MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

ESEO

Du represindaj literaturaĵoj

La skota poeto, magistro Vilhelmo (William) Auld, kiu mem estis gravega kontribuanto al la literaturo en Esperanto, estis fakulo pri la verkaro en la lingvo, kaj asidua kolektanto de esperantaĵoj. En sia libro La fenomeno Esperanto, li aperigis Bazan Legoliston de la Originala Esperanta Literaturo, kiu estas tre valora por iu ajn, kiu deziras konatiĝi kun la temo.

Iam mi estis ano de grupo, kiu estis invitita viziti la hejmon de Auld en Dollar, malgranda urbo en Skotlando. Tie li montris al ni sian rimarkindan kolekton da libroj, kiu konsistis el ekzempleroj de preskaŭ ĉiu ekzistanta grava verko en Esperanto. Post lia morto la tuta kolekto estis deponita en la Nacian Bibliotekon de Skotlando en Edinburgo, laŭ la deziro de Auld.

Bedaŭrinde pluraj verkoj el la Baza Legolisto de Auld estas apenaŭ, malfacile aŭ tute ne aĉeteblaj aŭ pruntepreneblaj. Kelkaj estas elĉerpitaj kaj supozeble ne estas aŭ ne estos represitaj.

La literaturo en Esperanto meritas favoran komparon kun tiu en ajna idiomo, kiu iĝis literatura lingvo dum simila historia periodo, nome ekde la fino de la 19a jarcento ĝis nun. Tiu periodo ampleksas la disvolvon de la moderna hebrea en Israelo, la evoluon de la afrikansa kiel aparta lingvo disde la nederlanda idiomo de la Kabo (Sud-Afriko), la oficialigon de la malajdevena indonezia (Bahasa Indonesia), la kreadon de la nova norvega (nynorsk), baze de la dialektoj kaj la sintezon de la literatura lingvo Lallans (malalteja skota) en Skotlando. Kompreneble estus maljuste, kompari la literaturon en Esperanto kun la verkaro de Ŝekspiro, Cervantes aŭ Dante Alighieri. Tamen ŝajnas juste kompari ĝin kun lingvoj kun simile mallonga historio.

Vojaĝo al Kazohinio

Malgraŭ la mallonga ekzisto de Esperanto, parolantoj de la zamenhofa lingvo povas esti fieraj pri sia originala kaj tradukita literaturo. El ĝiaj originalaj ĉefverkoj ni povas mencii, ekzemple: Metropoliteno de Vladimir Varankin; Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz; La granda kaldrono de John Francis; kaj Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. La laste menciita – almenaŭ laŭ la modesta opinio de la aŭtoro de ĉi tiu eseo – estas unu el la plej brilaj satiroj en iu ajn lingvo post Vojaĝoj de Gulivero de la irlanda aŭtoro Jonathan Swift.

Sed bedaŭrinde ŝajnas, ke Vojaĝo al Kazohinio estas hodiaŭ apenaŭ akirebla. Ĝi elĉerpiĝis antaŭ longa tempo. Post persista esplorado mi sukcesis akiri malnovan ekzempleron, danke al amikoj en Nederlando.

Oni povas nur esperi, ke iam iu eldonisto represos ĝin en nova korektita versio, ĉar la eldono de Sennacieca Asocio Tutmonda en la jaro 1958, enhavas sufiĉe multajn neperfektaĵojn. Ĝi estas tre malluksa broŝuraĵo kun griza kovrilo kaj flaviĝintaj paĝoj – fakte unuavide ne alloga legaĵo. La enhavo, tamen, ege kompensas la iom povran aspekton.

La unuapersona protagonisto de la rakonto nomiĝas Gulivero, kaj li savis sin post sinkigo per torpedo (lanĉita de itala militŝipo) de la ŝipo, en kiu li vojaĝas. Post pena remado en savboato kaj naĝado, li trovas sin sur fora insulo. Tamen, tio estas la ununura simileco de la verko de Szathmári kun tiu de Jonathan Swift. Plie, Vojaĝo al Kazohinio pretendas esti „moderna” vojaĝo de Gulivero. La aŭtoro komencis ĝin en la jaro 1935, du jarojn post la invado en Abisenion (Etiopio) dum la regado de la itala diktatoro Benito Mussolini – evento, kiu estas menciita en la unua ĉapitro de la verko. Tio estas la sola nefikcia aludo en Vojaĝo al Kazohinio.

