MONATO

NOV-ZELANDO

Ekonomia miraklo aŭ malsano?

Kial Nov-Zelando, malgranda fora lando de 3,5 milionoj da homoj en la suda Pacifiko, devus interesi la reston de la homaro? Antaŭe Nov-Zelando fieris, ke ĝi estis la unua lando kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, ke ĝi estis la naskiĝloko de la socialema ŝtato, harmonia plurrasa socio kaj, aldone dum la lastaj jaroj, pura, verda lando sen nukleaj armiloj. Hodiaŭ ĝi estas konata pro la ``nov-zelanda eksperimento''. Ĉi tiun specon de regado laŭ nov-liberala modelo enkondukis registaro de la Laborista Partio en 1984-1990 kaj daŭrigis la Nacia Partio en 1990-1996. Gardistoj de la tutgloba ekonomio salutas ĝin kiel ekzemplon al la resto de la mondo, sed en Aŭstralio iu nomis ĝin ``la nov-zelanda malsano''.

Kvar signifaj faktoj emfazas la intereson:

- ĉi tiun radikalan ŝanĝon enkondukis demokratie elektita registaro, sen eksteraj instigoj, ekzemple altruditaj kiel kondiĉoj por monprunto;

- du sinsekvaj registaroj aplikis ekonomian teorion al reala komunumo sen la kutima konsidero de la elektokonsekvencoj;

- la programon enkondukis la Laborista Partio, kiu tradicie sekvis socialdemokratian vojon, kaj daŭrigis post 1990 la Nacia Partio, tradicie konservativa, teorie favora al libera merkato, sed fakte intervenema;

- la fundamentoj de la programo - liberaj merkato kaj komercado, limigata registaro, strikta monista programo, labormerkato sen tradiciaj reguloj kaj fiska bremsado - estis laŭsupoze masonitaj surbaze de la racio kaj ĝenerala konsento, kaj nerefuteblaj.

Kio okazis?

La Laborista Partio ekregis en 1984 post frua baloto. Valuta krizo ekestis pro la politiko de la tiama registaro kaj pligraviĝis, ĉar kelkajn semajnojn antaŭe opoziciano Roger Douglas [Roĝa Daglis], eble senintence, konigis ke li intencas devaluti je 20 %. En la tagoj ĵus antaŭ kaj post la baloto mono fluis el la lando. Por haltigi la fluon, la nova registaro, en kiu Douglas estis ministro pri financo, decidis tuj devaluti. Tiu krizo faciligis la postajn ŝanĝojn. La registaro forigis regulojn en la financaj merkatoj, forigis devizolimigojn kaj en 1986 lasis la valuton libere fluktui por la unua fojo. Ĝi forigis limigojn pri prezoj kaj salajroj (dum la du antaŭaj jaroj nefluktuantaj laŭ registara ordono), rentumoj, lupagoj kaj kredito, kaj lanĉis kontraŭinflacian programon regitan per alta rentumo kaj forta valuto. Ĝi izolis la nacian bankon de rekta politika influo kaj devigis ĝin per leĝo minimumigi inflacion. Ĝi abolis subvenciojn de ĉiuj specoj (inkluzive por eksportoj). Ĝi plilarĝigis la interkonsenton kun Aŭstralio por pli intimaj komercaj rilatoj kaj provis instigi aliajn membrojn de la ĜKDK1 malfermi ties ekonomion por libera komercado. Novaj leĝoj por konkurenco enfokusigis konkursan efikecon kaj preterlasis la protektadon de dungitoj kaj konsumantoj.

En 1986 ĝi enkondukis aldonvaloran imposton je ĉiuj enlandaj konsumoj, inkluzive de manĝaĵoj, ekskludante nur financajn servojn, transakciojn pri nemoveblaĵoj kaj tre malgrandajn firmojn. Personaj enspezimpostoj kaj impostoj je kompanioj malpliprogresiviĝis kaj reduktiĝis.

