MONATO

Scienco

RADIO

Poloj per pelvo

Pensante pri satelitoj, averaĝulo tre verŝajne tuj bildigas al si abundon da kolortelevidaj programoj kun multe da interprograma varbado. Tute prave. Tamen, kion averaĝulo eble ne scias, estas tio, ke akompanas ĉiun satelitan televidprogramon pluraj sonkanaloj. Tiuj portas radioprogramojn, interalie Esperantan.

La praideo de la teĥnikistoj estis permesi paralele uzi plurajn bildakompanajn lingvojn. Fakte tiu eblo malmulte uziĝas. Anstataŭe, la televidigistoj plenigas siajn sonkanalojn per radioprogramoj, kiuj neniel rilatas al la precipa televida programo. Plej ofte temas pri samlandaj radiostacioj kaj preskaŭ ĉiam kromgastas la eksterlanda servo de la respektiva nacio. Tiel statas ankaŭ ĉe Pola Radio, kiu interalie proponas sian 5an programon, la eksterlandan, pere de TV Polonja sur Eŭtelsat II F3. Tiu pola satelita programo egalas al la eble pli konata mallongonda dissendo de Pola Radio, kiu entenas la du ĉiutagajn Esperanto-programojn, dissendatajn helpe de la iom kapricema reflektopovo de la jonosfero. Satelitoj, iom kontraste al la jonosfero aŭ la raketoj necesaj por pafi ilin alten, tute ne kapricas. Nu, se iu okaze alvokita fakulo fine sukcesos instali ĉiujn satelitricevajn necesaĵojn, ne falinte de via balkono, vi ĝuos postfare perfektan ricevadon en preskaŭ altfidela sonkvalito.

Por kapti satelitan programon oni bezonas principe tri aferojn. Unue parabolspegulan antenpelvon kun enmuntita kapeto, la tiel nomata malaltbrua konvertilo. Due satelitan ricevilon — temas pli ekzakte pri satelita agordilo, ja pra-esperante nomata tjunero. Lastvice kaj trie oni bezonas sian tute normalan televidilon. Se oni planas promeni de satelito al satelito aldone necesiĝas motoro por laŭnecese turni la pelvon en diversaj direktoj laŭ la ekliptiko, ĉar ja vintrosezone vere ne plu decas komisii la edzinon pri tiu tasko. Se oni nur bezonas la sateliton kun la plej furoraj nacilingvaj programoj kaj aldone tiun de Pola Radio, oni povas fakte rezigni pri la motora poziciilo kaj munti du kapojn en la saman pelvon, permesante la antenon strabi al du satelitoj samtempe. La pelvo konektiĝu al la satelitricevilo kaj la ricevilo al la hejma televidilo. Prete, oni normale tenos - memkompreneble ne pli frue ol post kontanta pago de la fakturo instalista — du teleregilojn en la mano, la unuan por la satelita ricevilo, la duan por la propra televidilo. La tuta kafo kostas kompleta konsiderinde pli malmulte ol mil markojn germanajn.

Ne komplika afero

La ricevo de apudtelevida sonkanalo ne estas tiom komplika afero. Evidente oni unue kiel kutime direktu sian antenan pelvon al la ĝusta satelito. De la televidprogramaro, kiun la satelito dissendas, oni elektu la programon, kiu kromportas la deziratan radioprogramon, nome niaokaze TV Polonja. Post tio, oni elektu ene de la televidprogramo la kvazaŭ malĝustan sonkanalon, nome tiun kun la Esperanto-programo, kiu evidente ja neniel rilatas al la televida bildosekvo. Nun paŝu ni al la praktiko. Dum sur la ekrano rave bela, juna kaj tuj kisinda polino anoncas la sekvantan televidprogramon, la voĉo de la en Esperantujo ege pli fama, sed eble laŭ iuj gustoj kaj personaj emoj iom malpli kisinda Andreo Pettyn aŭdiĝas el la televidila laŭtparolilo. Li fiere anoncas perfekt-esperante la eklanĉon de la novaĵoj, sekvota de trarigardo de la pola gazetaro kaj eble la programeron „Homoj kaj problemoj”. La kisindulinon oni plej bone turnu vizaĝe al la ĉambromuro, ĉar aliokaze ŝia alloga rideto tro ĝenos, kiam Barbara aŭ Milada prezentas iujn sensaciajn aktualaĵojn varmege rekte el bone informitaj cirkloj de la pola episkoparo. Alĝustigojn, koncernantajn la kanalelekton, oni povas enmemorigi en la satelitan ricevilon. Post tio sufiĉos sola butonpremo por pretigi la tutan aranĝon. Nur la belan polinon vi plu devos tradicie meĥanike forturni aŭ diskrete vuali per tablotuko.

Diable gargare

Tiun tutan aferon Sarlanda Esperanto-Ligo decembrokomence elmontris en la germana urbo Homburg. Memkompreneble, kiel ĉiu bone kaj profesie preparita demonstracio, ankaŭ tiu ĉi belege fiasketis. En la satelitaĵo sidis iu malgranda diablo. Tiu fiuleto senĉese klopodis supergargari la satelitan voĉon de Pola Radio. Sed tiu miso apenaŭ ĝenis, ĉar tute hazarde Andreo Pettyn, la redaktestro de la pola esperanta disaŭdigo, persone kaj proprakorpe staris iom konsternmiene apud la obstina aparataĉo. La spertulo pri tiuj aferoj estas definitive la germano Günther Becker. Tiu ĉi ankaŭ tute hazarde ĉeestis, iom mishumore eltenante la diablajn gargarojn. Sed ĉiuj ĵuris je mil verdaj steloj, ke realpraktike la satelita ricevado vere bonege funkcias kaj ĉeestis sufiĉe da satelituloj, kiuj same eldiris. Memkompreneble la komisiito de MONATO tre konvinke kunĵuris pri satelita taŭgeco, kvankam li, honeste dirate, tute ne posedas satelitricevilon. Sed sendispute tiu teĥnologio vere estas liverinta al ni perfektan Esperanto-programon en la tuta Eŭropo.

PEJNO Simono

Esperanto per satelito

Jen la necesaj donitaĵoj por via satelita instalaĵo koncerne Polan Radion. Tamen la instalado plej konvene okazu helpe de iu satelite televida fakfirmo el via najbaraĵo. Interalie la necesa diametro de la pelva anteno estas decidenda. Tiu afero dependas de la lando, kie vi loĝas, kaj kompreneble de tio, kiujn satelitojn vi celas ricevi. Pola Radio, 5a programo. Satelito: Eutelsat II F3. Pozicio: 16 gradojn oriente (eble Pola Radio ekde aprilo lokos je 13 gradoj oriente, t.e. en la sama direkto kiel Radio Vatikana). Polarizado: horizontala. TV-portilo: 11,080 GHz. Sonsubportilo: 8,28 MHz. Satelita Esperanto-programo ĉiutage: 15:30 MET, 22:30 MET; aldone dimanĉe: 12:30 MET. Ne nur Pola Radio persatelite elsendas esperantlingvajn programojn, sed ankaŭ Radio Vatikana en dimanĉo tra la satelito Eutelsat II F1. Pozicio: 13 gradojn oriente kiel aŭda subportanto de MBC, 11,554 GHz per horizontala polarizado; la aŭda subfrekvenco estas 7,74 MHz.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2001