Mi ne intencas, kaj neniam estis invitita, sendi recenzon pri iu ajn el la verkoj en la Baza Listo, sed mi permesas al mi fari kelkajn rimarkigojn rilate al la historio de la publikigo de Vojaĝo al Kazohinio. Parenteze mi menciu, ke Szathmári tute ne estis la unua verkisto, kiu trovis inspiron por sia verkado en la satiro Gulliver's Travels (Vojaĝoj de Gulivero) de Jonathan Swift. Abundas aŭtoroj el multaj landoj: Francio, Argentino, Rusio ktp, kiuj verkis satirojn pri iu nova „Gulivero”, kiu savis sin de ŝippereo kaj atingis foran insulon, kie ili trovis strangan socion. Per tio ili celis montri – per troigo, mokado, kaj ridindigo – mankojn kaj neperfektaĵojn en siaj socioj aŭ en aliaj landoj, kaj eble indiki, kiel la socio povus esti plibonigita.

Alia aŭtoro, kiu verkis en Esperanto kaj uzis la guliveran temon, estis la skoto John Francis (vidu lian rakonton La fremda strangulo, en kiu ĉefrolas rakontanto simila al Gulivero). Plie, estas pluraj satiraj romanoj, kiuj ne imitas tiun temon, sed iom simile temas pri vojaĝanto, kiu troviĝas en nekonata fora lando (ne nepre insulo), kie la kutimoj estas bizaraj kaj satirindaj. En tiu kategorio, oni povas inkludigi la libron Erevono, „utopia satira romanco” (tiele), version en Esperanto de la angla satiro Erewhon (inversigo de la angla nowhere = nenie, utopio) de la angla aŭtoro Samuel Butler, esperantigita de Alec Venture, eldonita en 1978 de Brita Esperanto-Asocio.

Espereble do iam aperos vere digna eldono de Vojaĝo al Kazohinio, ĉar absolute malkontentiga estas la eldono de 1958 de ĉi tiu verko (la ununura, kiun mi posedas), kies hungaran version la angla Vikipedio priskribas kiel: „ofte preteratentata klasikaĵo de la hungara literaturo, kiu ĝuas kultosimilan statuson en tiu lando. Vojaĝo al Kazohinio estas rigardata kiel unu el la ĉefaj originalaj romanoj en Esperanto”.

Tamen ni devas laŭdi la kontribuaĵon de SAT, kiu konsentis publikigi la libron, malgraŭ la fakto, ke oni devis labori uzante ege malklaran, malĝustan kaj apenaŭ legeblan tekston. La eldonantoj klarigas, ke la esperanta manuskripto (kiun ili konsideris originalo, malgraŭ kontraŭa opinio de aliuloj) estis tajpita sur maldika papero; ke la tajpilo uzata ne posedis la „ĉapelojn” necesajn por skribi en Esperanto; kaj ke, do, la supersignoj devis esti aldonitaj per inko, kiu ŝmiris la literojn sur la maltaŭga papero, farante ilin preskaŭ nelegeblaj. Plie, pluraj ŝanĝoj faritaj de la aŭtoro pli fuŝis la tekston, kaj konfuzis la kompostiston kaj la presiston. Pro tio ŝajnas preskaŭ miraklo, ke la libro aperis, kaj ke iu ajn pretis aĉeti ĝin.

Laŭ la esperanta Vikipedio, pluraj eldonoj de Vojaĝo al Kazohinio en la hungara aperis dum jardekoj; kaj en 1975 la eldonejo Corvina en Budapesto publikigis anglan version, kiun reeldonis en 2012 la eldonejo New Europe Books. Mi ne scias, ĉu multaj legantoj aĉetis ĝin. Kvankam mi vizitis plurajn bibliotekojn kaj librovendejojn, mi neniam trovis ĉi tiun eldonon, kaj neniu el miaj konatoj konas ĝin.