La laborist-partia registaro abolis devigan arbitracion de dungodisputoj. Sindikatoj devis kunfandiĝi, kaj marĉandado moviĝis de industriaj al unuopaj entreprenaj interkonsentoj. En 1991 la leĝo pri dungokontraktoj, enkondukita de la Nacia Partio, anstataŭigis la sistemon de naciaj kontraktoj kaj kuna marĉandado per individuaj dungokontraktoj por kaj ŝtataj kaj neŝtataj laboristoj. Ĉiujn laŭleĝajn privilegiojn de sindikatoj ĝi abolis.

Privatigoj

Ekde 1986 ĉiuj ŝtataj agadoj kun eblaj komercaj funkcioj estas donitaj en la manojn de direktoroj komisiitaj de la registaro por funkciigi ilin same kiel neŝtatajn kompaniojn. Multaj ŝtataj entreprenoj estis poste venditaj, inkluzive de tri ŝtataj bankoj, asekura kompanio, fervojoj, la aviada kompanio, loka transportado, ŝipado, telekomunikado, distribuo de elektro, petrolo kaj tergaso, forstoj, fiŝado, hoteloj, hejmaj hipotekoj, komputadaj servoj kaj presado - la plejmulto al eksterlandaj aĉetantoj.

En 1992 ŝtata scienca esplorado dissplitiĝis en dek komercajn ŝtatajn institutojn. Tiuj devis postuli la tutan koston de siaj servoj (antaŭe subvenciataj) kaj konkurenci kontraŭ neŝtataj kompanioj kaj universitatoj por enspezi el la fonduso por scienca esplorado, kies kvanton kaj prioritatojn decidis la registaro.

Publikaj hospitaloj fariĝis komercaj entreprenoj kaj nun devas konkurenci kontraŭ privataj. La responson por administri lernejojn devis transpreni konsilantaroj (po unu por ĉiu lernejo) elektitaj de la gepatroj de lernejanoj, ene de la limigoj de ĉiam plu ŝrumpantaj enspezoj. Studentoj en universitatoj kaj aliaj triagradaj lernejoj suferis dekobliĝon de studokostoj dum la regado de la laboristpartia registaro, kaj la nacipartia registaro devigis ilin pagi eĉ pli, ĝis kvaronon de la tuta kosto de sia edukado. Ĉiujare la pagoj pliiĝis, kaj en 1996 studentoj en ĉiuj universitatoj protestis.

Ĉiujare la registaro reduktis la buĝeton. Ĝi reorganizis la administradon, dividante ĉiun ministerion en funkciplenuman unuon kaj konsilantan unuon. Pli kaj pli da konsilaj taskoj estas faritaj de burĝonanta industrio de privataj konsilistoj. La nivelo de helpopagoj al senlaboruloj kaj aliaj malavantaĝuloj reduktiĝis dum la nombro da dependantoj de tiaj helpoj pligrandiĝis. Institucioj por mensmalsanuloj, maljunuloj kaj junuloj fermiĝis, kaj iliaj antaŭaj enloĝantoj devis travivi en la socio. Bonfaraj organizoj devis subteni la homojn antaŭe subtenatajn de la ŝtato. ``Nutraĵbankoj'' disdonis manĝaĵojn al homoj ne povantaj aĉeti sufiĉan manĝaĵon.

La historia fono

En Nov-Zelando la periodon 1945-1975 karakterizis granda enmigrado, investado en agrokulturo, fabrikado, domkonstruado, socia infrastrukturo kaj energio, manko de senlaboreco, manko de inflacio (ĝis 1969) kaj vasta gamo da registaraj reguloj pri importado, kredito, interezo kaj translandlimaj moviĝoj de kapitalo. La pagobilanco estis ege deficita en 1968, pliboniĝis en 1973 kaj en 1975 denove malpliboniĝis. Eĉ dum tiu epoko iuj plendis, ke la sociala sekureco ruiniĝis. Tio nun ŝajnas absurda, ĉar tiam mankis senlaboruloj, kaj tiam nov-zelandanoj fieris pri siaj atingoj ekonomiaj kaj sociaj. La plejmulto subtenis justan, egaleman dividon de enspezo kaj riĉaĵo.

