MONATO

Poeto de amo kaj revolucio

La recenzon mi deziras komenci per laŭdo al la senlaca William Auld kaj Flandra Esperanto-Ligo, kiuj revenigis al ni la trezoron: plenan poemaron de unu el la plej elstaraj Esperanto-poetoj. Eŭgeno Miĥalski verkis siajn unuajn konatajn al ni versaĵojn en la dua duono de la 1910-aj jaroj. Sur la griza fono de tiama Esperanto-poezio ili aspektis kiel perloj; ja Miĥalski estis vera poeto, do ne versfaristo kiel multaj liaj samtempuloj. Sed dum dudek jaroj da verkado li multe evoluis al matureco kaj diverseco.

Miĥalski vivis en tumulta epoko, kiu brulstampis liajn personecon kaj poezion. Por kompreni lin kaj lian balancadon inter fajna poezio kaj kruda afiŝismo, ni devas imagi la epokon. Tiun imagigon provis fari por ni en sia ampleksa kaj cetere bona studo Krys Ungar. Estis malfacile por ŝi verki pri tiel enigma lando kiel Sovet-Unio, tiom pli en tiu fora kaj stranga epoko, vivante en la nuntempa Britio. Tial fojfoje, ŝia salato el iom naive prezentitaj informoj pri la historio de Sovet-Unio, miksitaj kun nemulte konataj (kaj ofte neklaraj) informoj pri la vivo de Miĥalski, aspektas nekonvinke. Se la tekston antaŭlegus iu kompetenta sovetiano (ve, la plej granda spertulo pri la rusa skolo en Esperanto-literaturo Boris Tokarev jam forpasis), tion oni povus eviti, por jam ne paroli pri harstarige aĉa laŭvorta traduko el la rusa de iu teksteto, atribuata al Miĥalski (p. 13). Tamen entute ankaŭ Krys Ungar estas laŭdinda, precipe pro la literatura parto de la eseo kaj speciale pro la prezento de fragmentoj el esplordemandaj protokoloj (eltrovitaj kaj liveritaj de Nikolaj Stepanov) de la fifama NKVD (sekreta polico), kiuj legate frostigas la koron.

Komence Miĥalski indigne malakceptis la falsajn akuzojn, sed post apliko de certaj „juraj” rimedoj li jam „libervole” konfesis tion, kion oni postulis de li. Oni povus, eble, imagi la „jurajn” rimedojn, kiujn aplikis al siaj „kunparolantoj” la „revoluciaj romantikuloj” en NKVD, sed apenaŭ oni povas imagi, kio okazis en la animo de la Esperanta poeto-revoluciulo, kiam li estis mortpafota pro „gvidado de kontraŭrevolucia kaj trockiista agado inter esperantistoj”. Ĉu vi povas imagi sur tiu fono, ke iuj esperantistoj en la nuntempa Rusio ne nur ĝojas pri repotenciĝo de komunistoj (kiuj ja ne povas regi sen NKVD-ecaj metodoj), sed kelkaj eĉ arde kontribuas al reveno de ilia kontraŭhoma (kaj kontraŭesperanta!) reĝimo?! Dio gardu, ke ilin ne trafu la sorto de Eŭgeno Miĥalski kaj de dekmilionoj da aliaj viktimoj de la Granda Teroro!

Cetere, antaŭ nelonge iu juna entuziasma usonano (!) afiŝis per Interreto sian antaŭĝojon pri baldaŭa venko de komunistoj kaj stalinismo en Rusio, al kio iu rusiano prave replikis, ke tiukaze unu el la unuaj agoj de la komunistoj estus malpermeso de retpoŝto kaj entute de Interreto (ni aldonu: ankaŭ de Esperanto) en Rusio.

Ni revenu al nia Poeto. Eŭgeno Miĥalski mem konsciis pri sia dueco:

... du sitelojn per balanca vekto
sur fajna ŝnur' mi portas kun kuraĝ'.

En unu - akvo malvarmege-brula,
kaj en la dua - vaporanta brog':
en unu flank' de l' ŝnur' - nebulo,
kaj en la dua - sun-prolog'.

Kienas mi? Ne donos mi respondon,
ĝin mi ne scias ankaŭ mem;
similas mi ribelvagantan ondon,
batantan kontraŭ bordoj de problem'.