La eldono de 1958 en Esperanto enhavas tre spritan antaŭparolon (nomitan „Pretekste de antaŭparolo”), en la formo de platoneca dialogo, fare de la renoma verkisto Kálman Kalocsay, kiu laŭŝajne instigis la aŭtoron verki ĝin en Esperanto kaj helpis lin ĉe redaktado de la teksto. Kalocsay asertis, ke Vojaĝo al Kazohinio „estas insida verko”. La partoprenantoj en la dialogo diskutas kaj disputas pri la signifo de la rakonto. En la persono de sia Gulivero, Szathmári iom malice kaj karikature primokas la ŝablonan anglan „ĝentlemanon”, kaj do oni povas supozi, ke la rakonto parte celas la socion en Anglio (la kialo ne estas klarigita), sed ĝi povus speguli diversajn trajtojn en ĉiuj socioj. Inter ili estas militemo, naciismo, sociaj servoj sen sentimento aŭ kompato, seksaj rilatoj sen amo aŭ ĝojo, apartemo, kverelemo, frenezo, malracio ktp, ktp. Tiajn trajtojn reprezentas du popoloj loĝantaj sur la insulo, nome, la hinoj, kies socio estas kvazaŭ perfekta, sed nehoma, frida; kaj la behinoj, kiuj estas frenezaj, detruemaj, neraciaj.

La granda kaldrono

Antaŭ jaroj, dum kongreso en Skotlando, mi iom aŭdace asertis, ke la kvar plej gravaj kontraŭmilitaj romanoj pri la du mondmilitoj de la 20a jarcento estas: en la germana Im Westen Nichts Neues (En okcidento nenio nova) de Erich Maria Remarque; en la hispana Los Cuatro Jinetes del Apocalipsis (La kvar rajdantoj de la Apokalipso) de Vicente Blasco Ibáñez; kaj, ambaŭ en Esperanto Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz kaj La granda kaldrono de John Francis (poste, mi aldonis, ke alia valorega libro en la angla pri la unua mondmilito estas Testament of Youth (Testamento de juneco) de Vera Brittain – tamen, tiu lasta estas nek fikcia nek romano, do ĉi tie ne estas inkludigita)

Dum longa tempo mi serĉis, sed ne sukcesis trovi, nek legi, ekzempleron de la elstara romano La granda kaldrono de la skoto John Francis, verko, kiu estas prave priskribita kiel „unu el la klasikaĵoj de la esperanta literaturo”. Finfine, amikino en Skotlando bonkore pruntedonis al mi ekzempleron. Mi tute konsentas kun tiuj, kiuj laŭdas la verkon.

Bedaŭrinde ŝajnas, ke La granda kaldrono, kiu aperis en 1978, eldonite de Stafeto, neniam estas represita en papera formo. Feliĉe tamen ĝi estas reeldonita de Esperanto-Asocio de Skotlando kiel bitlibro en 2017, do povas esti akirita rete. Persone mi malŝatas, kaj pro vidproblemoj apenaŭ kapablas, legi tutan libron surekrane. Certe estus preferinde posedi la romanon surpapere presita, kaj tia iniciato estus bonvena kaj valora. La presita libro, kiu ampleksas 592 paĝojn, estas unu el la plej longaj kaj ambiciaj originalaj verkoj en Esperanto.

La libro temas pri la historio de skota familio dum la periodo de la komenco de la unua mondmilito ĝis la fino de la dua, sed rolas multaj aliaj homoj. La rolularo inkludas iun bazitan sur tre konata reala persono, nome John Maclean, fama skota maldekstra aktivulo. Tiu inkludo estas por mi aparte interesa, ĉar mia patro estis lernanto en la klaso de Maclean, kiu tiam estis lerneja instruisto en Glasgovo. (Poste Maclean perdis sian postenon pro sia politikaj aktivaĵoj kaj siaj ateismaj opinioj).

Tamen, tiu grava romano interesos ne nur legantojn en Skotlando, sed certe estas de universala valoro kaj signifo. La artikolo en Vikipedio komentas: „La stilo inkludas temposaltojn kaj konscifluon”.

Espereble ĉiuj legantoj de MONATO havos okazon legi ĉi tiujn imponajn trezorojn de la esperanta literaturo.

gmck
Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 03, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-06