LiteraturoRAKONTOF-KampoKiam Joĉjo ricevis surbruste la unuan baton, mi sciis, ke ni alfrontas problemojn. Vi ja scias, kion mi celas: kvankam la brusto-protektilo sorbis la plej grandan parton de la bato, la knabo stumblis kaj preskaŭ falis. De tempo al tempo oni dissendas la matĉon holovide, en la sporta kanalo, kaj ĉiufoje mi retenas la spiron tiumomente. Vere li ne estis je sia plenkapablo, sed tion ni jam ĝistede estis diskutintaj. Ne la F-Kampo bategis lin tiunokte. Temis pri la knabino, kiu estis lia parulino tiutempe. Ĝuste pro tio, ke li provis ŝin fluge rigardi dum la matĉo, li ne divenis, el kiu direkto venas la bato. La polo Janowsky estis rapidega, fulmobata homo, kaj tiuvespere li estis je sia plejbono. Vere oni bezonis bonegajn refleksojn por ne kvarpiede fini la matĉon. Mia knabo neniel atentis la trejnadon, lastsemajne. Kompreneble li ofendiĝis, kiam mi rimarkigis al li tion; tiu junulino igis, ke li ne koncentriĝu. Vere la junulino estis frandaĵo, sed matĉo per F-sorĉoj estas serioza afero. Oni ne enrubujigas tutan trejnadan duonjaron kaj eblan medalon. Kaj la uloj de la Batala Sporta Fako kontroladis nin, ĉiupaŝe. Ili bavegis je la nura penso pri tiu medalo. La problemo fontis el tio, ke ŝi pasigis la tutan tagon parolante per tiu malbenita poŝtelefoneto. Kaj farante memfotojn. La aparateto estis unu el la unuaj 9G-modeloj – tiuj, kiuj jam kapablis projekcii hologramojn. Mi kredas, ke ankaŭ eblis konekti al ĝi 3D-printilon, kaj per ĝi printi la hologramojn. Nu, ĉiuj tiaj aferoj, kiuj estis tiam lastmodaj. Eble eĉ grati al si la dorson ŝi estus povinta per tiu aparateto, ĉar ĉiutage ŝi deŝutis novan apon. Sendube ŝi dormis kun la poŝtelefono sub la kapkuseno. Sed ŝi ankaŭ pasigis horojn babilante kun tiu amiko, kiu voste sekvis ŝin. Vera senhontulo, tiu Omar. Kaj ruza kiel vulpo. Li vringis ŝin senhonte kaj kompreneble profitis ankaŭ el la mono de Joĉjo. Jam kelkaj estis tion dirintaj al ŝi, sed ŝi ĉiam defendis la ruzulon, ĉar ili kreskis en la sama stratbloko. Do, ili pasigis horojn babilante kaj sendante fotojn kaj mesaĝojn unu al la alia. Joĉjo ne eltenis la senhontulon, sed ne deziris perdi la junulinon, Norma, do li nur mienis. Kaj tiunokte ŝi senhalte ludis, faris memfotojn, kaj sendis retaĵojn. Ŝi eĉ ne atentis la matĉon, se diri la veron. Jam dufoje Joĉjo rigardis al ŝi, ĉe la ĵurnalista budo, kie ŝi kutime sidis. Kaj mi perceptis, ke li koleras. Nu, mi lin trejnas de jaroj, de kiam li atingis la unuan nivelon. La matĉo ne bele aspektis, vere. Sed la knabo ĉiam estis kuraĝa, kaj bone kontraŭbatis. Tio videblis je la sparkado tie, kie la du sorĉoj kolizias. Dum la unua raŭndo unu el la sorĉoj tanĝis la mandiblon de la polo, sed li fulme reagis, kaj ĝin evitis en la lasta momento. La forta ozona odoro naŭzis virinon sidantan en la tria vico de la sidlokoj – tiun parton oni neniam elsendas – kaj ŝi preskaŭ vomis sur la najbaron. Bonŝance ĝuste en tiu momento la sonorilo bate signalis paŭzon. Ŝi kuris al la necesejo kaj ne revenis. Je la fino de la dua raŭndo – ĉiupaŭze ili interŝanĝas lokojn, kaj la mezuriloj estas ree alĝustigitaj – Joĉjo poentis sub Janowsky – kvin poentojn, laŭ mia kalkulo. La programisto de la sorĉoj, kiujn mi lanĉas permaŝine al Joĉjo dum la trejnadsesioj, ankaŭ sekvis la koliziojn de la sorĉokampoj per sia tabulkomputilo. Miene timema, kiel ĉiam, kiam li levas la rigardon el la komforta kaj sekura ekrano, li sciigis al mi, ke temas pri nur kvar. Dum unu el la atakoj Janowsky ne ĝuste kompletigis la movojn, kaj la rezultantan fortokampon malfacile rimarkus la arbitracianto. Kiel ajn, temis pri malbonaj novaĵoj. Mi profitis tiun lastan paŭzan minuton por kuraĝigi Joĉjon, kaj krome minaci lin per bela eksmoda vangofrapo, sensorĉa, se li ree ĵetos rigardon al la junulino. Tiom malkoncentrita mi lin trovis, ke mi ŝajnigis, ke