PolitikoBRITIOĈu Briteliro kviete okazis jam en marto?Kiam la 28an de aŭgusto la brita ĉefministro Boris Johnson deklaris, ke li suspendos la parlamenton, ekestis tuja furoro en politikaj rondoj pri „konstitucia krizo”, kun stratmanifestacioj kontraŭ „la puĉo”. Sed verdire, la konstitucia krizo ekis ne la 28an de aŭgusto 2019, sed la 23an de junio 2016, kiam estis deklarita la rezulto de la referendumo pri brita membreco en Eŭropa Unio. Plej grava evento ekde 1660Tri monatojn post tiu referendumo okazis faka seminario ĉe la Universitato de Londono pri la konsekvencoj de Briteliro. Unu preleganto priskribis Briteliron kiel la plej gravan konstitucian eventon de la brita historio post 1660, ĉar ĝi montras, ke rilate al la demando pri Eŭropo, la suvereneco de la popolo superas la suverenecon de la parlamento. Konsilo devigaAlia preleganto diris, ke li ne povas pensi pri alia evento en la brita historio, en kiu la popolo ĝis iu grado reduktis la suverenecon de la parlamento. Li klarigis, ke laŭ jura vidpunkto la referendumo estis nur konsila, sed ĉar la registaro promesis respekti la rezulton de la voĉdono, la plimulto de la parlamentanoj komprenis ĝin kiel devigan. Post la referendumo la registaro kaj la parlamento sekvas politikon, kiun ili kontraŭas. „Tia situacio estas senprecedenca en nia longa konstitucia historio”, asertis la preleganto, „Eŭropo do respondecis pri la enkonduko de nova koncepto en la britan konstitucion, la suverenecon de la popolo”. La plej longa sesio ekde 1707Ordinare parlamentaj sesioj daŭras unu jaron, komenciĝante en aprilo aŭ majo. Fine de sesio leĝproponoj ekkonsideritaj nuliĝas, kaj devas esti dekomence reenkondukitaj. La nova sesio komenciĝas per reĝina parolado, en kiu ŝi elmetas la registaran planon por la sesio. Tamen la sesio, dum kiu Theresa May traktis pri Briteliro, daŭris jam pli ol du jarojn, kaj estis la plej longa ekde la unuiĝo de Anglio kaj Skotlando en 1707, kaj do jam venis tempo por nova parlamenta sesio. Suspendo de la parlamentoBoris Johnson fariĝis ĉefministro la 24an de julio, la tagon antaŭ la somera paŭzo, kiu daŭris ĝis la 3a de septembro. Dum tiu paŭzo li anoncis, ke la parlamenta sesio finiĝos la 10an de septembro, kaj la nova sesio komenciĝos la 14an de oktobro – por ebligi la okazigon de la partikonferencoj, por kio la parlamento tradicie paŭzas, sed el tio rezultis la plej longa suspendo de la parlamento post ĝia sesio de 1930-1931. Laŭ Boris Johnson, tion li faris por ebligi novan programon de sociaj reformoj sub lia ĉefministreco, sed laŭ liaj kritikantoj li faris tion por silentigi la parlamenton rilate al Briteliro. Konfliktaj opinioj kaj politikaj artifikojEn la semajno, en kiu la parlamento kunvenis inter la somera paŭzo kaj la fino de la sesio, la parlamento decidis, ke la ĉefministro petu prokraston de la dato de Briteliro. Tamen Boris Johnson daŭre insistis, ke la leĝo jam diras, ke Britio eliros la 31an de oktobro, sendepende de tio, ĉu Britio kaj EU atingos interkonsenton aŭ ne. La antaŭaj prokrastoj ne ebligis novajn traktadojn, kaj donis nur tempon por provi trapuŝi esence la saman interkonsenton kontraŭ la volo de la parlamento. Tio, kiel Boris Johnson sukcesos pri tio sen agi kontraŭleĝe, fariĝis granda demando en la amaskomunikiloj. Tamen iu aŭtoro el la Brita Asocio pri Konstitucia Juro (United