Tiu cirkeca ekvilibrado ne estas sendanĝera; ja en ajna momento ekvilibro estas perdebla kaj ... Kiam la Poeto amikas kun Muzo, ŝi kantas per juna, pura, bela, gaja, ama voĉo:

Por vi, feino mia bela,
Mi kantas dolĉajn melodiojn,
Pro vi en nokto lunehela
Mi ŝatas tiel fantaziojn.

Furiozaj, ĝojaj kaj rapidaj dancoj
korpon mian pikas kvazaŭ akraj lancoj,
koron mian ŝiras kaj turmentas ili,
tamen mi deziras trili, trili, trili.

Mi kreas por krei. Sen ia kromcelo.
Mi kreas poemon el kor'.
Mi kreas per ĝi monumenton de l' Belo
En versa kolor'.

Per trilflugiloj de koloroj-versoj
nuancas mi per skvamoj-asonancoj
kaj ronde-flugas tra la universo
en furioz-ebriaj dancoj.

Puto profunda - jen via rigardo,
puto kun akvo serena;
tamen, junino, mi estu singarda:
eble ĝi estas venena!?

Mi spertis en vivo pri multo,
travivis maldolĉon kaj ĝuon;
en mez' de banalo kaj stulto
mi trovis enuon.

Al Vi, nekaptebla „os”,
neniam kaj ĉiam as'anta,
sendas poemojn de pensoj-ĥaos'
el mia menso serĉanta.

Kaj la plej fama:

Estas mi - papili'
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.

De la lun', ĝis la sun'
kun korjun'
flugas mi:
de la ter', de mizer',
de sufer'
fuĝas mi.

Kun paso de jaroj la Muzo de Miĥalski adoltiĝis kaj ekkantis jam pri sociaj temoj, tamen ankoraŭ sufiĉe purvoĉe:

Altaj turoj. Kavaliroj. Sinjorinoj. Junpaĝioj.
Buklaj blondoj. Trubaduroj. Amromancoj. Rendevu'.
Aventuroj. Flamturniroj. Brilaj lancoj. En loĝioj
Sidas rondoj de belinoj.
Mezepoka belrevu'!

Jam superfluas vortoj - transiru ni al agoj,
posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon.
Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉ-imagoj -
ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.

Frue aŭ malfrue, Sunon ni atingos,
ni ĝuados la ripozon post mizer' kaj ploro,
kaj neniu Sunon nian plu estingos,
Sunon de Laboro.

Ĉiuj tuj
al Fanduj'!
Vokas mi, arogant';
kun martel'
de ribel'
sonu ĝi, venka kant',
pri Rozuj',
pri ĉiel',
pri radi-diamant'.

Generaloj kur-rapidas
Respublikon murdi for,
Kaj Berlin' kun Rom' egidas
Entreprenon de l' teror'.

Tuj en aplik'
la mekanik',
risort'
de fort'
de brunsvastik'.

- Tuta jam mondo kompreni komencas,
Ĉie ekluktas ĝi kontraŭ faŝism'
Nigro kaj bruno egale esencas,
Monda ja estas tutec-organism'.

Do al batalo
sonu signalo
kontraŭ svastik'
pro [por?] la Respublik'.

Tamen, kiam la Poeto komencas mistrakti sian Muzon, ŝi eklitanias senguste, knare, malame kaj, kiel atendeble, ofte false:

Antaŭen ni, kuraĝe! Al novaj idealoj!
Al novaj vivrimedoj! Al nova viv-konstru'!
Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj,
Ĉar nia savo estas en plena viv-detru'.

Mi rapidas al fenestro, brumalfermas ...
Venkis ni: venis Ruĝa Arme'!
Kuras for malamikoj, timante ekstermon,
kun la krioj de ve'.

- Ekbrulis la palacoj de parazit-kontento,
Degenerinta sango ekfluis for de l' tron'.
Tra tuta lando flugis ribele-spira vento,
Kaj de l' libera himno aŭdiĝis venka son'

- Papo krias en indigno
kontraŭ popojn-persekut'.
Ofendiĝis lia digno
pro soveta di-kondut'.

