MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

BOSNIO

Saluton el Absurdistano

Mi elkore salutas vin el Sarajevo, Bosnio, pri kies malfeliĉo vi certe aŭdas ĉiun tagon. Mi skribas al vi, esperante, ke vi povos helpi al mi, kvankam mi scias, ke mi estas tro libera por peti tion de vi. Mi estas 22jara studentino pri elektroniko (telekomunikado) kaj, se la milito ne malfeliĉigus mian landon, mi fariĝus inĝeniero venontjare. Antaŭ ol daŭrigi mian leteron, mi menciu al vi, ke mi trovis vian adreson en jarlibro de 1991, ĉar pro la blokado de Sarajevo, mi ne povis ricevi novan. Tial mi eble ne rajtus uzi la delegitan reton, sed malgraŭ tio, mi petas vin, ke vi legu mian leteron kaj respondu al mi.

Mia demando koncernas universitatajn aferojn pri kiuj vi certe povos doni al mi precizajn informojn. Mi certe ne povos daŭrigi mian studadon en Sarajevo ĉar la elektronika fakultato estas detruita, do preskaŭ ne plu ekzistas. Aliflanke la urbo estas tre ruinigita, sen akvo, sen elektra kurento. La loĝantoj vivas en difektitaj domoj en teruraj kondiĉoj. La tuta situacio ne plu estas eltenebla. Mi neniam havos la eblecon fini mian universitaton aŭ normale vivi. Tial mi volus forlasi mian naskiĝurbon kaj la landon, kiuj malaperas, kaj eble daŭrigi mian studadon aŭ komenci denove en Francio, kvankam mi supozas, ke rifuĝintoj ne estos bonvenaj. Min interesas ĉio pri la universitato en Grenoble (ĉu ekzistas elektronika fakultato), kiuj estas la kondiĉoj por eniri la universitaton, ĉu mi povus daŭrigi la studadon ĉar jam studis 3 jarojn aŭ mi devos komenci de komenco, kiom kostas enskribiĝo en la universitato kaj ĉu mi povus ricevi stipendion, ĉar miaj pagkapabloj estas limigitaj... Tiun leteron trovis en sia leterkesto emerita profesoro Marcel Cornavins en Grenoble, Francio.

La ronda manskribo de Alma havis la daton: 22an de marto 1993. Marcel Cornavin klopodis pri la informoj sed sukcesis nenion fari pri la stipendio. Li sciigis al Zagreb, kaj petis iel kontakti Alman kaj informi pri la rezultoj de la esploro.

En septembro, la tuta materialo pri la eblecoj de studo en Grenoble alvenis al Zagreb, al peranto Spomenka Ŝtimec. Nun tie ĝi haltis - ĉar aktuale denove ne eblas sendi leterojn al Sarajevo, kaj des malpli tutajn dosierojn da materialoj. Ambasadejo de Bosnio kaj Hercegovino ne akceptis la peton peri la dokumentojn ĝis Alma. Internacia Ruĝa Kruco akceptas nur etajn mesaĝojn sur kelkliniaj formularoj.

Alma estas tre entreprenema: ŝi sukcesis kontakti Zagrebon por aŭdi, ĉu io nova por ŝi pri la studeblecoj. "Kontakti" estas komplika vorto: telefonis al mi en Zagreb iu vira voĉo, radioamatoro, kiu diris, ke li "havas Alma el Sarajevo je sia linio". Mi aŭdis en la fono la voĉon de Alma. Ĝi estis nekomprenebla.

Ĉu vi komprenis? - demandis la radioamatoro.

Ne. - konfesis mi.

Kaj li pacience frazon post frazo ripetis, kion Alma volis diri.

Kaj li same pacience kaj ĝuste ripetis ĉiun mian vorton. Mi devis diri al li, ke ĝis tiu tago la materialoj ne alvenis.

Alma diktis siavice iun faksonumeron per kiu oni povas kontakti ŝin, per satelito. Ŝi devis ripeti siajn ciferojn tri fojojn, ĉar ĝi daŭre perdiĝis en la aero. 871 1121230 aŭ 871 1440327 por Alma.

Alma Krvavac, Livanjska 40, 71000 Sarajevo.

Mi esperas, ke mi sukcesos peri al ŝi la materialojn el kiuj ŝi vidos la kondiĉojn pri studado ... kaj komprenos, ke ŝi malfruis, eĉ se ŝi havus monon kaj la eblecon eliri el Sarajevo.

Mi dividas kun la legantoj de MONATO tiun informon pri la ekzisto de Alma kaj pri la mondo en kiu ŝi vivas. Ĝi estas la sama kiel la nia. Kiel la via mondo.

Spomenka ŠTIMEC

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 12, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Spomenka Štimec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07