MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KANADO

Enmigrintoj en ora kaĝo

Kanado estas lando ĉefe formita de enmigrintoj. Tiuj, kiuj naskiĝis en Kanado, ne estas enmigrintoj sed iliaj prapatroj venis tien el alia lando. Kanado magnete allogas homojn, kiuj - ofte pro ekonomiaj kaŭzoj - deziras forlasi la propran landon. La avantaĝoj de vivo en ekonomie riĉa lando estas sendubaj: Neniu venas al Kanado pro ĝia klimato.

Ke oni povas vivi sufiĉe bone en Kanado ne signifas, ke tie paradizas. Enmigrontoj renkontas oficistojn kiuj senhezite aplikas stultajn enmigrado-leĝojn.

La leĝo pri akceptado de novaj enmigrantoj ne estas klara. Ekzistas du kategorioj de enmigrantoj. La unua konsistas el tiuj, kiuj eksterlande petis enmigradpermeson kaj sukcesis. La dua konsistas el tiel nomataj politikaj rifuĝintoj, senvize kaj kontraŭleĝe venintaj al Kanado kiuj jam surloke petas rifuĝinto-statuson. Se akceptitaj, ili fariĝos enmigrintoj.

Jen la teorio: alias la praktiko. Ekzemple, en 1989 eksterlanda kanada ambasado promesis al polaj enmigrontoj rekonsideron de iliaj petoj post 8 jaroj. Alivorte, 8 jaroj por jesi aŭ nei. Pli da problemoj alfrontas rifuĝintoj. Oni provizore akceptis certan nombron de rifuĝintoj, donis al ili rajton labori kaj post kelkaj jaroj decidas ilin forpeli de la lando al kiu almenaŭ kelkaj sukcesis alkutimiĝi. Ekzemple, en 1987 polaj alvenintoj havis la rajton peti rifuĝintan statuson pro ekzisto de komunisma registaro en Pollando. En 1990 oni komencis klarigi al la poloj, ke jam ne plu la "malbonaj komunistoj" regas en ilia lando. Multaj estas forsenditaj, kvankam ili jam sufiĉe longe vivis en Kanado, tie leĝe laboris kaj pagis al la kanada registaro impostojn.

Modernaj sklavoj

Ŝajnas, ke Kanado bezonas sklavojn. Moderna sklaveco ne devigas alporti sklavojn perforte. La enmigrintoj, venintaj de landoj kie oni perlaboras malaltan salajron, volonte laboros en Kanado kontraŭ minimuma salajro en manufakturoj sen longdaŭra laboro-garantio. La normala labortago superas la kutiman, kaj fabriko-posedantoj, ĝenerale mem enmigrintoj, sekse perfortas siajn laboristinojn. Ĉi-lastaj, ne konante siajn rajtojn, kaj timante perdi la laboron, plenumas "specialajn taskojn".

La multeco de varoj en la merkato puŝas homojn en materialismon. Se oni posedas domon kaj aŭtomobilon oni devas forte labori por repagi la prunton. Se oni ja repagos la pruntitan sumon, la domo fariĝas persona posedaĵo, sed eĉ tiam oni devas pagi jaran imposton al la urba administracio nur pro tio, ke oni la domon posedas! La senco de privata posedaĵo en Kanado kaj Usono ekzistas nur ĝis kiam oni klopodas ĝin defendi. Oni vivas en ora kaĝo.

Neperforta sklaveco. Eĉ diablo tion ne elpensus. Mankas al enmigrado-politiko en Kanado la pozitivaj aspektoj, pri kiuj politikistoj kaj ĵurnalistoj fanfaronas. Ĝi enhavas personajn tragediojn: sinmortigojn, disŝiritajn familiojn, perdon de talentoj.

Kanado estas lando sen nacio. Sole en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion, regatan tamen de anglo-saksa reĝimo. Tiu ĉi reĝimo uzas ĉiujn rimedojn, eĉ neleĝajn, por etne kaj politike disigi la kebekianojn. Ekster Kebekio patriotismo en Kanado ne ekzistas, krom sloganaj vortoj de la kanada himno, kiun la plimulto eĉ ne konas. Kien vi marŝas, Kanado?

Remigiusz MIELCAREK, Kanado
Jen provoka, iom unuflanka artikolo pri lando internacie konata pro humanisma kaj homrajta bonfaroj. Bonvenaj estas reagoj. (red.)
Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1994, numero 01, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Remigiusz Mielcarek el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07