MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

La kompensa kiso

En karesado de la printempa brizo Rafo piediris laŭ la vojo al la hejmo de Umea, kaj dum kontemplado pri paseo li ignoris la stratan gajon. "Do, kian donacon al ŝi?" li pensis.

Antaŭ tri jaroj Rafo renkontis f-inon Umea hazarde en librejo, pro sama arda intereso al romano de iu postmodernisma verkisto; post kiam ili pagis por la respektivaj libroj, tuj ili libere interbabilis pri la verkoj de tiu verkisto ĉe vendotablo ... Poste ili havis oftan kontakton, kaj dum la rendevuoj ili havis ĝojan tempon. Rafo iom post iom korinklinis al tiu minca kaj rigida ĉarma junulino; la freneza amo al ŝi eĉ ĝis hodiaŭ neniel malfortiĝis. Tamen Umea korinklinis al alia junulo kun sama freneza amo, ho ve. Lia freneza amo gajnis nur ŝian decideman rifuzon, dum ŝi ankaŭ gajnis la samon de la junulo. Nun, laŭdire, ŝi havas novan korinklinulon, sed Rafo ankoraŭ restas sola fraŭlo. Subite li aŭdis, ke Umea nezorge tordis al si la piedon, eĉ piedartiko rompiĝis kaj ŝi nur kuŝas sur lito. Post meditado Rafo decidis viziti ŝin, kiu profunde nestas en lia koro, kvankam ŝia iama rifuzo funde vundis lian koron, eĉ ĝis nun li ankoraŭ ne tute resaniĝis, tamen ĉe li neniam restis rankoro, sed nur zorgemo aŭ ... sopiro al ŝi.

Preterpasante florbutikon, la lumo al li, Rafo enbutikiĝis. Fronte al buntaj florfakoj li ne povis decidi, kian floron li aĉetos. Rimarkinte lian hezitemon, koketa vendistino proponis al li: "Sinjoro, ĉu vi volas aĉeti florojn por via amatino? Kial vi ne aĉetu rozon?" Li, murmurante en gorĝo, atentis tantaligan rigardon de la vendistino, kies moketa rido decidis lian elekton. "Nu, jen ruĝaj rozoj!"

Lia vizito kun bukedo da ruĝaj rozoj surprizis ŝin. "Neniel mi antaŭvidis vian viziton" Umea diris kun brila rideto.

"Ĉu vi ne diris, ke ni ĉiam estos intimaj amikoj?" ankaŭ Rafo diris kun brila rideto.

"Vi ne scias, ke dum mi kuŝas lite la soleco inundas min ĝismorte; mi sopiris pri babilado kun alia ..." Umea grumblis.

"Ĉu vi ne jam havas Li'n?" Rafo eĥis ŝin.

"Malsaman senton! Krome li preferas oficdeĵori ..." Kaplevante, ŝi rigardis al la mieno de Rafo, tenere kaj lante lirlis: "Fakte, delonge mi deziras babili kun vi... Kiam mi rifuzis vin ne pro tio, ke vi ne meritis mian amon, aŭ mi subtaksis vian fidelecon ... sed, nur ke tiam mi mem ne kapablis eskapi de alia ombra vualo ..."

"Ne plu! Mi, mi tute komprenas vin" Rafo sentimentale mildigis ŝian konfeson, rigardante ŝiajn okulojn. Umea silentis.

Rafo ĉirkaŭrigardis en ŝia ĉambro, kiu iam estis lia aspirata tenera animnesto. Ĉio evidente ne ŝanĝiĝis, preskaŭ restis la antaŭa aspekto, la romano kiun ili kune aĉetis dum ilia renkontiĝo staras inter libroj sur murbreto; nur sur tablo troviĝas florvazo, en kiu la ĵus aĉetita de li bukedo da rozoj ostentas.

Ŝia parolo rompis la silenton: "Do, kiel vi vivas nuntempe?" Rafo stariĝis kaj paŝetis tien-reen, kaj: "Ĉu vi aludas pri amatino?" amara rideto aperis ĉe liaj buŝanguloj. Sed Umea ne ridetis. Kapklinante ŝi dronis en kontempladon. Post longa momento ŝi murmuris: "Vi jam estas dudek-sesjara... Vin trenis ja mi ..."

"Kial vi pensas tiel!" Rafo haste haltigis ŝian parolon, kaj intencis deviigi la babilan tempon: "Ĉu via piedvundo resaniĝas? Permesu min vidi vian vunditan piedon, ĉu?"

"Jam resaniĝas." Ŝi levis la kovrilan angulon, dirinte. La eleganta piedo, kies artiko estas volvita de blanka bandaĝo, aperis antaŭ liaj okuloj, kaj similis al pimpa lotusfloro sur la verda fono de la kovrilo.

Lia rigardo inundis tiun mincan piedeton. En lia koro ŝvebis bedaŭra turmento, kaj li tuj rememoris, ke dum ilia promeno en avenuo, atentinte ŝian laciĝon, li proponis al ŝi sidiĝi por ripozi; tiam li rimarkis ŝian piedan delikatecon kaj kun neretenebla sento li karesis animfole tiun piedon. Sed ŝi, incitate, puŝis lin flanken. Ĉi-momente Rafo urĝis la rigardan revenon indiferente-afekte foliumis magazinon de sur la tablo, sidiĝante en fotelo apud ŝi.

Denove silentis.

Leĝera voĉtrilo muaris ĉe liaj oreloj: "Ĉu vi deziras karesi ĝin? ... ĉi-foje estas laŭ mia peto al vi ..."

Ne atendante, Rafo levis sin kaj stuporis antaŭ ŝia lito.

"Mi petas vin, ke vi karesu ĝin ..." Umea rimarkis lian surprizon kaj sincere, softe ripetis.

La varma fluo tuj ektorentis en lia koro, larmoj perle ruliĝis en la okuloj. Rafo lante etendis la manojn kaj leĝere tenlevis dumane tiun lotusfloron, kiu svage fariĝis pli kaj pli pompa, blankpura ... Ŝajnis al li, ke la animvundo pro ŝia iama rifuzo tute resaniĝas.

Kaj Umea ankaŭ levtenis dumane lian vizaĝon, donis al li kison, kiun Rafo sentis sincera, anĝela. Larmgutoj bruligis liajn vangojn. La malkaŝita am-frenezo ree ardigis lian korpon kaj animon... "La kiso kompensu viajn fidelan atendon kaj sinceran toleremon ..." ŝi balbute kveris singulte.

La bukedo da ruĝaj rozoj kviete disaromis, mute rigardis tiun emocian paron, kaj sentis tiun ĉi belan sanktan momenton. La paseo, gaja aŭ malgaja, tute sinkis en la ardan kisadon.

Shi Chengtai

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1995, numero 06, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Shi Chengtai el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07