MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

NOVELO

Reveno al Kilbirnmuir

Njii! La enirpordo de la domo knaras. Necesas ĝin olei. Angus ŝultrumas. Pri tio li fajfas. Portante la sakojn de aĉetaĵoj, li eniras la kuirejon. Sur la fridujo, eta magneta plato: Feliĉo estas, kiam vi havas iun, kiun vi povas ami. La plato estis tien metita de Katlin. Angus ordigas la manĝaĵojn en la fridujo kaj la botelojn da viskio sur la apuda breto. Li tuj verŝas al si iom da viskio. Kun la glaso enmane, li iras en la salonon. Sur la kontraŭa vando pendas foto de Katlin, kiam ŝi junaĝis, iom antaŭ ilia geedziĝo. Angus alproksimiĝas kaj kontemplas ŝiajn okulojn, samkolorajn kiel grizblua ardezo. Tiuepoke ŝi estis gaja kaj ŝercema. Hodiaŭ en la foto ŝia rigardo aspektas malĝoja. Malbrila. Pro la polvo. Angus ne plu senpolvigas ĉi tie. Li ĉefe vivas en sia dormoĉambro, en la unua etaĝo, kaj en la kuirejo. La cetero de la domo ne plu interesas lin.

Tiel bela domo ĝi estis, kiam Katlin ĉeestis. Ŝi estis zorge elektinta ĉiun objekton. Ilian hejmon ŝi estis ornaminta por krei komfortan neston. Nun iomete likas la tegmento. Kiam pluvas, gutoj trasorbiĝas en la subtegmenton. Pri tio Angus fajfas. Neniun li invitas hejmen. Kial ripari la barilon? Kial refarbi la ŝutrojn, kiuj skvamiĝas?

Ĉiusemajne, sabate vespere, Angus piediras tra la erikejo al la vilaĝo. En la loka bierejo li kuniĝas kun la konataj maljunuloj. Ili drinkas bierojn, ludas sagoĵetadon. Jaron post jaro ili malpli nombras.

Ĉiusemajne, lunde matene, li veturas al la urbo por aĉeti bezonaĵojn. Semajnon post semajno la sakoj enhavas malpli da legomoj kaj pli da viskio.

Katlin kaj li kontentis, kiam ili – preskaŭ samtempe – emeritiĝis kaj kune pasigis la liberan tempon en sia komforta hejmo. Ĉiumatene ili vekiĝis kun kiseto. Super la pladoj de la matenmanĝo ili ridetis unu al la alia kaj kune planis la venontan tagon, ĉu promenadon, ĉu viziton al geamikoj. Ambaŭ pensis, ke longe daŭros tiu feliĉo. Sed ne. Antaŭ tri jaroj malbenita kancero forprenis ŝin.

Kompreneble Malkolmo venis al la entombigo. Li restis du tagojn. Nur du tagojn por la entombigo de sia patrino! Post du tagoj Malkolmo senemocie diris, ke li reiras al sia laboro. „Paĉjo, financa analizado estas ĉiutaga laboro, ne eblas longe halti.” Kaj li reiris al San Jose, Kalifornio. Al sia hejmo, al sia koramikino Dorna. Tie pasas lia vivo. Ĉi tien li ne revenos. Komence Malkolmo ofte telefonis, sed ili ne havis multon por diri. De pli ol ses monatoj ili ne kunparolis.

Ding' ling' ding'! Sonoras la telefono. Angus duone malfermas unu okulon. Kioma? Unua matene! Devas esti Malkolmo, kiu vokas. Li ne atentis la horzonojn. Angus etendas la brakon al sia telefono apud la lito. Ha lo, sinjoro, telefonas Aspen Valley Hospital. Ni bedaŭras informi vin, ke via filo skiante eksuferis tre gravan akcidenton. Angus manpremas la telefonon. Li havas la impreson fali en profundan puton. Trankviliĝu, sinjoro, lia vivo eksterdanĝeras. Angus denove spiras. Necesos pluraj operacioj gravaj kaj multekostaj. Pri tio ni bezonas vian konsenton. Via filo nun estas senkonscia, sed post kelkaj tagoj li kapablos telefone paroli kun vi.

La sekvantaj tagoj pasas kiel parentezo, kiam la tempo ŝajnas halti. Angus pensas nur pri la telefonaj konversacioj kun la usona malsanulejo. Li glutas sandviĉojn sen senti la guston. Li ne plu trinkas viskion.

Iun tagon, finfine, aŭdiĝas Malkolmo mem en la telefono. „Paĉjo, ni estas disiĝintaj, Dorna kaj mi, antaŭ pluraj semajnoj. Suferigis. Por forgesi miajn nigrajn pensojn, mi decidis pasigi semajnfinon skiante. La akcidento estis tute absurda. Mia kulpo, mi malatentis.” Malkolmo momente silentas. „La kirurgo diris, ke li faris ĉion, kion li kapablis. Neniam plu mi paŝos. Helpe de fizioterapio, mi uzos miajn brakojn kaj manojn.” La voĉo de Malkolmo pli obtuzas. „Paĉjo, kio restas al mi? Nenion mi kapablas fari. Ĉio estas finita, mia vivo estas tute fuŝita.” En la telefono, Angus aŭdas la teruran sonon de sia filo ploranta.

„Tute ne! La vivo estas mirinda!” Angus estas surprizita de siaj propraj vortoj. „Revenu hejmen, Malkolmo. Mi zorgos pri vi. Vi vidos, ĉio glatos. Mi promesas al vi, ĉio bone glatos!”

La kuracistoj diris al Malkolmo, ke post unu monato li kapablos vojaĝi. Angus klopodas, li ĉien telefonas, li informiĝas, li organizas, li elturniĝas. Vojaĝo en sinsekvaj aviadiloj, kun specifaj seĝoj. Ambulanco de la flughaveno de Glasgovo al la hejmo. Post la alveno, ĉiutagaj vizitoj de fizioterapiisto. Malkolmo kaj li kune mendas taŭgajn ekipaĵojn. Specifa lito, rulseĝo kun kaposubtenilo, komputilo kun voĉa interfaco. Malkolmo ekpripensas projektojn. „Paĉjo, kiam mi min pli bone sentos, mi denove laboros. En mia fako, eblas rete labori kiel sendependa profesiulo.”

Rapide! Ĉio estu preta venontsemajne. Angus energie paŝas kaj repaŝas en la tuta domo. La salono iĝos la dormoĉambro de Malkolmo, ĉar ĝi estas en la teretaĝo. La fenestro malbone fermiĝas, necesas prizorgi ĝin. La malplenaj boteloj de viskio, kiuj surplanke vicas, estas forĵetotaj. Ĉie ripari, refarbi, purigi.

Vŝŝŝ! La enirpordo senbrue malfermiĝas. Ja hodiaŭ alvenos Malkolmo. Angus alportas la aĉetaĵojn por prepari bonvenigan festenon. Li lasas la sakojn en la brilpura kuirejo. Li iras en la ĉambron de Malkolmo. Sur la kontraŭa vando, la foto de Katlin ridetas al li.

Laure Patas d'Illiers

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07