LiteraturoNOVELOLa familia vespermanĝoLa Printempa Festo, kiu okazas en la unua tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro, estas tre grava tago por ĉinoj, kaj ĉi-okaze preskaŭ ĉiuj familianoj reunuiĝas por kune ĝui familian vespermanĝon kaj celebri la alvenon de nova jaro. Ja pro tiu kialo, mi revenis al la hejmo, kiu troviĝas en Wuhan, la ĉefurbo de Hubei-provinco, por pasigi la feston. Kiam mi alvenis hejmen malgraŭ longa distanco, jam estis la 21a de januaro. Ĉar la Festo de 2020 estis ĝuste en la 25a de januaro, restis nur kvar tagoj antaŭ la novjara vespermanĝo. Pro manko de sufiĉa tempo kaj multeco de homoj, mia avino decidis mendi kelkajn bongustajn pladojn ĉe restoracio, kiu situas tuj malantaŭ nia domo. Ĉi tiujn detalojn ŝi mem diris al mi, kiam mi, demetinte la bagaĝon kaj sidiĝinte sur sofon, parolis kun ŝi pri io kaj alio. „Ankaŭ viaj geonkloj kaj kuzino revenos hejmen ĉi-jare”, ŝi diris. „Ili telefone diris al mi hieraŭ vespere, ke ili alvenos morgaŭ matene. Mi kaj via avo jam maljuniĝis, kaj viaj gepatroj estas tre okupitaj pri sia laboro. Pretigi bonan vespermanĝon estas tre malfacile kaj penige por ni ĉiuj. Pro tio, mi interkonsiliĝis kun via patro, ke ni mendos dek pladojn ŝatatajn de ĉiuj, kaj li jesis pri tio. Kiam ili revenos, ni kune konsultos la menuon kaj decidos, kiujn pladojn ni mendos.” „Faru ĉion laŭ via bontrovo, avinjo. Mi pensas, ke estas inde vin senigi je peza laboro okaze de la Nova Jaro. Se la manĝo plaĉos al ĉiuj, ne gravas, ĉu ĝi kostos multe aŭ ne.” Do ni interkonsentis pri la afero. En la sekvanta tago, la geonkloj kaj kuzino revenis hejmen, kiam ni jam purigis la tutan domon. Ili ne plendis pri la laciga vojaĝo; male, mia onklo diris, ke kvankam lia kuzo plurfoje avertis ilin kontraŭ la danĝero de la viruso, kiu cirkulas en Wuhan, ili, precipe li mem, insistis pri reiro. Mia avino parolis al la onklo pri la vespermanĝo, kaj li, kune kun ŝi kaj mia patro, elektis kaj mendis entute dek pladojn ĉe la restoracio. La afero estis plenumita, kaj restis nenio por fari. Tuttage ni sidis en la ĉambro kaj babilis unu kun alia pri ĉio, kio okazis post la lastfoja renkontiĝo. En la antaŭvespero de la Printempa Festo, ni kune manĝis la bone pretigitan vespermanĝon. Ni volis manĝi ĉe la restoracio, sed publika amasiĝo estis malpermesita de la registaro. Tial ni ne havis elekton alian ol porti ĉiujn pladojn hejmen, kaj ili okupis la tutan manĝtablon. Meze de la tablo estis granda poto, en kiu estis kuiritaj frandindaj bovaĵoj. Ĉirkaŭ ĝi metiĝis kelkaj teleroj, sur kiuj sterniĝis diversaj bongustaj pladoj. Ni ĉetabliĝis laŭ vico kaj diris reciproke kelkajn vortojn de bona deziro. „Kio ajn jam okazis, ni manĝu laŭplaĉe! Supozeble vi jam sentas malsaton”, diris mia avino. Ŝi prenis pecon da bovaĵo kaj metis ĝin en la bovlon de la avo. La onklo, surhavante maskon, prenis iom el ĉiu plado en du grandajn bovlojn kaj tuj haste sin retiris en sian ĉambron. „Kial ili sin enfermas en la ĉambro anstataŭ manĝi kune kun ni?” demandis mia patro, kiu ĵus revenis de sia laborejo kaj sciis nenion pri la situacio. „Ĉi-matene, la bofratino sentis malfacilan spiradon. La frato sendis ŝin al hospitalo, kaj oni ŝin retenis tie ...” eksplikis mia avino kun suspiro. Antaŭ ol ŝi finis diri tion, mia patrino surprizite intermetis: „Ĉu oni pensis, ke ŝin trafis la viruso?” „Neeble!” replikis mia avino kun firma tono. „La bofratino diris al mi antaŭ enhospitaliĝo, ke ŝi parolis al neniu survoje. Kiel ŝi povus esti infektita!” „Do ja kio okazis?” diris mia patro. En lia tono mi rekonis, ke li sentas ekscesan maltrankvilon. „Ni ankoraŭ ne sciis. Mi esperas, ke la Nova Jaro ne alportos al ni misfortunon.” Parolante, mia avino turnis sian rigardon al la diaj statuoj starantaj sur la preĝtablo. Dume mia avo, surda kaj tial neatentema al ĉio okazanta ĉirkaŭ li, atakis la pecon de bovaĵo per siaj manĝbastonetoj. Tamen al mi mankis apetito, kaj mi nur trinkis iom da biero. Eble nur en ebrieco oni renkontas nenion malagrablan. Antaŭe mi ridis pri nesciado de mia avo, sed tiumomente mi ekadmiris lin, kiu nur ĝuis frandaĵon kaj ne zorgis pri la reala vivo. „Nenio malbona okazos!” mi ekparolis por konsoli ĉiujn. „Ekde hodiaŭ ni ne eldomiĝu, kaj malsano certe ne trafos