Dum la erao de Robert Muldoon [Robt Maldun] (ĉefministro de 1975 ĝis 1984) oni rekonis, ke Nov-Zelando havas grandajn problemojn: netan elmigradon, grandan inflacion, pagobilancan deficiton, malaltan produktivecon kaj kreskantajn ŝuldojn. Senlaboreco kreskis de 0,3 % en 1975 al 4,6 % en 1984. Plibonigoj de tiu erao estis konsento por pli kunlaboraj rilatoj kun Aŭstralio, malstriktiĝantaj reguloj pri importado, kredito, transporto kaj valuta kurzo. Grava disputo okazis pri la grandaj projektoj, kiujn Muldoon lanĉis, pro strategiaj kialoj, speciale por turismo kaj memsufiĉeco en energio. Subvencioj estis ofte uzataj por kuraĝigi investadon en specifaj industrioj, precipe en agrokulturo. En 1982 Muldoon enkondukis leĝon por devigi frostigon de salajroj kaj prezoj. La sindikatoj malsukcese provis rompi la froston, kaj la registaro de Muldoon perdis subtenon de la civitanoj. La heredaĵo de tiu epoko estis fiskaj, inflaciaj, ŝuldaj problemoj kaj tro alta kurzo de la nov-zelanda dolaro2. Tio rezultigis krizon je la tempo de la elekto en 1984, kiun la Nacia Partio, estrata de Muldoon, malgajnis.

Eĉ dum tiu epoko iuj ekonomikistoj kaj aliaj provis puŝi la registaron en la direkto de pli libera merkato. Ekzemple, la prezidanto de la tiama Konsilantaro por Planado, Ian Douglas [Ijn Daglis], opiniis, ke la plej sukcesaj landoj estis tiuj, kiuj adoptis malferman komercadon kaj evitis izolecon kaj protektadon. Sed li ne proponis reiron al la neintervenismo de la 19a jarcento, al senbrida merkata oportunismo. Ĉiam necesas iom da interveno, li diris en 1983, sed ĝi devas esti malpli distordanta kaj pli efika. ``Ekzistas vasta kunsento pri tio, kion ni celas por nia socio. Ni deziras sekurecon, laboron, konstantan pliboniĝon de vivniveloj, la kapablon subteni la malavantaĝulojn en la komunumo kaj kapablon de la popolo ĝui la vivon''.

Opinioj pri la ekonomia reformado

La registaroj de la Laborista Partio (1984-1990) kaj poste de la Nacia Partio (1990-1996) enkondukis similajn programojn, plejparte sen la konsento de la balotintoj. Tio signifas, ke ili anoncis iajn programojn antaŭ la elekto kaj poste adoptis aliajn. La Laborista Partio, ĉefe pro ministro pri financo Roger Douglas, ŝanĝis la ekonomian direkton, kaj la Nacia Partio senpovigis la sindikatojn, reduktis la ŝtatan deficiton kaj limigis la rolon de la registaro en multaj aferoj, precipe socia sekureco kaj pensioj.

La plej grava demando estas, ĉu la ŝanĝoj plibonigis aŭ plimalbonigis la situacion. Dum la elektokampanjo en oktobro 1996 multaj voĉoj opiniis, ke la plibonigoj - malpli da reguloj, malalta inflacio, pli bona investado, malpli kosta transportado, pli efikaj ŝtataj entreprenoj - ne kompensas altan senlaborecon (oficiale 9,7 % en 1995), malrapidan postenkreadon, nekreskadon de la ekonomio (3,9 % dum 1985-1993, kompare kun la averaĝo en OEKE de 25,9 %) kaj manko de kreskado en ŝparado, investado, efikeco kaj esplorado 3.

La divido de la ŝarĝo de la ŝanĝoj ne estis egala. La nombro da senlaboruloj atingis maksimumon de 10,3% de la tuta laboristaro en 1992, dum por la maorioj ĝi atingis 25,8 % (kaj eĉ pli en iuj distriktoj). Laŭ la popolnombrado de 1991 40 % de maoriaj kaj pacifikinsulaj viroj 20-59 jaraj estis senlaboraj4.

