PolitikoPOLITIKA FUTBALOĈu eraro aŭ malico?La 7an de septembro 2019 en Parizo okazis futbalmatĉo Francio-Albanio. Laŭregule oni aŭdigas la naciajn himnojn de ambaŭ landoj – unue, tiun de la gasto, ĉi-okaze de Albanio. KonfuzoSed, strange, ĉiuj 80 000 spektantoj aŭdis ĝisfine la himnon de Andoro! Albanoj protestis ĉe la ĉefarbitracianto, kaj tiu ĉi, siavice, ĉe la organizantoj. Post kvar minutoj, la parolisto, pardonpetante, anoncis la himnon de ... Armenio! Pardonpetis eĉ la prezidentoFinfine, pli grava persono repardonpetis, kaj la spektantoj aŭdis la albanan himnon – stare, tiel esprimante, ankaŭ ili, sian pardonpeton je la nomo de la franca popolo. Tion faris oficiale, du tagojn poste, ankaŭ la franca prezidento Emmanuel Macron en sia mesaĝo al la albana ĉefministro Edi Rama. Dufoja eraro vekis disputojnTiu ĉi malagrabla okazintaĵo vekis disputojn en Albanio. Ĉu ĝi estis vere senintenca homa eraro okazinta dufoje aŭ ies fiintenca ago? Cetere, oni eksciis, ke UEFA monpunis la francan futbalan federacion je 10 000 eŭroj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
|