LiteraturoRAKONTOLa enigma ŝipanoLa fiŝkaptista ŝipo Balkan jam du monatojn estis sur oceano. Ni fiŝkaptadis ĉe la bordo de Gvineo. Esti maristo ne estas facile. Dum monatoj ni ne vidas bordon. Ĉirkaŭ ni vastiĝas la senlima oceano. En la fiŝkaptistaj ŝipoj ne ĉiuj estas maristoj. La kapitanoj ofte dungas ŝipanojn, kiuj laboras en la ŝipoj pro la pli alta salajro. Iuj el ili havas ŝuldojn, aliaj monhelpas siajn infanojn, kiuj studas en universitatoj, triaj deziras aĉeti loĝejojn. Same en la ŝipo Balkan laboris kelkaj ŝipanoj. Dum la multmonata naĝado ni ĉiuj tamen iĝis amikoj. Kiam ni ne havis laboron, kiam ni ne devis fiŝkaptadi aŭ prilabori la kaptitajn fiŝojn, ni konversaciis, rakontis unu al alia pri sia vivo, parolis pri niaj estontaj vivoplanoj. En la ŝipo estis viro, kiu aspektis ege stranga. Tridekses- aŭ trideksepjara, li estis alta, svelta kun densa nigra hararo kaj nigraj okuloj, brilaj kiel karbo. Lia nomo estis Rumen. Li laboris diligente, sed evitis konversacii kun ni. Silentema, li ĉiam estis sola kaj neniam venis al ni, kiam ni kune manĝis en la vasta ŝipmanĝejo, kie kutime post la fino de la laboro ni sidis kaj konversaciis. Unue ni preskaŭ ne rimarkis lin, sed poste ni komencis demandi unu la alian, kiu li estas. Petro, la ŝipmaŝinisto, supozis, ke la stranga viro estis en malliberejo, sed post la fino de la puno li ne trovis alian laboron, kaj tial li iĝis ŝipano. Mi mem opiniis, ke li estas introvertito kaj ne ŝatas komuniki kun aliaj homoj. Ja, estas similaj personoj. Tamen mia scivolemo pri tiu ĉi stranga viro pli kaj pli kreskis. Mi deziris ekscii, de kie li estas, kie li loĝas kaj kial li decidis esti ŝipano. La aliaj maristoj kaj ŝipanoj evitis paroligi lin, sed mi deziris konversacii kun li kaj foje mi sukcesis. La ŝipo ankriĝis ĉe la haveno de Konakrio, la ĉefurbo de Gvineo, kaj tuj al la ŝipo proksimiĝis infanoj, kiuj komencis peti de ni manĝaĵon. Ni havis konservaĵojn kaj Rumen donis al la infanoj du el siaj konservaĵoj. Tiam mi diris: - Estas triste rigardi malsatajn infanojn. Li nur flustris: - Jes. - Ĉu vi havas edzinon, infanon? – demandis mi. Mi certis, ke li ne respondos, ke li turnos sin kaj foriros, sed li ekparolis: - Mi havas nek edzinon, nek infanon. - Kial vi iĝis ŝipano? – demandis mi. Li iom hezitis, ĉu daŭrigi konversacii kun mi aŭ eksilenti, sed li komencis paroli. Eble la nudpiedaj gvineaj infanoj, en kies grandaj okuloj videblis malsato, emociis lin. - Mia fratino – diris li – edziniĝis juna, sed ŝia edzo estas ebriulo kaj hazardludanto. Ili havas sesjaran filinon, sed la edzo fordrinkas kaj forludas ĉiun monon. Mia fratino devas mem lupagi la loĝejon kaj vivteni la familion. Mi decidis monhelpi ŝin. Tial mi iĝis ŝipano. Post tiu ĉi mallonga konversacio ni plu ne parolis. Li daŭre silente laboris kaj komunikis kun neniu. La ses monatoj pasis. Ni revenis. La maristoj kaj la ŝipanoj disiĝis. Foje mi kaj mia amiko Vasil kafumis en kafejo „Lazuro”, proksime al la mara parko. La junia tago estis agrabla, suna. La tabloj de la kafejo staris ekstere. Subite mi rimarkis, ke sur la strato, ĉe la kafejo, pasas Rumen, mia eksa kolego, la ŝipano. Mi preskaŭ ne rekonis lin. Nun li estis ege eleganta, vestita en blua kostumo kun hela ĉemizo, ĉerizkolora kravato. Li afable salutis min kaj mi respondis al lia saluto. - Ĉu vi konas lin? – demandis Vasil. Mi diris, ke Rumen kaj mi servis en la fiŝkaptista ŝipo Balkan. - Tial mi ne vidis lin duonjaron – rimarkis Vasil. - Ĉu ankaŭ vi konas lin? - Mi ne konas lin persone, – ekparolis Vasil – sed mi scias, ke li estis vicdirektoro de la fabriko por akumuliloj. Tamen li estis pasia hazardludanto. Li forludis ĉiun sian monon. Lia edzino ege suferis. Ili havas sesjaran filinon. Tamen pasintjare li ie malaperis kaj dum ses monatoj li ne estis ĉi tie. Nun mi komprenis, ke li estis ŝipano. Post la reveno li ne plu hazardludas. Nun li zorgas pri la familio kaj entute li dediĉas sin al la edzino kaj al la filino. Julian MODEST
Julian Modest estas bulgara kaj esperanta verkisto, aŭtoro de novelaroj, romanoj kaj dramoj, universitata
lektoro.
|