MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Alarmsignalo el Italio

Rerigardante al parlamentaj elektoj diversnivelaj en pluraj okcidentaj eŭropaj landoj, oni konstatas interesan koincidon: en preskaŭ ĉiuj elektoj la establitaj, tradiciaj partioj perdis draste ĝis katastrofe voĉojn, tiel ke el gigantoj subite fariĝis nanoj. Kontraste, novaj partietoj kaj splitogrupoj gajnis konsiderindan kvanton da voĉoj, ja iuj el ili eĉ fariĝis grandetaj partioj.

Plej okulfrape ĉi tiu fenomeno estas en Italio, kie regiona partio Ligo Norda venkis grandioze en elektoj al komunumaj parlamentoj. La tradiciaj partioj falis en abismon. Simile okazis en Francio, kie la socialistoj de ŝtatprezidanto Mitterrand [Mitera'] terure malvenkis kaj eble eĉ disfalos, splitiĝos. En Hispanio la socialistoj ne povas regi sen aŭ kontraŭ regionaj partioj, kiuj akiris grandan apogon de elektantoj. En Aŭstrio la popolisto Jo:rg Haider [Jerg Hajder] timigas la du grandajn, tradiciajn partiojn en ĉiu elekto. Li ligis al sia partio jam grandan nombron da elektantoj. Ankaŭ en skandinavaj landoj tradiciaj socialismaj partioj perdis voĉon kaj parte regopovon. En Nederlando kaj Belgio regionaj partioj marŝas antaŭen. En Germanio dekstraj ekstremaj partioj altiras pli kaj pli multajn homojn - kaj voĉojn.

Ktp., ktp. - pri orienta Eŭropo ni ne parolu, ĉar tie la demokratiiĝo ankoraŭ daŭras; sed klare estas, ke ankaŭ tie grandajn ŝancojn havas precipe naciismaj partioj, spite al ankoraŭ funkciantaj aparatoj de eksaj komunistoj. Eĉ en Japanio, cetere, la multjare regantaj liberaldemokratoj perdis kaj suferas splitiĝon.

Protest-elektantoj

Kio okazas? Kompreneble la situacio en ĉiu lando diferencas. Centrismaj ŝtatoj ekzemple, pli multe ol federaciaj, spertas plifortiĝon de regionaj politikaj fortoj, kiuj strebas forĵeti la "jugon" de l' centra registaro. Tamen ŝajnas, ke unu fenomeno estas komuna al ĉiuj landoj: novaj partioj estiĝas kaj allogas homojn ofte ne nur pro siaj programoj, sed ankaŭ kaj eble eĉ pli multe pro protesto kontraŭ tradiciaj partioj. Ne malprave do en multaj okazoj oni povas paroli pri tielnomataj protest-elektantoj.

Kial ili elektas protestan pozicion? Ŝajnas, ke plej grava kaŭzo estas degenero de tradiciaj partioj, akompanata de korupto. Plej draste ni vidas tion ĝuste en Italio, kie la interplektiĝo de politiko kaj mafio evidentiĝas preskaŭ ĉiutage per nova skandalo. Pro korupteco jam centoj da ŝajne bonfamaj politikistoj de l' grandaj partioj perdis postenon kaj reputacion. Ne mirige, ke tiujn partiojn la homoj ne plu emas elekti.

Potenco koruptas

Jen rekta konfirmo de l' diraĵo "potenco koruptas". Sed malpli draste ol en Italio la korupto vidiĝas en preskaŭ ĉiuj landoj, preskaŭ ĉiuj tradiciaj partioj havas siajn skandalojn. En antaŭa numero ĉi-loke mi komentis la situacion en Germanio; ankaŭ tie politikistoj nun demisias ne pro malbona politiko, sed pro korupto pli malpli grandskala. La grandaj partioj tro longe tenis la potencon, sidis tro komforte en siaj tronaj foteloj, enkasigis tro facile monon kaj ne povis imagi, ke korupteco estus io malbona. La tielnomataj popolpartioj perdis la kontakton al la popolo.

Kie estas novaj kapoj?

Nun blovas forta protesta brizo. Homoj, kiujn tedas kaj ĉagrenas konduto kaj agado de tradiciaj partioj, turnas sin al protestaj partioj kaj partietoj, por puni la "grandulojn". Ties kapoj nun falas - sed kie estas la novaj kapoj? La dilemo de l' tradiciaj partioj estas ankaŭ, ke ili ne plu disponas pri vere gvidaj personoj. Ĉie ajn regas mezkvalituloj sen entuziasmigaj ideoj. Tion parte kondiĉas strukturo kaj celo de popolpartioj, kiuj volas ligi al si laŭeble grandan nombron da civitanoj. Pro tio ili kutime ne nur havas vastan gamon da ideoj en siaj programoj, sed ankaŭ devas regi laŭ la moto "ĉiun flati, neniun ĉagreni!" - kaj tio facile kondukas al meza kvalito kaj fine al degenero.

Splitopartioj havas pli facilan pozicion: ili povas per specialaj programoj kun frapaj sloganoj allogi homojn kun specialaj interesoj, ekzemple regionajn partiojn, kiuj batalas por etnaj interesoj kontraŭ centrisma subpremo. Ofte tiaj protestpartioj plukas iun probleman temon el la vasta gamo de ĝenerala politiko kaj per tio akiras elektantojn, kiujn same ĉagrenas tiu aparta problemo. Klare oni vidas tion ekzemple ĉe dekstregaj partioj kiel tiuj de Franz Scho"nhuber [Franc Ŝenhuber] en Germanio kaj de Le Pen en Francio: ili ekspluatas ksenofobion kaj problemojn pri eksterlandanoj por siaj celoj.

Zorgi pri la tuto

Tiaj partioj kun nekompletaj programoj kompreneble ne taŭgas por regi tutan landon, male. Do, sendube, moderna kaj bone funkcianta demokratio bezonas grandajn partiojn, kiuj zorgas ne nur pri eroj de l' politiko sed pri la tuto, pri bonfarto de ĉiuj civitanoj. Kaj pri eksterlanda kaj internacia politiko.

Fatale estus konkludi el la degenero de tradiciaj partioj, ĉu dekstraj, mezaj aŭ maldekstraj; forigu ilin! La grandaj partioj devas tamen funde reformiĝi kaj serĉi novajn homojn kun freŝaj ideoj por gvidaj pozicioj. Precipe ili devas ekstermi ĉian koruptecon en la propraj vicoj. La sorto de l' italaj tradiciaj partioj devus esti forta alarmsignalo por ĉiuj grandaj partioj, ne nur en Eŭropo.

Stefan MAUL

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 08, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-12