Malgraŭ la grandaj elspezoj por reklamado de la registaro kaj de la premgrupoj subtenantaj la reformojn, multaj nov-zelandanoj restis malamikaj al la restrukturado. Ĉefaj inter la rezistantoj estis maoriaj grupoj. La Laborista Registaro starigis la tribunalon Waitangi por konsideri argumentojn por kompensi la maljustaĵojn (ekzemple konfiskon de tero) kontraŭ la maorioj ekde 1840 (kiam la brita registaro kaj la maoriaj triboj interkonsentis pri la kondiĉoj por divido de regpovo). Tio donis al la maorioj la eblon procesi por preventi vendadon de tero, antaŭe sia, al la novaj korporacioj kaj aliaj kompanioj. Kompenspagoj ebligis al maoriaj tribaj korporacioj aĉeti entreprenojn, kiuj helpis al ili provizi postenojn al siaj membroj. Ekzemple, ili aĉetis la fiŝkaptadan kompanion ``Sealord'' kaj evoluigis kelkajn firmojn, kiuj sukcesas en turismo.

Ekonomiaj kaj financaj aspektoj

Pozitivaj faktoroj estas elimino de subvencioj kaj protekto kontraŭ importoj. Enspezimpostoj reduktiĝis, sed nova aldonvalora imposto (komence 10 %, poste 12,5 %) kreiĝis. Reorganizado de ŝtataj entreprenoj donis financan efikecon, sed ankaŭ grandan senlaborecon. (Ekzemple, fervojaj laboristoj nombris 22000 en 1982, sed nur 5000 en 1996). Vendoj de ŝtataj havaĵoj donis tujan enspezon, kiun la registaro utiligis por repagi ŝuldojn, sed mankas pluaj posedaĵoj kaj iuj opinias, ke la vendoprezoj estis tro malaltaj.

La rapideco kaj vasteco de la ŝanĝoj estis multe pli ol la atenditaj. Kial ekestis la eksterordinare pezaj sociaj kaj ekonomiaj kostoj? Laŭ ekonomikisto Len Bayliss [Bejls] (``Prosperity Mislaid'', Len Bayliss, 1994, ISBN 1 86956 107 4), la kialoj estas du gravaj eraroj: (1) ne sufiĉe striktaj monaj kaj fiskaj regularoj post la devaluto de 1984, kio kaŭzis grandan inflacion kaj spekulacion; (2) adopti la redukton de inflacio kiel la superĉian (fakte la solan) makroekonomian celon (ekde 1986). La alta konjunkturo en akcioj, kiu komenciĝis en 1983, katastrofe finiĝis ĵus post la baloto en 1987, kaj multaj investantoj kaj bankoj multon perdis. La Banko de Nov-Zelando preskaŭ bankrotis, sed la registaro savis ĝin per granda injekto de mono kaj poste vendis ĝin.

En 1984 la nova registaro de ĉefministro David Longe [Dejvid Lonji] kaj ministro pri financo Roger Douglas komencis ŝanĝojn al ne nur la ekonomio sed ankaŭ al la tuta vivstilo de nov-zelandanoj. Eksministroj Douglas kaj Ruth Richardson [Riĉdsn] travojaĝas la mondon por konvinki aliajn pri la ``ekonomia miraklo'' en Nov-Zelando. Sed ĉu miraklo vere okazis? Se jes, kiu profitas?

La leĝo pri fiska respondeco de 1994 devigas la registaron konservi buĝetan pluson (averaĝe), redukti la publikan ŝuldon kaj stabiligi impostojn. Antaŭ ĉiu parlamenta baloto, la registaro devas publikigi siajn kontojn. Tiun leĝon proponis Ruth Richardson (tiama ministrino pri financo) pro la emo de novaj registaroj diri, ke elektite ili malkovris, ke la financa stato de la lando estas multe pli malbona, ol ili antaŭe kredis, kaj ke ili do devas rezigni pri siaj plej kostaj programoj, aŭ eĉ enkonduki programojn tute kontraŭ tiuj, kiujn ili antaŭe anoncis. Je unu monato antaŭ la baloto de 12a de oktobro 1996, la registaro publikigis la kontojn kaj ĉefministro Jim Bolger [Ĝim Bolĝa] fanfaronis, ke la 1990aj jaroj estas la ``ora jardeko de la 20a jarcento''. Iom malpli grandioze, la ministro pri financo Bill Birch [Brĉ] diris, ke la registaro sekvas ``daŭrigeblan neinflacian vojon de kreskado''. Ilia prognozo estis, ke, se oni reelektos ilin, la registaro atingos pluson de tri miliardoj da NZD, reduktos la publikajn ŝuldojn, kaj atingos historian saldon de havaĵoj super ŝuldoj.

