MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

RAKONTO

La lupino

Neĝis senĉese. En la truo la lupetoj plorĝemis malsataj. Kelkajn tagojn jam ili manĝis nenion. La lupino lekis ilin. Malrapide ĝi ekstaris kaj eliris. Ekstere blindigis ĝin la arĝenta lumo de la luno. Siblis vento, kvazaŭ ie tre malproksime, malantaŭ arbaroj kaj montetoj, ĝia fratino vokus ĝin por helpo. Dum tiu ĉi vintro estis danĝere serĉi nutraĵon, sed la turmenta plorĝemo de la lupetoj boris truon en la brusto de la lupino. Ĝi turnis sin, movis sian pezan voston, revenis en la truon kaj proksimiĝis al la lupetoj. Iliaj okuloj fajretis en la mallumo. La lupetoj tuj saltis, supozante, ke la patrino portas ion por manĝi, kaj denove pli forte ili plorĝemis. La lupino tuŝis ilin per sia malseka buŝego por trankviligi ilin kaj klarigi, ke en tiu blanka vintra dezerto ĝi ne povas serĉi nutraĵon, ĉar se ĝi farus eĉ du paŝojn sur la neĝon, la teruregaj viroj, kiuj havas mane la fajron kaj la tondrojn, ekscius, de kie ĝi venis kaj kie troviĝas la truo, en kiu estas ĝiaj idoj. Tamen la lupetoj ne povis tion kompreni, kaj ili suferis pro la dolora malsato. Ja, la lupino povis ĉion elteni: la malsaton, la froston, la timon, kiu ofte ŝtonigis ĝin kiel terura kaj nekonata forto, sed ĝi ne povis elteni tiun ĉi doloran plorĝemon. Por la lupetoj, la lupino pretis dum horoj vagi sur la neĝo, batali kun hundoj kaj teruraj viroj, se nur ĝi trovos nutraĵon por satigi du lanugmolajn pilketojn.

La lupino ankoraŭ memoris la momenton, kiam ĝi iĝis patrino. Tre forte la lupino deziris esti patrino. Tiam dum tuta semajno la luparo vagis tra arbaroj, kampoj, herbejoj. Finfine la luparo eniris grandan densan arbaron. Estis multaj kuraĝaj lupoj. Nokte ili staris sur iu monteto, levis la kapon kaj provoke hurlis al la granda flava lunokulo. La lupoj deziris montri al la teruregaj viroj, ke nenio timigos ilin. Tiam, dum tiuj noktoj, la lupino eksentis, ke io okazas al ĝi. Per siaj akraj verdaj pupiloj la lupoj tiel rigardis ĝin, kvazaŭ en la lupaj korpoj brulus fajro. Tamen la rigardoj de la lupoj ne estis kruelaj. En iliaj okuloj videblis ia brilo, io simila al soifo aŭ al preteco fari ĉion por la lupino, sed la lupino estis ruza. Ĝi ŝajnigis, ke ĝi ne komprenas la deziron de la lupoj. Tamen la sama fajro bruligis ĝian korpon. La lupino alloge movis sian voston, kaj ĝiaj verdaj okuloj estis kiel dolĉa veneno. La lupino rigardis aŭ tiun, aŭ alian lupon, kaj iliaj koroj plenplenis pro deziro kaj doloro.

La lupino sentis, ke en ĝia vivo komenciĝas io nova kaj grava. Ĝi delonge sciis, ke tio nepre okazos. Tial senpacience kaj treme ĝi atendis tiun ĉi momenton. Nun la tuta memo de la lupino kvazaŭ rapidega rivero tiris ĝin al tiu ĉi grava momento. La lupino ankoraŭ ne sciis, kiam kaj kie ĝi okazos. Ĝi flaris la lupan odoron. La fortaj lupaj korpoj, streĉitaj kiel kordoj, allogis la lupinon. Nun la lupoj aspektis pli belaj, pli rapidaj kaj pli fortaj. La lupino agis tiel kiel neniam antaŭe. Ĝi kuris antaŭen, kaj la lupoj sekvis ĝin. De tempo al tempo la lupino turnis la kapon kaj rigardis ilin. En ĝia ruza rigardo ludis enigmaj allogaj fajreroj. De tempo al tempo la lupino nevole levis sian voston, kaj la luparo malantaŭ ĝi freneziĝis. La aero iĝis arda, la hurlo – pli forta, pli insista kaj malpacienca. Tamen ĉio estis nur por momento. La lupino streĉis siajn krurojn kaj daŭrigis kuri. Ĝi kuris, kvazaŭ ĝi dezirus lastan fojon ĝui la senliman bluecon de la ĉielo, la vastecon de la kampoj, la arbarojn, kie ĝi naskiĝis kaj kreskis. Nun la lupino deziris denove trapasi tiun ĉi miraklan kaj belegan mondon de torentoj, arbustoj, herbejoj, ĉar ĝi ne sciis, kio atendos ĝin poste, kaj ĉu ĝi estos libera kaj senzorga kiel nun.