Kingdom Constitutional Law Association) sugestis unu eblon. Ĉiu nova leĝo, por ke ĝi validu, devas esti promulgita de la reĝino laŭ konsilo de la ĉefministro. Li argumentis, ke eblus, kaj eĉ decus, ke la ĉefministro prezentu novan leĝon al la reĝino, kun rekomendo, ke ŝi rifuzu ĝin promulgi. La brita konstitucioBritio estas fama pro manko de skribita konstitucio, aŭ, pli ĝuste, de „kodigita” konstitucio. Ekzistas kelkaj historiaj dokumentoj, sed plie al tio la procedurojn oni decidas pere de precedencoj. La konstitucia historio estas longdaŭra potenclukto inter la monarĥio kaj la parlamento. Nuntempe oni konsideras, ke la parlamento estas suverena, sed la monarĥo konservas kelkajn rajtojn. Laŭ la anglalingva Vikipedio, „La parlamento estas duĉambra, sed havas tri partojn, konsistantajn el la Suvereno (Reĝino-en-Parlamento), la Ĉambro de Lordoj, kaj la Ĉambro de Deputitoj (la Suba Ĉambro)”. Do la potenco-divido inter la Suvereno kaj la Parlamento fariĝis iomete obskura. La reĝa prerogativoNovaj leĝoj devas ricevi reĝan aprobon, kaj la fino kaj komenco de parlamentaj sesioj devas ricevi reĝan aprobon. Tio ne estas afero por la parlamentaj ĉambroj, sed afero por la ĉefministro kaj la monarĥo. Tiu aprobrajto nomiĝas „la reĝa prerogativo”. La reĝan prerogativon oni aplikas tradicie ankaŭ al eksterlandaj aferoj, inkluzive de la lanĉo de militoj, sen tio, ke la parlamentaj ĉambroj havus formalan voĉon en la afero. Konstitucia demando pri BriteliroTheresa May kiel ĉefministro aplikis la reĝan prerogativon, kiam ŝi donis la formalan avizon al Eŭropa Unio pri Briteliro, tiel difinante la elirdaton la 29a de marto 2019. Tamen la Alta Kortumo juĝis tion kontraŭkonstitucia, ĉar temas ne nur pri eksterlandaj rilatoj, sed ankaŭ pri leĝoj de Eŭropa Unio, kiuj validas ene de la lando. Pro tio Theresa May devis tion poste akceptigi pere de la parlamentaj ĉambroj. Poste, interkonsente kun Eŭropa Unio, ŝi pluetendis tiun datlimon ĝis la 31a de oktobro, dum ŝi trifoje sensukcese provis akceptigi esence la saman proponon en la parlamento. Pliaj juraj demandojLa uzon de la reĝa prerogativo fare de Boris Johnson por frue fini la parlamentan sesion la Alta Kortumo en Skotlando juĝis kontraŭkonstitucia, ĉar laŭ ties juĝo la ĉefministro misinformis la reĝinon pri siaj veraj motivoj. Tamen la Alta Kortumo en Anglio juĝis, ke tio estas politika demando kaj do ekster ĝia kompetento. La afero fariĝis ĉeftemo en la amaskomunikiloj. Ĉiutage aperis ankaŭ artikoloj en la fakaj retpaĝoj de Asocio pri Brita Konstitucia Juro. Leviĝis pliaj konstituciaj demandoj. Se la afero estas ekster la kompetento de la kortumoj, ĉu tio signifas, ke la ĉefministro povus por pli longaj periodoj suspendi la parlamenton? Oni povas scivoli pri tio, kian respondecon havas la reĝino, se ŝi akceptas malbonan konsilon ne kontrolinte ĝin. Tiaj demandoj estas ĝenerale evitindaj en la brita socio, ĉar la ora regulo de la brita politiko estas, ke oni tenu la reĝinon for de la politiko. Tamen ekzistis aludoj al eventuala misuzo de la reĝa prerogativo rilate al la invado de Irako, kaj certe leviĝos pliaj demandoj ankaŭ pri tio, ĉu la skota verdikto restos nekontestata. Paradoksa precedencoEkzistas pluraj precedencoj de longaj suspendoj de la parlamento. Plej laste ĉefministro John Major en 1997 frue ĉesigis la parlamentan sesion, tiel