MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

NOVELO

La sekreto

Ĉio komenciĝis en fora aŭtuno. Mi estis lernantino, dekokjara. Milena, Nadja kaj mi iris en la novan kafejon „Vieno”, kiu estis ekster la urbo, en parko ĉe la maro. Oni diris, ke la kafejo estas bela, moderna.

Ni triope renkontiĝis je la kvina horo posttagmeze en la ĝardeno ĉe la stacidomo. Mi iris tien pli frue. Estis suna septembra tago. La kaŝtanaj arboj similis al altaj gvardianoj en verdaj uniformoj. Mi sidis sur benko, rigardante la krizantemojn en la ĝardeno. La ĉielo helbluis, sennuba kiel grandega spegulo. Estis dimanĉo, mi ne devis esti en la lernejo kaj mi povis amuziĝi. Dekokjara mi deziris aspekti pli aĝa. Antaŭ la iro el la domo, mi ŝminkis min. Plaĉis al mi, ke la knaboj jam amindumas min. Ja, miaj okuloj estis helverdaj, mia hararo kaŝtankolora, mia korpo svelta. Mi estis sportemulino – mi naĝis kaj partoprenis en konkuroj, ricevis medalojn.

Milena kaj Nadja venis, ni ekveturis per buso, kaj post dudek minutoj ni estis en la parko, kie troviĝis la kafejo, vasta, hela kun separeoj, dancejo kaj fortepiano. Ne estis multaj homoj. Ni sidis ĉe tablo, proksime al la fenestro, tra kiu videblis la maro. Ni decidis trinki kafon kaj viskion. La kelnero, juna kaj memfida, rapide alportis la trinkaĵojn, kaj li ne forgesis demandi nin, kiomaĝaj ni estas. Kompreneble ni mensogis al li, dirante, ke ni estas dudekjaraj. Ni gaje konversaciis kaj rigardis, ĉu en la kafejo estas knaboj, kiuj altirus nian atenton.

Mi rigardis al la pordo kaj konsterniĝis. La kafejon eniris mia patro kun dudekjara junulino. Paĉjo surhavis elegantan bluan kostumon. La junulino estis vestita en ruĝa robo, tre mallonga, kaj ŝiaj belaj kruroj bone videblis. Ŝi havis blondan hararon kaj bluajn okulojn, similajn al vitraj globetoj. Mi sidis muta kaj senmova kiel ŝtono. Paĉjo ne rimarkis min. Li estis tute obsedita de la blondulino. Mi meditis maltrankvile. Hieraŭ paĉjo diris, ke li veturos ofice al la ĉefurbo kaj revenos post du tagoj. Tamen nun li estis en la kafejo „Vieno”.

Li kaj la juna blondulino sidis en malproksima separeo. Milena kaj Nadja ne konis mian patron kaj ne rimarkis mian maltrankvilon. Mi diris al ili, ke mi malbone fartas, kaj rapide mi foriris.

En mia kapo furiozis ŝtormo. Mi ne deziris kredi, ke mi vidis paĉjon kun la nekonata blondulino. Ja, li diris, ke li oficvojaĝos. Li mensogis. Ĝis tiam mi opiniis, ke paĉjo neniam mensogas. Li estis la plej zorgema, la plej bona patro en la mondo. Neniam mi supozis, ke li havas amatinon. Ja, li amas panjon. Kio okazis? Mi estis kolerega. Ĉu mia patro estas hipokritulo? Nun li surhavis bluan elegantan kostumon, tamen hieraŭ, kiam li forveturis, li surhavis brunan kostumon. Ĉu ie estas loĝejo, en kiu estas aliaj liaj vestoj? Mi iĝis pli kaj pli kolera. Mi deziris reveni en la kafejon kaj vangofrapi la blondulinon. Tamen kiun mi vangofrapu unue – ĉu paĉjon, ĉu la blondulinon? Eble paĉjo delonge mensogas al panjo kaj mi. Estis klare, ke li tre bone konas la blondulinon kaj ofte ili estas kune. Mi deziris tuj reveni, ekstari antaŭ paĉjo kaj diri al li la plej ofendajn vortojn, kiujn mi konis.

La ŝtormo en mia kapo ne ĉesis. Miaj okuloj larmis. Ĉu paĉjo vere amas panjon? Aŭ eble li ludas teatraĵon, kiam li asertas, ke li amas panjon kaj min? Mia povra panjo eĉ ne supozas, ke paĉjo havas amatinon. Ja, panjo penas, agas, ke ĉio hejme estu en ordo. Ŝi laboras, kuiras, zorgas pri ni.

Mi iris, kaj mi demandis min, ĉu mi diru al panjo, kion mi vidis. Nerimarkeble mi atingis la marbordon, kaj mi paŝis sur la sablon. La ondoj plaŭdis. Mi rigardis la senliman maron, meditante, ke la vivo estas terura kaj aĉa.

Mi diros ĉion al panjo! Ŝi devas scii! Tamen tuj mi decidis nenion diri al ŝi. Mi diros al paĉjo, ke mi vidis lin en la kafejo. Mi hezitis. Al kiu mi diru, ĉu al panjo aŭ al paĉjo? Mi ne deziris, ke miaj gepatroj divorcu. Ni daŭrigu vivi triope kiel ĝis nun. Mi ploris, miaj larmoj, salaj kiel la maro, fluis sur mian vizaĝon. Kiel panjo reagus, se ŝi ekscius, ke paĉjo havas amatinon?

Mi revenis hejmen. Mi diris nenion, nek al panjo, nek al paĉjo. Mi demandis min, kiu estas la blonda junulino kaj de kiam ŝi estas amatino de paĉjo.

Tamen neniam mi eksciis, kiu ŝi estas. Panjo kaj paĉjo ne divorcis. Post tiom da jaroj mi ne certas, ĉu mi bone agis aŭ mi eraris. Mi ne scias.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 12, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-11-05