estas difekto en lia maldekstra ganto, kaj petis reviziadon. Bonŝance la teknikisto trovis preskaŭ nepercepteblan fendon en la ganto, kaj decidis anstataŭigon. Tio havigis al ni kelkajn aldonajn minutojn. Dume mi fluge rigardis al la trejnisto de la polo – temis pri nova ulo, lin mi ne konis – kaj lin vidis konsili al Janowsky lanĉi pli da sorĉoj svinge, en la direkto al ... Vi ja scias. La ulo estis saĝa; li tuj komprenis, ke io tie malkoncentras Joĉjon. Prie, mi ne scias, kio estis al li, la trejnisto; neniam plu mi aŭdis pri li. Mi ree minacis mian knabon per ĉiuj inferaj punoj se li rigardos tien, kien vi scias, kaj la matĉo rekomenciĝis. Joĉjo mobilizis sin dum la tria raŭndo. Pli-malpli je la unua minuto kaj duono li lanĉis iun sukhoi, kiun ni estis ĝislace provintaj. La sparkado pro la kolizio de ambaŭ fortokampoj estis spektakla, kaj la polo stumblis. En liaj okuloj mi vidis koleron pro tio, ke li stumblis en matĉo, kiun li opiniis gajnita. La ĉeestantoj retenis la spiron, ĉar temis pri tre eleganta sorĉo, kaj la knabo kompletigis la movojn senriproĉe. La sorĉo finiĝas per riverenco al la kontraŭulo. Beleco: jen la vorto. Sed, se vi ne faras ĝin ĝuste, vi restas sendefenda. Nu, plian poenton. Sed Janowsky ĵetis sin antaŭen, preta formanĝi Joĉjon kruda. Li lanĉis tutan serion da interplektitaj lazzas, kio ankoraŭ nun mirigas min, eĉ post tiom da jaroj. Ili aspektis artfajraĵo. Joĉjo defendis sin samkiel renversita hibrida kato, kaj kontraŭatakis per ĉio. La ĉeestantoj ekstaris. Temis pri nekredeble nervoskuaj momentoj; tiam validis la malnova regularo, kaj ĉiu raŭndo daŭris kvin minutojn. La kontraŭuloj detenis sin, kvazaŭ interkonsente, kaj rigardis fikse unu la alian. Tio aspektis kiel unu el tiuj malnovegaj filmoj pri vakeroj, kiujn de tempo al tempo oni dissendas per la holo, kiam la du kontraŭuloj alfrontas la finan batalon. Poste venis kvazaŭa trajnkolizio. Kiu ajn el la du povus esti gajninta la matĉon. Subite Janowsky lanĉis sorĉon, kiun mi nek antaŭe nek poste vidis, kaj mia knabo ekkaŭris. Mi memoras, ke mi levis miajn manojn al la kapo ... Joĉjo krucis antaŭ si la brakojn kaj balbutis iun sorĉovorton. La polo lanĉis la finan sorĉon. Almenaŭ tion li pensis. Kiam la du sorĉokampoj koliziis, aŭdiĝis forta zumado. Joĉjo ŝvitis kvazaŭ oni estus ĵetinta al li sitelplenon da akvo. La interfaco inter la du kampoj videble vibris, kaj malrapide retroiris, ĝis ĝi trafis la polon. Aŭdiĝis sono, kvazaŭ oni malkorkus botelon, kaj Janowsky estis forpelita el la tatamo. Li trafis angulon de la halo kaj tie restis, skuante la kapon kaj balbutante ion nekompreneblan. La matĉo finiĝis. Ĉion ceteran Vi jam konas. Frenezo. Inter aplaŭdoj, krioj kaj brakumado, kiam la informadikisto kaj mi triumfe kunportis Joĉjon, alvenis lia koramikino kaj tute senhonte diris al li, ke ĉiam ŝi fidis je lia venko, kaj eĉ ne momenteton de la matĉo ŝi pretervidis. Ŝi profitis la ŝancon fari novan memfoton, kaj, kompreneble, rekomencis la telefonadon ... Nu, mi preskaŭ forgesis tion, kion mi deziras komenti. Antaŭ kelkaj tagoj alvenis mia filo kun miaj nepoj. Kiam ili ĉiuj babilis en la kuirejo kun mia edzino, la infano, Mario, kiu estas vera uragano, prenis revuojn, kiujn mia bofilino estis alportinta el la esplorinstituto por studado dum la semajnfino, kaj komencis deŝiri paĝojn. Mi kuris, fortiris la revuojn el liaj manetoj kaj logis lin per kukoj, ĝis mia edzino venis lin bani. Poste, dum ŝi filtris kafon, mi profitis la ŝancon okulumi la revuojn. Mia scio de la angla estas, se diri la veron, ridinda, sed la titolo de unu el la artikoloj altiris mian atenton. Mi demandis al mia bofilino. Ŝi diris al mi, ke esploristo trovis, ke en difinitaj kondiĉoj, fluo 9G eble povus misformi – ŝi uzis ĝuste tiun vorton – sorĉokampon, kaj eĉ ĝin inversigi. Kaj nu, tio pensigas min. Alberto GARCÍA FUMERO
|