nin.” „Tamen mi devas labori! Iu en la kompanio diris, ke la trafiko estos limigita, kaj ke nur kelkaj vojoj estos malfermitaj. Se tio okazos, estos tre malfacile por mi iri al la laborejo”, plendis mia patro kun malkontenta tono, sulkante siajn brovojn. „Vi devas bone zorgi pri vi mem. En la kompanio estas multaj laborantoj, kiuj kontaktas multajn homojn vizaĝon al vizaĝo ĉiutage, kaj vi ne scias, ĉu ili estas ĉiuj sanaj aŭ ne”, atentigis mia avino. Mia patro ne respondis. La avo jam konsumis la bongustaĵon en sia bovlo kaj demetis siajn manĝbastonetojn. Rigardante nin kun miro, li mallaŭte demandis: „Kial vi ne manĝas? Ĉi tiuj pladoj baldaŭ malvarmiĝos.” Ĵetante rigardon unu al alia, ni komencis manĝadon. Ni silentiĝis, kaj neniu parolis. La vaporo leviĝanta el la poto preskaŭ blindigis miajn okulojn, tiel ke mi apenaŭ povis vidi klare la vizaĝon de la avino, kiu sidis fronte al mi. Mi metis pecon da fiŝaĵo en la bovlon kaj ĝin gustumis. Verdire, ĝi estis sufiĉe mola kaj spica, sed pro ia kaŭzo mi sentis nek malsaton nek manĝemon. Tamen necesis manĝi, se eĉ nur iomete, ĉar laŭkrede novjara vespermanĝo alportos al homoj feliĉon kaj fortunon. La onklo eliris el la ĉambro kaj rapide ekprenis du bovlojn da rizaĵo de sur la tablo. Farante tion, li diris al la avino: „Oni ĵus telefonis el la hospitalo, dirante ke ŝia sanstato jam pliboniĝis iomete, sed ŝi ankoraŭ devas resti tie por du semajnoj. Morgaŭ mi portigos kelkajn necesaĵojn al ŝi.” Aŭskultante, mia avino ne respondis, kvazaŭ pensante pri io alia. Ŝajne vekiĝinte el sia meditado, ŝi demandis: „Laŭdire oni efektivigos kvarantenon morgaŭ. Ĉu vi povos eldomiĝi?” „Mi kontaktos komunuman laboranton, kiu certe helpos min transporti objektojn.” Dirinte tion, la onklo hastis en la ĉambron. „Ĉu vi povas peti forpermeson de via estro? La situacio estas tre danĝera kaj maltrankviliga. Estos bone kaj sekure, se vi povos resti hejme dum pluraj tagoj. Kiam la situacio pliboniĝos, vi povos rekomenci vian laboron”, diris la avino al mia patro. „Neeble. Hodiaŭ la estro diris, ke ĉiu dungito restu ĉe sia posteno malgraŭ la malfavora situacio. Forestado estas absolute malpermesata.” „Ĉi-okaze vi devas kontakti kiel eble plej malmulte da homoj.” Mia patro eligis sonon tra la naztruoj anstataŭ diri ion. Ŝajne konsciinte ion, li diris al la avino: „Ĉar ekde morgaŭ vi ne povos eldomiĝi por aĉeti manĝaĵojn, mi aĉetos tion, kio mankos hejme. Nur diru al mi ĉiutage, kio necesas al ni.” „Ĉu tio ne estos tro peniga por vi? Vi devos hasti al ĉiovendejo post laborado.” „Tio ne gravas. Nur se vi estos sanaj, mi volos preni sur min ĉian familian respondecon. La situacio ne daŭre malboniĝos, kaj la malfacilaĵoj estas portempaj.” „Se nur tiel estus!” Post kiam ni finis la vespermanĝon, mi kaj la avino kune ordigis la tablon kaj seĝojn, dum la gepatroj metis la nekonsumitajn pladojn en la fridujon kaj lavis la manĝilaron. La avo, sidante komforte sur la sofo, spektis la televidajn programerojn. La avino bruligis kelkajn incensbastonetojn kaj plantinte ilin en la forneton antaŭ la diaj statuoj, ŝi mallaŭte preĝis: „Baldaŭ venos nova jaro. Mi esperas, ke Vi benos ĉiujn familianojn dum la jaro, por ke neniu fariĝu malsana.” La rito estis plenumita kun pieco, kaj restis nenio farenda. Mi sidiĝis sur la sofon kaj rigardis eksteren tra la fenestroj. Laŭkutime oni bruligas artfajraĵojn, kiuj briligas la tutan ĉielon, sed ĉi tiu jaro ŝajne estis escepto. Mi povis rimarki nur la mallumon, sed videblis en kelkaj lokoj palaj lumoj de ŝaltitaj lampoj. „Kiam vi reiros al la universitato?” Fininte sian aferon, la patro sidiĝis apud mi kaj demandis. „Mi ankoraŭ ne scias. Estas eble, ke en tia situacio mi devos reiri pli malfrue. Ni devas atendi ĝis la tago, kiam la viruso malaperos. Vi scias, ke neniu povas foriri el la urbo.” Li balancis la kapon kaj diris nenion. Ankaŭ la patrino kaj avino sidiĝis, plenuminte sian ĉiutagan mastrumadon. „Ne sentu deprimon. Espereble ĉio boniĝos en la venonta jaro”, diris la avino. „Jes, tio estas senduba. Ni devas kredi tion”, eĥis la patrino. Ni silentiĝis, kaj ŝajnis, ke neniu el ni volas rompi la silenton. HU Shenghao
Hu Shenghao estas magistra studento, kiu studas la anglalingvan literaturon ĉe la Normala Universitato de Centra Ĉinio.
|