LiteraturoRAKONTOInsidoMarina estis feliĉa. En septembro ŝi komencos studi farmacion en la ĉefurbo. – Vi jam estas studentino – diris Dara, ŝia patrino, - sed en la ĉefurbo vi devas lui loĝejon. Tie loĝas Klara, la filino de mia kolegino Mira. Mi petos ŝin, ke vi loĝu en ŝia hejmo. Kompreneble ni lupagos. Klara kaj ŝia edzo estas juna simpatia familio. Ili havas grandan loĝejon. Dara kaj Marina veturis al la ĉefurbo, iris al la domo de Klara, kiu ekĝojis, kiam ŝi vidis ilin. Klara invitis ilin en la loĝejon, luksan apartamenton, mode meblitan. En la vasta ĉambro estis kafotablo, foteloj, bretaro, sur kiu videblis memoraĵoj el diversaj ekzotikaj landoj kaj urboj. Sur la muroj pendis abstraktaj pentraĵoj. – Onjo Dara, bonan venon – diris Klara. – Delonge mi ne vidis vin. – Via patrino eble telefonis al vi, ke ni venos. – Jes – diris Klara. – Marina estos studentino ĉi tie, en la ĉefurbo. Ŝi studos farmacion. Ni volas demandi vin, ĉu eblas, ke ŝi loĝu en via domo. Marina ne konas la ĉefurbon kaj estus bone, se ŝi loĝus ĉe konata familio kiel vi. Tiel mi estos trankvila – diris Dara. – Kompreneble. Dudekkvinjara Klara havis densan nigran hararon kaj brunajn migdalformajn okulojn. – Nia loĝejo estas granda. Ni estas duope, Peter, mia edzo, kaj mi – emfazis Klara. – Ni lupagos – diris Dara. – Ne temas pri tio, onjo Dara. Peter kaj mi laboras. Ni ne bezonas monon. – Almenaŭ ni pagu la kurenton, la hejtadon, la akvouzon. – Bone, bone – ridetis Klara.
Dara forveturis trankvila, ke Marina loĝos ĉe konata familio. Marina kaj Klara iĝis bonaj amikinoj. Klara zorgis pri Marina kiel pli aĝa fratino. Klara, Peter kaj Marina kune matenmanĝis, vespermanĝis. Klara kaj Marina aĉetumis, sabate kaj dimanĉe ili ekskursis, spektis teatraĵojn, koncertojn. Klara estis bankoficistino kaj konatigis Marina al siaj koleginoj, kiuj ofte gastis ĉe Klara. En la familio de Klara kaj Peter Marina tre bone fartis. En la komenco tamen Marina ne rimarkis, sed post iom da tempo ŝajnis al ŝi, ke Peter estas tre afabla al ŝi. Pli aĝa ol Klara, Peter estis alta, svelta kun atleta korpo, blondharara kaj kun okuloj, kiuj havis ĉokoladkoloron. Peter laboris en internacia firmao, ofte veturis eksterlanden, kaj kiam li revenis li portis donacojn al Klara kaj memoraĵojn al Marina. De tempo al tempo Peter diris iun komplimenton al Marina, ke ŝi estas bela aŭ ke ŝi havas ĉarmajn okulojn. Marina vere estis bela, kun gracia korpo, kun mola silka hararo kaj marbluaj okuloj, kies rigardo estis milda. Iun tagon, kiam Klara ne estis hejme, Peter subite eniris la ĉambron de Marina. Ŝi deziras demandi, ĉu li bezonas ion, sed Peter proksimiĝis, ĉirkaŭbrakis ŝin kaj komencis flustri: – Marina, vi estas la plej bela knabino, kiun mi vidis en la mondo. Vi sorĉas min kaj mi forgesas, kiu mi estas. Marina provis delikate liberigi sin, sed Peter pli forte tenis ŝin. Tiam Marina forpuŝis lin kaj forkuris el la ĉambro. Konfuzita, ofendita, timigita ŝi ekploris. Ŝi ne sciis kion fari. Marina tute ne atendis tion de Peter. Ŝi estimis lin, sed tiu ĉi lia ago estis netolerebla. Marina ne deziris diri al Klara, kio okazis. Tio ege dolorigos kaj vundos ŝin.
Posttagmeze Klara revenis el la laborejo. Kiel ĉiam, ŝi kisis Peter kaj demandis lin, kiel pasis la tago. Ŝi komencis prepari la vespermanĝon. – Ĉu Marina estas hejme? – demandis Klara. Peter diris: – Ŝi koleriĝis kaj eliris. Klara miris, rigardante lin per larĝe malfermitaj okuloj. – Koleriĝis? Kial? – Mi ne deziras maltrankviligi vin – diris Peter, - sed la eta Marina provis tenti min. Hodiaŭ ŝi venis al mi, diris, ke ŝi delonge amas min kaj provis kisi min. Mi diris al ŝi, ke mi estas edzo, mi forpuŝis ŝin. Ŝi koleriĝis kaj eliris. Klara kiel ŝtonigita rigardis Peter. Ŝi ne deziris kredi, ke tio vere okazis. – Ĉu? Kiel? – balbutis ŝi. Ŝia sango kiel ardega lafo bolis en ŝia kapo. Ŝia vizaĝo pli kaj pli ruĝiĝis. – Tio estas terura! – diris Klara. – Mi opiniis, ke mi bone konas Marinan. Tiu ĉi fiulino aspektis modesta, silentema, naiva.
Post horo Marina revenis hejmen. Klara demandis ŝin: – Kie vi estis? – Kun amikino mi promenis en la parko – respondis Marina. Klara komencis malrapide paroli. – Mi neniam supozis, ke vi agos tiel. Vi provis tenti mian edzon. Vi – publikulino! Marina ekploris. Kiel klarigi al Klara, kio okazis. Klara ne kredus al ŝi. Marina eliris. Ŝi eniris sian ĉambron, rapide ŝi metis siajn vestojn en sakon kaj foriris. Julian MODEST
|