La Rezerva Banko (centra registara banko) respondecas pri la regado de la inflacio kaj laŭleĝe devas certigi, ke la inflacio restu inter 0 kaj 2 %. Foje tiu cifero estis superita, sed tamen la registaro ne maldungis la ĉefon de la banko. Rezulte de ties programo, rentumoj restas altaj (pruntinte monon por aĉeti domon, oni pagas rentume ĉirkaŭ 10 % jare) kaj eksportistoj plendas, ke ili spertas malfacilaĵojn, ĉar la kurzo de la novzelanda dolaro estas tro alta. Altaj rentumoj bridas la investadon kaj la ekonomian kreskadon.

La registaro esperis, ke ĝia sukceso pri la mastrumado de la ekonomio konvinkos civitanojn voĉdoni por la Nacia Partio, sed ili aldone devis konvinki la voĉdonontojn, ke tiuj profitas de la prospero. Ĉiuj opoziciaj partioj provis konvinki tiujn, ke tio ne okazas.

La forigo de limigoj en la financa sektoro kaŭzis batalon por supereco en tiu sfero. La registaro vendis la ŝtate posedatan Bankon de Nov-Zelando en 1992 al aŭstralia banko. Dum 1996 la bankoj Westpac kaj Trust Bank decidis kunfandiĝi. Pro tio multaj laboristoj kaj direktistoj maldungiĝis kaj maldungiĝos. (Ankaŭ la plipopulariĝo de elektronika monpagado kaj ``komizaŭtomatoj'' rezultis en malpligrandiĝo de la nombro de homaj komizoj. La bankoj en Nov-Zelando estas tre evoluigitaj tiurilate.)

Edukado

La suferado de studentoj fariĝis epidemio, laŭ la asocio de studentoj en Wellington. Nur 23 % de la studentoj tie ricevas stipendion de la registaro. Fonduso, al kiu ĉiu studento pagas po 25 dolarojn, helpas suferantajn studentojn per mezume po 250 Dolaroj en 1996. Tio estas multe pli ol antaŭe.

Membroj de la konsilantaro de la universitato kondamnis la programon de la registaro por triagrada edukado. Ili postulis, ke la registaro rekonsideru sian programon pri studentaj kotizoj, stipendioj kaj pruntoj. La studentoj, kiuj bezonas monon, povas pruntepreni ĝin kaj devos repagi ĝin estonte, kiam ili havos postenon. La kostoj por iuj kursoj (ekzemple dentkuracado) estas tre altaj, kaj do studintoj bezonos multajn jarojn por repagi la ŝuldojn. La konsilantoj atentigis pri la graveco de la triagrada edukado por protekti la estontan ekonomian kaj la socian bonfarton. En 1996 nur kvarono de la studentoj en la dentkuraca fako estis nov-zelandanoj, ĉar la plejmulto ne povas toleri la kostojn. La ceteraj estas riĉuloj el aliaj landoj.

Asocioj de studentoj publikigis sian manifeston, nomitan ``Vizio de Terciara Edukado'' (VOTE). La manifesto rekomendas, ke la registaro elspezu 785 milionojn da Dolaroj en 1997 por evoluigi tute publike monprovizitan terciaran sistemon. Ĝi proponas la laŭgradan aboladon de kotizoj por instruado, restarigon de stipendioj sen rimedokontroloj bazitaj sur la enspezoj de gepatroj, pli grandajn financajn rimedojn, pluajn rimedojn por studentoj kun handikapoj aŭ dependantoj, pli bonan instruadan kvaliton kaj rimedojn por apliki laŭ propra respondeco.