evitante debaton pri subaĉeto de parlamentanoj por fari parlamentajn demandojn. Nun John Major estas unu el la subtenantoj de la jura agado kontraŭ la suspendo de la parlamento fare de Boris Johnson. Ĉu Briteliro jam okazis en marto?Kvankam la koncernaj juraj precedencoj estis vaste raportataj en la amaskomunikiloj, regis silento pri alia jura afero, kiu kontestis la rajton de la ĉefministro prokrasti la elirdaton sen antaŭa parlamenta decido. La advokato Robin Tilbrook estas specialisto pri civila juro, kaj li argumentis, ke la dato 29a de marto 2019 estas enskribita en la brita juro per la akto, kiun la parlamento akceptis sub Theresa May, kiam ŝi estis devigita meti la aferon al la parlamento anstataŭ uzi la reĝan prerogativon. Do la jura valideco de tiu elirdato ne povas ŝanĝiĝi sen plia parlamenta akto, kaj tian akton la parlamento ne konsideris. Nenie estas skribite en la juro, ke la elirdato estos la 31a de oktobro. Forta argumentaroLaŭ Robin Tilbrook, ĉiuj juristoj, kiuj komentis pri la afero, kun la escepto nur de tiuj, kiuj estas pagataj por argumenti kontraŭe, diras, ke li havas fortan argumentaron. Tamen la afero eĉ ne atingis la Altan Kortumon, pro interveno de unu el la juĝistoj, kiu deklaris ĝin „tute sen merito”. Robin Tilbrook apelaciis, argumentante, ke tiu juĝisto havas, pro sia historio, politikajn motivojn, kaj ne devus esti enplektita en tiu ĉi afero. Li nun atendas decidon de Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (ne de Eŭropa Unio), al kiu li pledis pri la rajto esti aŭdata de jura tribunalo. Nova paradoksoLa ironio malantaŭ tiu ĉi konfuzo estas, ke origine la ĉefa motiviĝo malantaŭ la kampanjado por brita eliro el Eŭropa Unio – kaj eĉ kontraŭ la Traktato de Maastricht, kiu kreis Eŭropan Union – estis la manko de demokratio en Eŭropa Unio. Sed nun, kiam Britio provas regajni la suverenecon, la demando estas, ĝuste kie kuŝu tiu suvereneco ene de Britio. Konstituciaj reformojLa plej lasta libro de profesoro Vernon Bogdanor, eldonita en februaro ĉi-jare, titoliĝas Preter Briteliro: cele al Brita Konstitucio. Li argumentas por kodigita konstitucio samtipa kiel tiuj, kiujn havas aliaj landoj. La libro priskribas plian konfuzon enkondukitan de la aŭtonoma regado en Skotlando kaj Kimrio. En la antaŭlasta ĉapitro li citas kelkajn eminentajn konstituciajn juristojn. Unu el tiuj asertis: „Al la granda plimulto el ni mankas klara kaj ampleksa kompreno de tio, kio estas la kondiĉoj de nia konstitucio”. Laŭ alia: „konstitucie, ni nun trovas nin en senvoja dezerto sen ajna mapo aŭ kompaso”. Vernon Bogdanor mem pli frue en sia libro skribis, ke antaŭ la aliĝo de Britio al la Eŭropa Komunumo en 1973, „la brita konstitucio povus esti karakerizata per precize ok vortoj: ‚Kion ajn la reĝino-en-parlamento promulgas, tio estas leĝo’.” La fundamenta problemoTiel ni revenas al la fundamenta problemo, kiun difinis profesoro Bogdanor, ke la popolo voĉdonis por Briteliro, dum la parlamento kontraŭas. Tio kondukis al konflikto, en kiu la obskura konstitucia kaj jura situacio estas uzata kiel batalrimedo. En la angla lingvo, oni nomas tion lawfare – vortluda kunfando de la vortoj law (juro) kaj warfare (militado). Ĝuste tia jura militado surbaze de obskura konstitucio estas en la centro de la nuna ĥaoso. Ian FANTOM
korespondanto de MONATO en Britio
|