PolitikoAFRIKOLa fenomeno de rifuĝadoOni legas en gazetoj kaj aŭdas en televido pri rifuĝintoj, sed en multaj landoj certe malmulte atentas pri tiaj aferoj. Kion ja signifas por aliaj la rifuĝintoj de foraj landoj? La aŭtoro komprenas la fenomenon de rifuĝado, ĉar li mem estas koncernita. La atento pri iu afero dependas de la rilato, kiu ligas la homon al ĝi. Rifuĝo estas premdeva moviĝo de unu loko al alia, el la lando de la rifuĝinto al alia lando, pro religiaj, politikaj, lingvaj, rasaj k. a. konvinkoj kaj pro minacoj de persekutado pro tiuj konvinkoj. Tiaj situacioj ekzistis, en la mondo precipe dum la unua kaj dua mondmilitoj. Tiam Eŭropo estis pli multe koncernata ol aliaj kontinentoj. Tie estis tre multaj rifuĝintoj, kvankam la fenomeno mem ekzistis antaŭe jam tie kaj tie ĉi. En Eŭropo tiuj homoj, kiuj travivis la duan mondmiliton, pli bone komprenas la fenomenon ol la novaj generacioj. Nuntempe Afriko kaj Azio anstataŭas Eŭropon kaj fariĝis la plej grandaj centroj de moviĝadoj de rifuĝantoj. Ŝajnas, ke tiuj kontinentoj restos la centro de rifuĝado en la mondo, ĉar ĉiuj kondiĉoj kuniĝas tie por ke ili estu tiaj centroj. Jes, oni zorgas pri la amasoj da rifuĝintoj en kampadejoj, sed tio ne estas io bona. Provu viziti tian kampadejon por vidi, kiel infanoj tagon post tago mortas pro malsato, kiel la homoj malsaniĝas pro psika kaj fizika torturoj, kiel oni mortigas senkontrole rifuĝintojn. Kiu estas ploremulo, ne faru tian viziton! Sed ja ekzistas UN-oficejo por rifuĝintoj, kiu prizorgas ilin. Sed ve, se temas pri financoj por la afrikaj landoj: oni akceptas multajn rifuĝintojn, ĉar tio havigas multan monon el UN, mono kiu dikigas la ventrojn de la registoj, dum la rifuĝinto malrapide sed certe atendas sian morton sub sia tendo. Post li alia rifuĝinto loĝos en la sama tendo atendante siavice la saman sorton. Tamen, dume en la radio oni parolas pri granda sumo, kiun UN disponigas por la rifuĝintoj. Jen la fenomeno de rifuĝado! Tra Afriko ekzistas rifuĝintoj el multaj landoj: sudafrikanoj, burundianoj, zairanoj, niĝerianoj ktp. el diversaj kategorioj - sed ĉiuj estas bestigitaj pro la rifuĝa situacio. Mi interparolis kun kamarado el Sud-Afriko. Li estis aviadisto kaj instruisto pri matematiko kaj fiziko. Dum kvin jaroj li loĝis en la kampadejo, sencele, oni neniam helpis lin memstariĝi. Pasintan jaron li freneziĝis kaj foriris el la kampadejo, neniu scias kie li estas; eble li mortis. Li ĉiam diris al mi, ke lia granda deziro estis retrovi sian familion kaj trovi laboron, por pagi senprobleme manĝaĵon kaj kuracilojn. Eble li freneziĝis pro tio. Kiom da rifuĝintoj freneziĝis, mortis aŭ memmortigis pro tiaj kialoj? Tagon post tago ni tiel perdas homojn, kiuj eble estus utilaj por la homaro. Inter la famuloj de la mondo troviĝis ankaŭ multaj rifuĝintoj, ĉu tion oni ne scias en Afriko? Eble ne. Estas danĝere kaj hontinde, meti avarecon antaŭ la homan senton. Oni vidas sur televida ekrano, kiel ili suferas en Sudano, Etiopio, Ĉado, Ugando, Tanzanio oni distre bedaŭras la situacion. Post la elsendo oni forgesas la aferon. Oni ne povas kulpigi la homojn; dependas de la informoj, kiujn ili ricevas por kompreni; kaj ja ekzistas internacia UN-organizaĵo por helpi la rifuĝintojn; sed kion ĝi vere faras kaj kiun ĝi helpas? Embarasa demando. Kion faras esperantistoj? Ĉu ili pensas pri tiuj homoj kutime forgesitaj? Gesto rekte al ili ne estos malgranda akva guto en la maro, sed eta io kio povus savi tutan homan vivon. Lutombo YOGOLELO
Tanzanio
|