La Alianco (politika partiaro) subtenas la manifeston, kiun laŭ ĝi estas ``esence la programo de la Alianco''. Porparolanto de la Alianco diris, ke la proponoj de VOTE kostus malpli ol la reduktoj en 1996 de la enspezimpostoj.

Pro la pli grandaj kostoj de edukado, malpli da studentoj registriĝis. La Politekniko en Wellington nuligis kursojn por 1997, ĉar ne sufiĉaj studontoj signifas malpli da mono ricevota kaj de la registaro kaj de studentoj mem. La registaro pagas proksimume unu milionon da novzelandaj dolaroj por ĉiu cento da studentoj. Pro la reduktotaj financoj la politekniko devas nuligi la malplej popularajn kursojn kaj malpliigi la nombron de instruistoj.

Internacia reago

La nov-zelanda eksperimento ŝajne kaptis la atenton de internaciaj financaj organizaĵoj. Ili konsideris, ke inter 1950 kaj 1984 la ekonomio de Nov-Zelando estis la plej protektata en OEKE; mankis al ĝi klera laboristaro, ĝi havis rigidajn merkatojn, altajn impostojn, kaj reagis inflacie al ŝokoj eleksteraj. La ekonomio ne estis konkurencpova aŭ efika. La rezulto de la ŝanĝoj estis unu el la malplej distordantaj impostsistemoj en OEKE, la plej malaltaj subvencioj en OEKE por agrikulturo, signifa liberigo de komerco, pli efika ŝtatoficistaro kaj stabilaj prezoj (OEKE, raporto pri Nov-Zelando). Internaciaj novaĵistoj aldonis laŭdojn. Kontraŭaj raportoj maloftis. Kanadaj kaj anglaj ĵurnalistoj menciis la malavantaĝojn: ``Unu el sep estas trafita de malriĉeco, rekordaj nombroj en malliberejoj, armitaj policanoj en la stratoj, longaj vicoj ĉe la nutraĵobankoj''. Proponoj en Aŭstralio enkonduki similajn ideojn nomiĝis la ``nov-zelanda malsano''.

Sed kiel mezuri sukceson? Se oni difinas ĝin laŭ pozitivaj ekonomiaj indikoj, konsideru: inter 1985 kaj 1992 ekonomia kresko en la OEKE estis meze 20 %; la ekonomio de Nov-Zelando ŝrumpis je 1 %. Inflacio averaĝis 9 %, sed finfine reduktiĝis. Senlaboreco kreskis al senprecedentaj niveloj, homoj formigris, rentoj plialtiĝis, eksterlandaj ŝuldoj kvarobliĝis. Investoj duoniĝis, kaj elspezoj por esplorado kaj evoluigado falis al duono de la averaĝo de OEKE.

Bedaŭrinde por la Laborista Partio la eksperimento ne sukcesis en la unuaj ses jaroj, kaj la falego de la borso en 1987 ankaŭ kontribuis al ĝia balota malsukceso. La Nacia Partio transprenis la eksperimenton en 1990, tuj reduktis la buĝeton kaj reformis la labormerkaton per ĝia leĝo pri dungokontraktoj. Tio kaŭzis eĉ pli profundan depresion. Laŭ OEKE, vere enlanda elspezado reduktiĝis je 6,6 % en 1991, ŝtataj elspezoj falis je 27 % kaj neŝtataj je 13 %. Nur en 1994 la nacia registaro konstatis, ke la ekonomio resaniĝas. Multaj ne kredis tion kaj asertis, ke nur la elito ricevas la profiton de dek jaroj da doloro kaj plimalboniĝantaj vivniveloj. Objektive: inflacio inter 0,5 kaj 1,5 %, malpli altaj rentumoj (6 %), signifa kresko de malneta enlanda produkto (5 %), rekordaj enspezoj por eksportoj, kresko en la nombro de laborlokoj (3,9 %), daŭra komerca konfido, reduktita registara elspezo (de 39,3 % en 1991/92 al 34,8 % en 1994/95), atendita buĝeta pluso kaj promesoj de estontaj reduktoj de enspezimpostoj. Aliflanke la registaro ignoris la sociajn, politikajn kaj homajn kostojn de la nova ordo.

