LiteraturoRAKONTOPlej granda nacioĈi tiu rakonto estas parte aŭtenta, kaj parte fikcia. Kio estas vera, kaj kio malveras, ne tre interesas la bonajn loĝantojn de Bailenambeann. Bailenambeann [baljenamjan] estas trankvila kampara urbeto en Irlando. Kutime nenio grava okazas tie, sed en la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento alvenis fremdulo, kiu nomiĝis Albisturo Kvinke. Kiam oni demandis, de kie li devenas, li diris, ke li estas ĉiliano. Li ne klarigis la originon de sia stranga nomo. Laŭŝajne Albisturo fuĝis al Irlando kun grupo de ĉiliaj rifuĝintoj, kiu eskapis de la persekutado fare de la diktatoro generalo Pinochet. Albisturo rakontis, ke kiam li estis juna studento, li registris sin por fari specialan kurson en Bonaero. En tiu jaro (1973) okazis la puĉo kontraŭ Salvador Allende, la demokrate elektita prezidanto de Ĉilio. Ŝajnas, ke iutage, tuj antaŭ tiu ŝtatrenverso, Albisturo renkontis sur strato en la argentina ĉefurbo iun anglan instruiston, kun kiu li konatiĝis en Santiago. Tiu viro, kiu estis tre dekstra konservativulo kaj tute ne ŝatis la socialisman Allende, kontente diris al Albisturo, ke baldaŭ la usona registaro instigos la forigon de la ĉilia prezidanto. Poste tio fakte okazis, malgraŭ tio, ke Allende estis demokrate elektita. Albisturo, kune kun grupoj de siaj universitataj kolegoj en Bonaero, kiuj konsistis el kaj argentinanoj kaj ĉilianoj, provis vojaĝi al Santiago por marŝante apogi la ĉiliajn studentojn, kiuj tiam surstrate manifestaciis kontraŭ la puĉo. Nur Albisturo sukcesis trapasi la landlimon, kaj tuj li estis arestita. Feliĉe, influhava amiko de lia patro ebligis lian liberigon, kaj Albisturo sukcesis veni al Irlando, kie li ricevis azilon. Grupo de ĉiliaj rifuĝintoj jam loĝis en la sud-irlanda urbo Port Láirge, kaj li aliĝis al ili. En tiu urbo li sukcesis trovi taŭgan, kvankam modestan postenon. Post pluraj jaroj en la sudo, li emeritiĝis kaj translokiĝis al Bailenambeann, kie li, pro sia simpatia karaktero, baldaŭ estis akceptita de la loĝantaro. Pro la kovim-viruso Albisturo dum preskaŭ tuta jaro apenaŭ povis forlasi la domon, sed feliĉe, danke al la ĝenerala vakcinado kontraŭ la viruso, li lastatempe povis ricevi limigitan nombron da vizitantoj en sia hejmo. Pasintsomere la vetero estis sufiĉe bona por ebligi, ke li sidu en la ĝardeno, do lia amiko Pat Breathnach [branaĥ], kiu en pli normalaj tempoj venadis ĉiujaŭde por babili kaj trinki glason da biero, iutage decidis spiti la viruson kaj refoje viziti la hejmon de Albisturo. Do la duopo troviĝis trankvile sidante sub la ombro de la pomarboj en lia ĝardeno. Kune, laŭkutime, ili klopodis solvi la pli gravajn problemojn de la mondo, kaj filozofiis pri la signifo de la homa ekzisto. Pat komencis la konversacion. – Mi ne tro ŝatis la lastan prezidanton de Usono, sed mi esperis, ke la nova – laŭŝajne milda kaj modesta sinjoro – estos malpli pretendema ol lia antaŭulo. Tamen, kiam li estis en Eŭropo por la pinta konferenco, li asertis, ke nun lia lando estas refoje la Gvidanto de la mondo. Laŭ mia opinio tio ŝajnis iom pretendema. Albisturo interrompis: – Aĥ! Haltu, Pat!! Sed ĉu li ne pravis? Usono estas ja la plej potenca kaj influhava el la nacioj, do li rajtas almenaŭ nomi sin ĉefo de la demokrata okcidento. – Absolute ne, mia kara Albisturo! – respondis Pat. – Usono estas tre vasta lando kun impona forto, sed la terminoj „granda” kaj „grava” tute ne rilatas al dimensioj aŭ milita potenco. Napoleono estis homo de malalta staturo, tamen la historiistoj rigardas lin granda viro. – Napoleono ankaŭ posedis grandan kaj potencan armeon. – Malprave ... Pri Napoleono, jes, ja. Sed tio estas senrilata ĉikanaĵo. Mi iam legis libron, kiu rakontis, ke en Afriko estas grupo de tribanoj, kies dio estas eta insekto kiel grilo, tamen por ili ĝi estas potenca diaĵo. – Ni ne parolas pri izolitaj tribanoj, sed pri