominala valoro estis 8 slovakaj kronoj. Ankaŭ malgranda planedo, kiun malkovris en 2004 la ĉeĥa astronomo Peter Kušnirák, havas la nomon 30252 Textorisova (2000 HE24). Julius HAUSER
|