(Ni klarigu parenteze, ke la komunistoj en Sovet-Unio ĉiam persekutis la religion kaj la eklezion, kion Miĥalski videble aprobis. Estas amuze vidi nun, ke la prezidento de Rusio same kiel gvidantoj de ĉiuj komunistaj, naciistaj kaj faŝistaj partioj en la nuna Rusio konkurencas pri fideleco al la eklezio, malgraŭ sia verŝajna sendieco.)

For lulkantojn de l' dorm' por proleta infan',
fabelantajn pasinto-imagojn.
Nur pri batoj de l' ŝtorm', pri danĝer', uragan',
pri aktivaj viv-agoj
parolu maŝino al nia infan'.

Klas' kontraŭ klas' - pro ekzisto,
kontraŭ palaco - kaban'.
Ne komprenas tion nur filistro,
kion bone jam scias infan'.

Kaj la plej fifama:

Min pardonu, kara Zamenhofo,
Pri koment' al „Venis nova sento”.
Estis vi naiva filozofo
Kaj nevola kapital-agento.

Esperanto estas ne la celo
Sed nur helpa batalil-faktoro
En tutmonda proletar-ribelo
Por finfine venko de l' Laboro.

Kaj ni nova jungeneracio,
Sen trompanta lingv-idealismo
Brake marŝu tra revolucio
al fincelo nia - Komunismo.

Vidante tiun strangan hibridon, Krys Ungar kun dubo skribas, ke komence de 30aj jaroj „Miĥalski, ĉu el neceso, ĉu el konvinko, estis en tiu tempo verkanta ekskluzive politike” kaj ŝi demandas sin: „Ĉu vera transformiĝo aŭ provo pri saviĝo?” Por kompreni tion ni atentigu pri Vladimir Majakovskij, kiu estis idealo por Miĥalski. Kion li admiris en Majakovskij, kaj kion li, evidente, emis imiti? Jen la vortoj de Miĥalski mem:

... poeto-bruegul', diboĉe vortosona,
kantisto kaj amiko de l' prolet'.
...
De la estrado sonis lia voĉo
kaj akre tranĉis aŭdon de l' filistr'.
Kaj lia juna brav' ŝaŭmegis bru-diboĉa,
pri novepok' li estis tamburist'.
...
Krudpoeziis li, ritmŝire vortojn skandis,
ĵetante ilin en svarmanta konsonant',
sed lia fajra flam' la novan verson fandis,
en nova form' eksonis nova kant'.

Haltu! Tio ja estas portreto de Miĥalski mem! Vladimir Majakovskij oferis sian talenton al la revolucio. Nu, pro tio Majakovskij devis multfoje kompromisi kun sia talento. „Ĉu el neceso, ĉu el konvinko” faris tion Majakovskij? Estus neserioze imagi, ke Stalin aŭ iu alia partia estro rekte mendus al Majakovskij iujn verkojn. Majakovskij klarigis sian transformiĝon per la inventita de li nocio „sociala mendo”, kio fakte estas kaj neceso, kaj konvinko. La samo validas por Miĥalski.

Nu, ili ambaŭ malbone finiĝis. Majakovskij mortpafis sin en 1930, kiel prave notas William Auld, „parte pro personaj kaŭzoj, sed verŝajne ankaŭ parte pro seniluziiĝo pri la proleta revolucio”. Se li estus ĝisvivinta la fifaman 1937, lin, kredeble, trafus la sorto de Miĥalski. Evidente, oni nomus lin usona spiono; ja li vojaĝis en Usonon kaj ŝatis ĝian gigantomanion. Miĥalski, ne tiom sagaca kiom Majakovskij, plu plenumadis la „socialan mendon”, kio degenerigis liajn talenton kaj poresperantan agadon, sed ne savis lin de falsaj akuzoj kaj mortigo en la fifama 1937. Ĉiuokaze li restas unu el niaj plej signifaj kaj kontraŭdiraj poetoj, leginda kaj, feliĉe, nun legebla en plena amplekso. Kiam lia poezia talento floris, jen kio por li estis Esperanto:

Torenteco de l' pasi-deziro
sur la verda kampo de la amo,
radieco de l' revad-inspiro
kaj neniam foriĝanta flamo.

Boris KOLKER

Eŭgeno Miĥalski: Plena poemaro. Eld.: Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1994. Serio Stafeto n-ro 18. 176 p. ISBN: 90-71205-54-1.

Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001