MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

POEZIO

Tragedia historio de Akadio

Iuvespere, tuj antaŭ la ekapero de la krona viruso en nia regiono, mi spektis televidan programon, kiu temis pri fervoja rondvojaĝo tra Norda Ameriko, farita de angla ekspolitikisto. En tiu epizodo la vojaĝanto troviĝis en la orientaj kanadaj provincoj Nova Brunsviko kaj Nova Skotlando, teritorio, kiu antaŭ la traktato de Utreĥto portis la nomon Acadie laŭ la francaj enmigrintoj, kiuj tie vivis, laŭŝajne paceme, kun la indiĝena loka popolo, la Mikmak-indiĝenoj. Tie, la vojaĝanto renkontis anojn de la diversaj etnoj de Kanado: la posteulojn de skotgaelaj enmigrintoj, la franclingvanojn, la métis (idojn de unuiĝoj inter francoj kaj unuanacianoj. En Kanado, la originaj loĝantoj estas pli respekteme nomataj la Unuaj Nacioj, anstataŭ la antaŭa nomo „ruĝhaŭtuloj”.)

Nova Francio

Dum la televida programo oni klarigis, ke Akadio estis parto de la tiel nomata Nova Francio, franca kolonio en Norda Ameriko. La unuan setlejon de francoj en la Nova Mondo fondis Champlain en 1605, ĉe loko nomata Port Royal. Tamen post la traktato de Utreĥto en la jaro 1713, kiu transdonis la teritorion al Britio, la akadianoj ne pretis promesi lojalecon al Britio dum la konflikto inter Francio kaj Britio pri posedo de la nord-amerikaj kolonioj. Plie, pro la fakto, ke ili estis rigardataj kiel subfosantoj kontraŭ la protestanta brita regno, la loĝantoj estis brutale forpelitaj de la teritorio. Iliaj domoj estis forbruligitaj, iliaj vilaĝoj detruitaj, kaj ili devis rifuĝi aliloken. Pluraj translokiĝis al la ŝtato Luiziano, Usono, kie iliaj posteuloj, kromnomataj kaĵunoj (Cajuns) ankoraŭ troviĝas. Dum sekvantaj jaroj, kelkaj akadianoj revenis al sia antikva hejmteritorio, nun konata kiel Nova Skotlando.

Evangeline

Proksimume cent jarojn post la elpelo de la akadianoj, la usona poeto Henry Wadsworth Longfellow (1807-1882) estis informita de alia samlanda verkisto pri ilia malĝoja historio. Tio inspiris lian longan poemon Evangeline, kiu dum la dek-naŭa jarcento estis (onidire) konata al ĉiu usona lernejano. La verko, eldonita en 1847, estas redaktita en la daktila heksametra stilo de la grekaj kaj latinaj klasikaĵoj, kaj enhavas kelkajn ege belajn erojn. Ĝi rakontas la fikcian historion de iu akadianino, Evangeline Bellefontaine, filino de respektata bienisto, kaj ŝia amato, Gabriel Lajeunesse, filo de vilaĝa forĝisto. Dum la dek-naŭa jarcento la poemo estis tre populara legaĵo en Usono, kaj ties komencaj versoj („Jen la pratempa arbaro / la susuraj kverkoj kaj cugoj 1 ...”), eĉ hodiaŭ estas ofte citataj inter poeziamantoj. Monumentoj al la akadianoj, kun statuoj de la fikcia Evangeline, troviĝas hodiaŭ en la urbo Martinville, Luiziano, kaj en Grand-Pré, Nova Skotlando.

La rakonto en la poemo Evangeline de Longfellow estas simpla kaj patosa. Post la forpelo kaj ekzilo de la akadianoj kaj la malvolonta apartiĝo de la amatoj, Evangeline dum jaroj provas retrovi Gabrielon. Ĉie ŝi serĉas lin, sed vane, kvankam plurfoje ŝi senscie troviĝas ne tre for de li. Finfine, kiam ŝi estas jam maljuna virino kaj monaĥino en la ordeno de la Fratinoj de Karitato, laboranta inter malriĉuloj, ŝi trovas la maljunan Gabrielon inter la viktimoj de epidemio en Filadelfio, kie Evangeline flegas la mortantojn. Li forpasas tenere tenate en ŝiaj brakoj.

Francaj tradukoj

La verko iĝis tre populara precipe en la 19a kaj frua 20a jarcentoj, kvankam la tragedio de Akadio nun estas preskaŭ forgesita en la moderna mondo. En diversaj lingvoj aperis tradukoj de la poemo de Longfellow, el kiuj pluraj estas en la franca, la lingvo de la akadianoj. Mi posedas du el tiuj francaj versioj. En libroformo mi havas eldonaĵon, kiu estas traduko de iu A. Bollaert, eldonita en Nov-Jorko en la jaro 1911, kun prefaco de Pascal Poirier, kanada senatano. Mi ne estas kompetenta por juĝi la kvaliton de la traduko, sed ĝi ŝajnas al mi bela kaj sufiĉe fidela, kvankam ne tute laŭvorta. La tradukinto ne imitis la daktilan heksametran skandadon de la originala angla teksto, sed elektis la francan aleksandron. Plie, malkiel la originalo de Longfellow (kiu ne rimiĝas), la versio de Bollaert havas dulinian rimadon. Ĉu tiu plene efikas, eble nur denaska franclingvano aŭ fakulo pri poezio rajtas decidi.

La fakto, ke Gabriel forpasas dum epidemio, sugestis al mi, ke eble la poemo Evangeline povus esti trafa legaĵo dum la ĉi-jara pandemio, sed verŝajne ni bezonas ion pli gajigan! Tamen, mi legis kaj ĝuis ĝin. (Parenteze, per ĉi tiu artikolo mi ne intencas defendi koloniismon. Neniu popolo rajtas perforte okupi kaj akapari la hejman teritorion de alia popolo, kiel faris eŭropanoj en la amerika kontinento kaj aliloke).

Mi permesas al mi aldoni iun ironian postskribon. La gaellingvaj skotoj, kiuj anstataŭis la francojn de Akadio, kaj nomis ĝin Nova Skotlando, estis mem ekzilitoj el la nordo de la antikva Skotlando, brutale forpelitaj de avaraj kaj kruelaj nobeloj kaj grandbienuloj. Inter tiuj ekzilitoj estis membroj de mia nord-skota klano.

gmck
Garbhan MACAOIDH
1. Cugo: konifero ofta en Kanado, botanika nomo: Tsugo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 02, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-07