Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Mesaĝo de amo kaj espero

Modernajn militojn oni povas sperti trispece. Ili povas esti foraj, geografie malproksimaj, kies partoprenantoj estas al ni ne sufiĉe konataj, kaj motivoj kaj kaŭzoj nebuligitaj, ili povas esti proksimaj, neforaj, en la landoj kiujn ni vizitis aŭ travojaĝis, la militoj kiujn ni sekvas kun bedaŭro, sed tamen kun eta feliĉo, ke ili ne estas ĉe ni. La plej malfacilaj estas militoj, kiujn ni travivas. La militoj ĉirkaŭ ni detruas vivojn niajn kaj de homoj proksimaj al ni, transformas ilin en premsonĝon kaj nuran travivadon, en tragediojn al ni kompreneblaj sed ne influeblaj.

La libro de Spomenka Ŝtimec parolas pri tia milito. La milito, kiu detruas la propran landon, endanĝerigas la proprajn gekonatojn, amikojn kaj parencojn, kaj faras tragediojn kies kun partoprenantoj aŭ atestantoj ni estas. Spomenka Ŝtimec, kroatino, skribas pri la milito, kiu en 1991 dum ses monatoj furiozis tra Kroatio, kaj transiĝis al najbara Bosnio, kie ĝi ankoraŭ daŭras. La libro ekestis en ŝirmejo dum danĝeroj pro aeratakoj al Zagrebo. Ĝi priskribas la militon de interne, nin en la milito kaj reeĥon de la milito en ni. La Kroata milita noktlibro estas libro - ŝtuparo, ĉar ĉiu rakonto - ŝtupo priskribas nian rilaton al la milito. Ĝi komencas de subita kompreno de la fakto, ke la milito estas ĉi tie, ŝanĝanta nin kaj ĉion ĉirkaŭ ni. La pasinteco detruiĝas, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis, kaj la vivo ricevas aliajn mezurilojn kaj regulojn. Homoj, urboj, landoj, iam proksimaj, fariĝas malproksimaj, eĉ malamikaj. Timo fariĝas ĉiutagaĵo. Novaĵoj pri viktimoj, nekonataj homoj, eĉ konataj, proksimaj, fariĝas nekredeblaj absurde tristaj sortoj de la homoj. Vukovar, Prijedor, Sarajevo. Individuaj tragedioj postkuras unu la alian.

Kiom la homo povas elteni konstantan senton, ke li estas maljuste punita per milito, kaj ke meritata justo kaj helpo de nenie venas? La homo en milito sentas sin ekskludita el la mondo al kiu li iam apartenis. La libro estas tamen mesaĝo de la amo kaj espero. En ĝi ne estas soifo por venĝo, nek por malamo, ĉiun paĝon traigas komprenemo por homaj malbonaĵoj kaj deziro por paco. Kulminon de la homeco prezentas etendita mano de la vidvino, kiu dum entombigo de sia edzo mesaĝas al ĉiuj, ke ŝi pardonas, kaj ke ŝi mem preĝas por pardono. Nur ĉesu la malamo kaj komencu la vivo.

Azra ČOLIć

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Azra Čolić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-26