civilizitaj popoloj kiel ni. – Ĉu vi scias, kiu nacio estas la plej granda el ĉiuj? – demandis Pat. – Jes, – diris Albisturo. – Ĉinio, aŭ eble Rusio. – Malprave! Tio estas Irlando. – Stultaĵo! Kiel vi povas aserti, ke eta insuleto je la okcidenta ekstremaĵo de Eŭropo estas grava aŭ granda? – Facile. Unue, Irlando estas la nacio, kiu savis tutan Eŭropon de barbarismo kaj establis la civilizacion. Tio estas pruvita. Ĉu vi ne legis la libron de Thomas Cahill Kiel la irlandanoj savis la civilizacion? Tiu libro furoras en Usono. Cahill rakontas, kiel la sanktulo Patriko instruis alfabetigon kaj kleron ĉi tie en Irlando, kreante la kondiĉojn, kiuj igis nian landon „insulo de sanktuloj kaj kleruloj”, konservante la okcidentan kulturon en epoko, dum la barbaroj svarmis tra Eŭropo. Tiel la kontinento evoluis de la klasika roma periodo al la mezepoka. – Ĉu tio ne estas troigo? – Absolute ne! Sen la irlandanoj tiu transformado ne estus ebla. La irlandaj monaĥoj kaj skribistoj kopiis manuskriptojn de grekaj kaj latinaj verkistoj, kaj paganaj kaj kristanaj. Samtempe Eŭropo estis perdanta por ĉiam siajn bibliotekojn kaj kleradon. Irlandaj klerikoj kaj kleristoj eliris por kunporti tiun kulturon al la tuta kontinento. – Kiuj, ekzemple? – La irlanda sanktulo Kolumbo civilizis Skotlandon. De la eta insulo Iona, la kristana kulturo disvastiĝis al norda Anglio, danke al homoj kiel sankta Aidano, al Svislando per sankta Galo, al Italio per sankta Kolumbano, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Finfine, la kristana civilizacio kaj ties kulturo atingis eĉ la forajn landojn de Rusio kaj Skandinavio. Albisturo ridetis. – Ĉu ankaŭ al la amerika kontinento? Pat kapjesis. – Kompreneble! – Sed la tiel nomataj kristanaj nacioj faris multe da damaĝo en Ameriko. Ili mistraktis la indiĝenojn, ŝtelis ilian teritorion, kaj detruis iliajn proprajn kulturojn. – Konsentite, sed pri tio ne kulpis la mezepokaj irlandanoj. – Kaj kion vi diras pri la modernaj irlandanoj? Pat ridis. – Rigardu, estas preskaŭ neniu lando en la mondo, en kiu ĉiujare ne estas festo por la nacia tago de Irlando, la tago de sankta Patriko. Oni celebras ĝin en Novjorko, Berlino, Parizo, Moskvo, eĉ en Pekino! Tio ne okazas en iu ajn alia nacia tago. Nur en la irlanda! – Fakte, kiam mi vojaĝas, mi surpriziĝas pro la fakto, ke en ĉiu lando, kiun mi vizitis, estas irlanda trinkejo, kie oni povas trinki glason da irlanda portero. – Brave, amiko Albisturo! Vi ja pruvis, ke Irlando estas grava lando! Eĉ pli notinda estas tio, ke la verko, kiu plej influis la mondan literaturon, estas la romano Uliso de la irlanda aŭtoro James Joyce. – Ĉu la unua kaj plej influhava romano ne estis Don Kiĥoto de Cervantes? – Eble iam. Sed mi parolas pri la moderna literaturo. Albisturo ridis. – Bone, Pat. Vi konvinkis min. Do ni kune konsentas, ke Irlando estas la plej grava nacio en la mondo. Unu el la plej grandaj herooj de mia lando, Ĉilio, estis irlandano, nome, Bernardo O'Higgins. Krome la fondinto de la mararmeo de Argentino estis alia irlandano, admiralo Brown. – Sed mi devas foriri. Dankon pro la trinkaĵo kaj ĝis revido! Bedaŭrinde, baldaŭ post tiu renkontiĝo Albisturo diris al Pat, ke li intencas reiri al Ĉilio por pasigi la reston de sia vivo kune kun siaj familianoj. Li rakontis, ke kiam li estis tre juna viro, li enamiĝis al indiĝena knabino, kiu poste naskis infanon, kies patro estis Albisturo. Kiam Albisturo faris novan hejmon en Irlando kaj finfine trovis bone pagatan postenon, li sendis monon al Ĉilio, por ke la filo povu studi en universitato. La filo diplomitiĝis kiel juristo, kaj decidis dediĉi sin al la misio plibonigi la vivkondiĉojn kaj statuson de la indiĝena popolo de sia patrino. Albisturo estas nun tro maljuna por kunlabori en tiu misio, sed almenaŭ li esperas povi doni moralan apogon al la filo. Al ambaŭ ni deziras feliĉon kaj sukceson! Garbhan MACAOIDH
|