MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

Hamburgero ne tre erotika

En La ludanta lumoLa nuda feino, sed legeblas sendepende de tiu.

Ĉiu ero prezentiĝas kiel elpensata de juna viro kaj rakontata al lia amatino kiel antaŭludo de ilia propra amorado. La noveloj estas simplaj, naivaj kaj grandparte sufiĉe palaj rakontoj, kies kerna punkto estas sekskuniĝo de viro kaj virino. En la plej longa, tri-ĉapitra rakonto Vermeiren ne sukcesas veki aŭ teni la intereson, la tuto ŝajnas stulta, diletanta kaj sufiĉe senerotika. La moralo impresas etburĝe antaŭjuĝa, la roluloj havas nenion komunan kun vivaj homoj.

Ankaŭ la dua, sufiĉe longa, rakonto, La juna viro kaj la blinda virino, komenciĝas simile, sed poste ŝanĝas sian tonon al malpli supraĵa, pli interesa kaj psikologia nuanco. En tiu parto troviĝas ankaŭ la sola efektive erotika sceno de la libro, kie la geparuloj reciproke palpesploras siajn vizaĝtrajtojn. Tiu tre sentema sceno vekas seksan imagpovon multe pli efike ol „ili faris la ludon unufoje, dufoje, trifoje” aŭ „ŝiaj glitvandoj interne estis agrable ŝvelintaj kaj aspektis varmaj kaj humidaj” kaj similaj „erotikaĵoj”.

Trie aperas mallonga rakonto, kiu tute evitas realisman formon sed ludiĝas en fabeleca etoso. Tio montriĝas multe pli bona maniero prezenti erotikan fantazion ol la provo de realisma priskribo en la unua rakonto.

Laŭ la kovrila teksto, Vermeiren verkis ducenton da libroj, ĉefe por gejunuloj. Mi bedaŭras tion, ĉar parto de la dua novelo en tiu ĉi libro pruvas, ke kun iom pli da fantazio kaj koncentriĝo, li povus krei ion legindan. La ludanta lumo grandparte similas libroforman hamburgeron - ja facile maĉeblan, sed senartan kaj sensukan. Iupaĝe Vermeiren eĉ forgesas, kion li mem skribis sur la antaŭa paĝo (ekz. p. 25 „Do ŝi ankoraŭ konis lian nomon”).

La lingvaĵo de la traduko estas pliparte simpla kaj flua, kvankam la dialogo foje portas spurojn de skribtablo pli ol de viva babilado.

Sten JOHANSSON