MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

DEBATO

Vivu vigle kaj vegetare!


Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron 004583.

Studo farita samtempe en Nov-Zelando kaj Britio montris, ke vegetaranoj havas 40 % malpli grandan probablecon morti pro kancero kaj 30 % malpli grandan probablecon morti pro kormalsano ol viandmanĝantoj. Diversaj faktoroj povas gvidi al tiuj diferencoj. Estas konate, ke viando restas pli longe en la intestoj ol legomaj manĝaĵoj. Efektive, dum sia restado, ĝi komencas putri sekve de la ago de tieaj bakterioj. Inter la produktoj de tiu putrado troviĝas kelkaj kancerigaj. Cetere, la popularaj kuirmanieroj, kiujn oni ofte aplikas al viandaĵoj (fritado, rostado) en si mem rezultigas kancerigajn produktaĵojn. Al la sana vivo miskontribuas ankaŭ la nenaturaj rimedoj de intensa bredado, la sola rimedo per kiu eblas provizi sufiĉajn kvantojn da viando por la „pli evoluintaj” socioj. La agrikulturisto „farĉas” siajn kompatindajn bestojn per hormonoj, antibiotikoj kaj aliaj drogoj, ĉiam en la nomo de plia profito. Pliaj streshormonoj estas eligitaj en la bestoj dum ili spertas la hororon de la buĉejo; parolaj atestoj kaj kaŝaj vidbendaj registraĵoj pruvas, ke multaj bestoj restas konsciaj pli longe ol permesite. La restaĵoj de tiuj drogoj kaj hormonoj troviĝas en viando, kaj povus malutili al la konsumanto. Pri iuj sekvoj de konserviloj en viando, vidu sube. Cetere, la fakto, ke vegetaranoj ĝenerale pli zorgas pri manĝi freŝajn fruktojn kaj legomojn, certigas al ili la konsumadon de ŝirmaj substancoj, troviĝantaj ekz. en la legomoj de la brasika familio kaj en citrusaj fruktoj, kiuj gardas la korpon kontraŭ la kanceriga efiko de poluaĵoj. Rilate kormalsanon, estas jam delonge klare, ke manĝkutimo alta je graso, aparte bestdevena graso, ligiĝas kun plia ofteco de arteriosklerozo kaj korinfarkto (kvankam eskimoj estas esceptoj al tiu regulo).

Nitrita konservilo uzata en kolbasetoj, kiujn usonanoj ŝatas manĝi en bulko (hot dog) povas grave difekti la sanon de infanoj. Studo ĉe la prestiĝa medicina fako de Harvard Universitato trovis, ke infanoj, kiuj manĝas tiujn kolbasetojn pli ol 12 fojojn monate, havas naŭoble pli grandan probablecon suferi pro infanaĝa leŭkemio; kaj infanoj de patrinoj, kiuj manĝis almenaŭ unu kolbaseton semajne dum gravedeco, kaj de patroj, kiuj kutimis manĝi kolbasetojn en la periodo de koncipo, havas duoble pli grandan ŝancon suferi pro cerba tumoro. Nitritaj konserviloj estas grandskale uzataj en aliaj viandaj produktoj. La korpa metabolo transformas ilin al nitrozoaminoj, kaj jam de 25 jaroj estas klare, ke tiuj substancoj facile ekestigas kancerojn.

Rezultoj de sesjara epidemiologia studo en Usono pri la nutrado de 14 000 virinoj montris, ke tiuj kiuj plej grandkvante manĝas viandon (pli ol 70 gramojn tage) havas duoble pli grandan probablecon suferi pro mamkancero, ol tiuj, kiuj manĝas viandon minimume (malpli ol 7 gramojn tage). Vegetaranoj, aparte la pli rigoraj, ofte uzas sojofabojn kaj diversajn produktaĵojn el tiuj faboj (ekz. tofuo, tempeo, mizo). Montriĝis laste, ke virinoj, kiuj uzas multajn soj-produktaĵojn estas pli ŝirmataj kontraŭ mamkancero, ol tiuj, kiuj ne dependas de tiaj nutraĵoj. Tial, duobla gajno por sojo-manĝantaj vegetaraninoj!

Lastatempe la brita ministrejo pri sano raportis epidemiologian studon, kiu montris, ke homoj, kiuj regule manĝas bovidaĵon el tre juna besto, havas 13-oble pli grandan probablecon suferi pro Creuzfeldt-Jakobmalsano, ol tiuj, kiuj ne manĝas tiun specon de viando. Creuzfeldt-Jakobmalsano manifestiĝas kiel nekuracebla degenero de nervoj, rezultigante perdon de mensaj kaj muskolaj kapabloj. La simptomoj tre similas al tiuj de bova spongoforma encefalito kaj pluraj sciencistoj suspektas, ke temas pri la sama infekta organismo en ambaŭ kazoj. Tiu malsano evidentiĝas nur post iom longa tempo, tiel la infekto ne estas videbla en tre juna bovido. Laste aperis raporto, ke agrikulturisto-laktoproduktanto infektiĝis, kaj oni komencas suspekti, ke la infekta organismo (kiu estas nek bakterio, nek klasika viruso) povas eniri bovinan lakton.