La lupoj malantaŭ ĝi ne havis paciencon. La freneza fajro turmentis ilin. Ili atendis, ke la lupino haltu laca. La junaj lupoj estis pli senbridaj. Ili antaŭsentis la decidan momenton. En iliaj brustoj tempestis, kvazaŭ ili estus rajdanto, kiu pene bridis galopantan kiel vento ĉevalon.

Sur herbejo, en densa arbaro, lumigata nur de la arĝenta luna torento, la lupino haltis kaj rigardis la lupojn. Du el ili, junaj kaj fortaj, provis proksimiĝi al ĝi, sed ĝiaj akraj dentoj ekbrilis kiel ponardoj kaj haltigis ilin. En tiu ĉi momento ĉiuj lupoj saltis unu kontraŭ alia kiel frenezaj, kaj komenciĝis kruela batalo. Ululoj, hurloj, muĝadoj vekis la dormantan arbaron. Nur la frida luno estis la sola muta atestanto de la batalo. Grincis dentoj, disŝiriĝis feloj, varmaj sangaj gutoj surŝprucis la herbon kaj la foliojn. La lupino neniam ĝis nun vidis tian kruelan sangavidan batalon. En ĝia koro brulis fajro. La lupino konsciis, ke la batalo estas pri ĝi. La plej forta lupo, la venkinto, konkeros ĝin. Nun la lupino atendis por vidi, kiu lupo batalos ĝis la morto kaj kiu venkos. Unu post la alia la lupoj rezignis kaj forkuris malproksimen por leki siajn vundojn. Ja, la forto decidos, kiu restu. Iuj lupoj elprovis siajn muskolojn, korpojn, dentojn, kaj kiam ili vidis, ke ili ne estas sufiĉe fortaj, ili digne forlasis la batalon.

Restis nur du lupoj – maljuna, kies felo estis kuprokolora, kaj juna – grizkolora kiel granita roko. En ĝiaj pupiloj flamis ardaj soifaj fajreroj. La maljuna lupo gvidis la luparon tutan jaron. Nun ambaŭ lupoj ekstaris unu kontraŭ la alia. Iliaj akraj dentoj brilis, kaj ili muĝis kiel impetaj akvofaloj. En ilia muĝado estis preteco venki, estis pasio, strebo al supereco, potenco, kruelo, malamo kaj malico. Ĉiu el ambaŭ deziris nepre gajni la lupinon, kiu nun staris ĉe arbo kaj trankvile observis ilin. Ambaŭ lupoj ŝtelrigardis unu la alian. Ili estis lacaj, sed streĉis la korpojn kiel ŝtalajn glavojn. Ili estis pretaj salti unu kontraŭ la alia kiel tempestoj. La lupino senmove rigardis ilin, kaj ĝi atendis la venkonton. La juna lupo estis pli forta, ĝia sango bolis kiel gejsero, sed la maljuna lupo estis pli ruza kaj pli lerta. Ĝi havis pli da sperto ol la juna. La maljuna povis atendi la oportunan momenton, ĝi povis embuski la junan kaj subite salti kaj enigi siajn dentojn kaj ungojn, akrajn kiel sabroj, en la korpon de la malamiko. La maljuna spertis antaŭvidi, de kiu flanko ĝi estos atakita, kaj eviti la danĝeron.

La lupoj rigardis unu la alian. Ili similis al du streĉitaj pafarkoj. Iliaj okuloj radiis venenon. Ili estis pretaj salti. La lupino vidis, ke subite la lupoj eksaltis kaj enplektis siajn korpojn. Terura muĝado tranĉis la silenton. La lupaj korpoj turniĝis kiel du pilkoj. Dum sekundo ili malproksimiĝis unu de alia, kaj poste tuj ili denove enigis dentojn kaj ungojn. Fluis varma sango. La maljuna lupo stumblis, falis. La juna saltis kaj ekmordis ĝian traĥeon.

La lupino malstreĉiĝis. La maljuna lupo kuŝis en sanga marĉeto. Ĝi ne deziris alrigardi la lupinon. La maljuna lupo kvazaŭ hontis. Lastfoje ĝi alrigardis la lunon, kiu similis al grandega vitreca okulo. La luno estis atestanto de ĝia lasta kruela batalo. Antaŭ la nebuleca rigardo de la maljuna lupo trapasis ĝia tuta vivo: de la tago, kiam ĝi komencis vagi sola tra la granda arbaro, kiam ĝi sukcese ĉasis, kiam estis ĝiaj unuaj amaj momentoj, momentoj de jubilo kaj venkoj ĝis nun, kiam ĝi falis venkita ĉi tie.

