MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

STEREOGRAMOJ

La modo de fiksokuloj

Se vi enirus librejon aŭ superbazaron kaj trovus personon, kiu malatentante, fiksokule rigardas buntan sensencan bildon... nu bone, ne surpriziĝu. Temas pri nova "ludilo" kvazaŭ amashipnoto, al kiu volonte submetas sin junuloj kaj plenkreskuloj, grandaĝaj sinjoroj kaj plenokupaj dommastrinoj, seriozaj profesiuloj kaj senpripensaj adoleskantoj. Tio estas la "manio pri stereogramoj", bildoj plenkoloraj kaj ŝajne abstraktaj, ĝis oni malkovras kiel ilin rigardi. Jes ja, ĉar el la "sensenca" bildo, misfokusa antaŭ la okuloj, subite ekŝprucas scenoj puraj kaj plurkoloraj: floroj, vizaĝoj, atletoj, bestoj, pejzaĝoj, mondmapoj ... reliefaj el la fundo kaj klare elstarantaj.

Eksplodinte en Japanio en 1992, la pasio pri stereogramoj rapide disvastiĝis al aliaj landoj. La "fundamento" entenas tri librojn kun la titolo Magic Eye (Magia Okulo), daŭre inter la plej venditaj libroj en Usono, Aŭstralio, Brazilio, Britio, Germanio, ...

Samkiel multaj aliaj ludiloj kaj kuriozaĵoj, ankaŭ la stereogramoj posedas "noblan" historion. Desegnoj kaj fotoj, fakte, ne vere "kaptas" la realon, sed "tradukas" scenon tridimensian en dudimensian surfacon. Malgraŭ ĉiaj rimedoj de perspektivo, la bildo neniam iĝas tute "plena". La problemo, jen, estas, ke niaj okuloj duas. La nervofibroj elretinaj, fakte, interplektiĝas tiel, ke la dekstra cerba hemisfero ricevas la maldekstran duonon de la bildo, kaj la maldekstra hemisfero la duonon dekstran (fig. 1a). La cerbaj hemisferoj, poste, mistere "kunfandas" la bildduonojn kaj nin kapabligas vidi ununuran solidan mondon ĉirkaŭe.

En 1833 la angla fizikisto Charles Wheatstone realigis la unuan aparaton por imiti la duokulan vidmanieron (fig. 2a). Per la du speguloj je rekta angulo en lia "stereoskopo", ĉiu okulo ricevas unu el la du bildoj, iomete diferencaj, ĉe la kontraŭaj flankoj de la aparato; la cerbo ilin kunfandas kaj rezultigas unusolan tridimensian bildon.

Cent kvindek jarojn poste, la hispana pentristo Salvador Dal sin dediĉis krei kelke da stereoskopaj pentraĵoj; en 1978 la vizitantoj de Guggenheim-Muzeo en Nov-Jorko povis proksimiĝi al paro da grandaj speguloj je 60o, kiuj reflektas du preskaŭ identajn pentraĵojn kun longa titolo: "Dal eklevas la haŭton de Mediteraneo por montri al Gala la naskiĝon de Venera"; la reflektitaj bildoj kunfandiĝas ĝis formi ununuran pentraĵon imprese tridimensian.

Aliaj postaj eksperimentoj pri vidprocezo kreis "dispecigitajn figurojn", en kiuj foje malfacilas identigi la bildotemon (fig. 3a, 4a, 5a), aŭ en kiuj vidiĝas figuro (ekzemple la blanka triangulo en la fig 6a.), kiu desegne reale ne ekzistas. Tiaj lastaj eksperimentoj tamen ne multe rilatis al procezo de vidado tridimensia. Estis en la 50aj jaroj, ke Bela Julesz, esploristo ĉe Bell-Laboratorioj en Nov-Ĵerzejo, Usono, utiligis parojn da perkomputilaj bildoj kaj specialajn okulvitrojn por decidi ĉu vidiluzioj estiĝas en okuloj aŭ en cerbo. (La rezulto ŝajnis pruvi la duan hipotezon.) Ekde tiam okulvitroj kun unu lenso ruĝa kaj la alia verda kelkfoje aperas kiel donacoj en revuoj aŭ kiel kuriozaĵoj, tra kiuj eblas admiri apartajn bildojn taŭge presitajn por aspekti reliefe.

Grava jaro estis tamen 1979: Iuj Julesz-kolegoj elpensis manieron por videbligi nudokule scenojn kaŝitajn en bildoj laŭŝajne tute abstraktaj kaj "senkulpaj". Naskiĝis tiele la stereogramoj, realigitaj per preskaŭ identaj paralelaj strioj de figuroj aŭ punktoj. La grava vorto ĉi-koncerne estas kompreneble tiu "preskaŭ": Fakte, en la etaj diferencoj inter sinsekvaj strioj "mergiĝas" bildo. Por ĝin vidi necesas, ke la dekstra okulo fiksu unu strion, dum la maldekstra fiksu tiun apudan; iumomente la cerbo kombinas la striojn, naskante elstaran bildon. Atendante la ebon krei tridimensiajn figurojn per komputilo (taŭga programo estas ekzemple la germana "Salitsky Dot"), provu vin amuzi per la bildoj ĉi-paĝaj (fig. 7a, 8a, 9a). Metu la paĝon tuŝi vian nazon, tiel ke la stereogramo aspektu plene konfuza; iom malstreĉiĝu; malfokusigu viajn okulojn kvazaŭ vi rigardus trapapere malapudan objekton, kaj malrapide retroportu la paĝon; iumomente al vi ŝajnos, ke vi "eniras" la bildon, el kies fundo klare elstaros plurebena figuro. Se male nenio okazos, aŭ vi eklarmos, iom ripozu kaj reprovu.

Gianfranco CAZZARO

Fig. 1a. La interplektiĝo de nervaj fibroj el retinoj al cerbaj hemisferoj. Fig. 2a. La "stereoskopo" de Wheatstone. Fig. 3a. 4a. 5a. Ekzemploj de "dispecigitaj figuroj" kies temo estas foje malfacile identigebla. Fig. 6a. La "triangulo de Kanizsa", kie aperas blanka neekzistanta triangulo.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1995, numero 01, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gianfranco Cazzaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07