La homo estas la sola specio en la mondo, kiu daŭre trinkas lakton post la nutrado ĉe la patrinaj mamoj. Tamen, bovina lakto ja celas bovidon, ne homon. Multaj homoj, aparte en Azio kaj Afriko ne povas toleri lakton, ĉar mankas al ili la enzimo necesa por digesti laktozon. Kulturoj kiel la japana, en kiuj tradicie oni ne uzis lakton, nek produktaĵojn el lakto, montras, ke tiaj manĝaĵoj ne estas necesaj, lli povas malutili: Homoj, kiuj beb-aĝe devis tre frue enigi bovinan lakton pli ofte suferas pro alergio. Cetere, oni suspektas, ke troa konsumado de laktaĵoj gvidas al pli granda produktado de muko, kio povas malhelpi aparte en homoj, kiuj alie suferas pro diversaj pulmaj malsanoj, kiel ekz. astmo. Estas mito, ke sufiĉa kvanto da fero en la dieto haveblas nur al viandmanĝantoj. En sojo kaj aliaj faboj, lentoj, sekigitaj abrikotoj kaj verdfoliaj legomoj, ĉie abundas fero. Kvankam la tradicia konsilo estas, ke virinoj, aparte en mez- kaj mal-junaĝo manĝu laktaĵojn por eviti osteoporozon, malsano en kiu la ostoj fariĝas tre fragilaj pro perdo de kalcio. Lastatempaj studoj tamen sugestas, ke la ofteco de osteoporozo estas pli granda en landoj, kie oni abunde uzas lakton, fromaĝon, ktp, ol en landoj, kie oni ne kutimas manĝi laktaĵojn. Fakte, estas tute eble asekuri al si sufiĉan kalcion manĝante verdfoliajn legomojn, sezamsemojn, k.a. Pri proteino ne necesas tre zorgi: krom en landoj, kie regas serioza malsato kaj kie oni ne havas la lukson elekti sian dieton, ĉar nenio haveblas, estas preskaŭ neeble suferi mankon de proteino. Efektive, estas pli facile manĝi tro da proteino kaj tiel eventuale malutili al si. Montriĝis ke ratoj, kiuj ricevas dieton kun malalta kvanto da proteino, vivas pli longe ol siaj kunuloj, kiuj ricevas altproteinan dieton. Estas vere, ke neniu plantdevena manĝaĵo enhavas ĉiujn dek du aminoacidojn necesajn al homoj. Tamen, estas facile ricevi ĉiujn per ĝusta kombinado de grenoj, faboj kaj nuksoj. Tia kombinado ŝajnas natura al multaj popolaj pladoj, ekz. rizo kun pizoj, pasto kun faboj.

Vitamino B12, nepra por absorbo de fero el la intesto, troviĝas preskaŭ ekskluzive en bestdevenaj produktoj, ink. de lakto, ovoj. Tamen, malgrandaj kvantoj troviĝas en biero kune kun aliaj membroj de la B-vitamina familio (kia ofero, devi drinki bieron por la sano!!!), ankaŭ en la japana „tempeo” - kuko el fermentitaj sojofaboj -, kaj ankaŭ en gistaj panŝmiraĵoj kiel ekz. Marmite (substanco eventuale ne tiom konata ekster la anglalingvaj regionoj - ĝi estas tre bongusta). Cetere, estas iuj indikoj, kvankam ne absolutaj pruvoj, ke la intestaj bakterioj de rigoraj vegetaranoj (t.n. veganoj, t.e. tiuj, kiuj ne konsumas iujn ajn bestdevenajn manĝaĵojn) draste malsimilas al tiuj de karnivoroj, kaj ke iuj inter la bakterioj kapablas surloke fari B12. Tio estas individua afero, kaj estas konate, ke inter la pioniroj de veganismo, kelkaj ja suferis pro anemio kaŭze de manko de B12. Tamen, eĉ sobra vegano, kiu neniam tuŝas bieron, ne ŝatas tempeon kaj gistajn ŝmiraĵojn kaj kun maltaŭgaj intestaj bakterioj, povas facile havigi al si sufiĉan provizon de B12 pere de vitaminaj tablojdoj, kaj pere de sojolakto kaj aliaj fabrikitaj nutraĵoj al kiuj certaj firmaoj kutimas aldoni „krizajn” vitaminojn, kiel ekz. B12, A, D.

Malpli mezureblaj per sciencaj metodoj estas la ofte raportitaj sentoj de vegetaranoj, ke ilia dieto kondukas al malpli da agresemo kaj pli da trankvilo. Esti vegetarano ja estis la elekto de elstaraj homoj, kiel Pitagoro, Budhao, da Vinci, Voltaire, Thoreau, Tolstoj, Shaw, Gandhi (kaj jes, la kazo de Hitlero pruvas denove, ke al ĉiu konstato ekzistas escepto). Finfine, tamen, estas ironie, ke kelkaj debatas pri dietoj, dum aliaj mortas pro malsato. Ne temas pri manko de kultivejoj en la mondo, sed pri malĝusta uzado. La bredado de bestoj forprenas ne nur grundon uzeblan por planta kultivado, sed foruzas ankaŭ grenojn kaj legomojn, kiujn homoj povus manĝi. La urino kaj fekaĵoj de intense breditaj bestoj poluas riverojn. Metano, eligita de ruktantaj bovoj, kontribuas al la «forceja efiko”, kiu ĥaosigas la klimaton. Saĝa politiko, kiu favorus vegetarismon kaj malfavorus la viand- kaj lakto-industriojn, povus ebligi al multaj ne nur pli sane vivi, sed simple vivi anstataŭ morti.

Krys UNGAR

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1995, numero 07, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kris Ungar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-06