La juna lupo, peze spiranta, ekstaris antaŭ la lupino. En ĝia rigardo estis pasio, soifo, forto, preteco subiĝi al la volo de la lupino. La lupino alrigardis ĝin per sindonemo, varmeco, dankemo kaj malrapide eniris la densan arbaron. La juna lupo postsekvis ĝin.

 

Kiam la lupino eksentis, ke en ĝia interno vekiĝas nova vivo, ĝi komencis esti pli singarda kaj pli atente observis la mondon. La lupino estis kuraĝa, sed ĝi ne entreprenis ion, kio minacos ĝian vivon. La lupino longe serĉis kaŝitan lokon por naski siajn idojn, kaj finfine ĝi trovis tiun ĉi truon.

La lupino naskis. Laca, ŝvita, elĉerpita, la lupino aŭdis la plorĝemojn de siaj idoj. Mirakla lumo lumigis ĝin, kaj dolĉa doloro trakuris tra ĝia korpo. En tiu ĉi momento ŝajnis al ĝi, ke ĝi faris la plej gravan agon en sia vivo. Ja, pro tio ĝi vivis ĝis nun. La lupino estis ĝoja, tamen ĝi sentis, ke tiu ĉi ĝojo ne daŭros longe, ĉar por la lupetoj necesis nutraĵo. Nun ili ludis ĉe ĝia varma korpo, tamen baldaŭ ili estos malsataj.

Jam tutan semajnon neĝis. Ĉio estis blanka. La glacia vento malice sible ridis. Pro la neĝo la lupino estis en kaptilo kaj ne povis eliri el la truo. Ja, la vento portos fore ĝian lupan odoron. Tamen la plorĝemoj de la lupetoj malĝojigis ĝin. Iom post iom la lupino ekkuraĝis. Ĝi nepre devis eliri kaj serĉi nutraĵon por la lupetoj. Por la idoj ĝi pretis vagi de matene ĝis vespere.

La lupino averte ekmuĝis al la lupetoj. Ili silentiĝis en la truo. La lupino alrigardis ilin kaj eliris. Ekstere ĝi ĉirkaŭrigardis, levis la buŝegon kaj komencis flari. Nun ĝi devis iri malrapide kaj singardeme. La lupino certis, ke ĝi trovos ian nutraĵon. Ĉiam ĝi sukcesis trovi ion. Ĝi eksentis fortojn. Ja, en la malhela truo atendos ĝin du malfortaj lupetoj. Ĝi devas nutri ilin kaj zorgi pri ili.

La lupino ŝovis sin tra arbustoj, pasis preter arboj. Ĝi paŝis silente kiel ombro. La lupino flaris, ĉirkaŭrigardis kaj estis preta forkuri kiel sago, se estos ia danĝero. Finfine ĝi ekflaris tion, kion ĝi serĉis – odoron de ŝafoj. La ŝafoj ne estis proksime, sed la odoro montris, kie ili troviĝas. La sango de la lupino ekbolis. Ĝia rigardo iĝis pli akra. Jam nenio malhelpos ĝin. Ja, ĝia korpo estis forta, ĝiaj muskoloj – ŝtalaj, ĝiaj dentoj – akraj kiel pikiloj. La lupino ekkuris. Nun eĉ la terurega viro kun la fajro kaj la tondro ne timigos ĝin, nek la hundoj en la ŝafejo. Ŝajnis al ĝi, ke la hundoj estas malfortaj kaj malgrandaj. La lupino devis nur transsalti la barilon de la ŝafejo kaj silente eniri enen, kie atendis ĝin festeno. Jen, restis ankoraŭ kelkaj metroj, sed la hundoj eksentis ĝin kaj komencis freneze boji. Ili ekkuris kontraŭ ĝi. La lupino haltis. Ĝi decidis batali kun ili. Ja, la hundoj ne scias, ke pro la lupetoj la lupino pretas disŝiri ĉion, kio aperos antaŭ ĝi. Ĝia vivo ne valoras, sed la lupetoj devas vivi.

De ie aperis viro kun fajro kaj tondro. La lupino, obsedita de venĝo, ekiris al li. La hundoj bojis terure. La viro levis ion, similan al branĉo, kiu ektondris. La lupino falis.

Verŝajne ĝi devis tuj forkuri, devis savi sin. Se ĝi ne revenos, la lupetoj ne povos vivi. La lupino eksentis pezan triston. Aŭdiĝis dua tondro. Sub la korpo de la lupino iĝis varma sanga marĉeto. La lupino rigardis la ĉielon kaj rememoris la maljunan lupon, kiu kuŝis senmova. La lupino rememoris la junan lupon, kiu similis al griza granita roko. Nun dum sekundoj la tuta vivo de la lupino trapasis antaŭ ĝi. Laste ĝi vidis la senkulpajn okulojn de du lupetoj.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07