La civitanoj ĉesis fidi je politikistoj pro ties mensogoj kaj la opinio de la publiko devigis la registaron aranĝi referendumon pri la elektosistemo. El tio venis proporcia reprezentado ekde la elekto de oktobro 1996. Iuj diris, ke tio estas por puni la politikistojn, devigante ilin kunlabori inter partioj, el kiuj neniu povos regi sen koalicio aŭ kunlaborado kun aliaj partioj. La membraro de la du grandaj partioj ŝrumpis al okono de antaŭaj niveloj, kaj kelkaj novaj partioj kreiĝis. La tradicia parto de la Laborista Partio fine regajnis la stirilon de la partio, kaj la monistoj eksiĝis. Douglas kaj Prebble [Prebl] formis novan dekstreman partion, la Asocion de Konsumantoj kaj Impostpagantoj, por daŭrigi la laboron, kiun ili konsideras nefinita. Tamen Douglas decidis ne plu konkuri pri loko en la parlamento. La novaj partioj Alianco kaj Nov-Zelando Unuavice kontraŭas la vendadon de havaĵoj, precipe teron, al eksterlandanoj kaj la hipokritecon de la du malnovaj partioj. Ili deziras, ke la Rezerva Banko celu krom stabilajn prezojn ankaŭ socian evoluigadon kaj forigon de senlaboreco. Ili volas amendi la leĝon pri dungokontraktoj por redoni al laboristoj la rajton kolektive marĉandi, plidemokratiigi la decidojn pri la ekonomio kaj la regadon de hospitaloj kaj aliaj servoj.

Dum la dekdu jaroj de 1984 al 1996 la registaroj provis konvinki la publikon, ke mankis vera alternativo al la vojo, kiun ili sekvis. Novaĵistoj kaj komentistoj ĝenerale akceptis tiun argumenton. Tamen iuj ekonomikistoj daŭre provis prezenti aliajn ideojn, ĝenerale ignoritajn. Len Bayliss [Bejlis] (antaŭe ekonomikisto por la Banko de Nov-Zelando kaj antaŭa konsilisto por la ĉefministro) opinias, ke la daŭra malbona ekonomio de Nov-Zelando, dum ĝi parte reflektas eksterajn cirkonstancojn, rezultas ĉefe el sinsekvo da malbonaj ekonomiaj decidoj fare de la ``reganta elito'', kaj antaŭ, kaj post 1984. Li citas mankon de ekonomia strategio, mankon de kleriga strategio, ekscesan protektadon de industrio antaŭ 1987, netoleradon de eĉ malmulta senlaboreco (antaŭ 1984), la emon de registaroj tro enplektiĝi en la ekonomio, nesufiĉajn investojn en esplorado; kaj post 1984 misfarojn rilate la valuton, kiuj kaŭzis grandan inflacion, misfarojn kontraŭ inflacio, kiuj kaŭzis la borsokraŝon en 1987, misgvidadon de restrukturado de la ekonomio, nekonkurencan (tro altan) valuton. Restantaj problemoj estas malaltaj niveloj de ŝparado, investado, esplorado kaj kreado de laborlokoj. Li ankaŭ mencias la daŭran demoralizantan reorganizadon de ŝtataj kaj neŝtataj entreprenoj. Iuj homoj plurfoje maldungiĝis.

Realaj enspezoj por la plejmulto restis konstantaj aŭ falis, dum la enspezoj de riĉuloj pligrandiĝis. Tio estis parte ĉar la registaro pagis grandegajn salajrojn al la ĉefoj de la reorganizitaj entreprenoj, kaj parte ĉar multaj laboristoj devis labori pli longe por gajni ofte malpli grandajn salajrojn.

John Colinge [Ĝon Kolinĝ], prezidanto de la Nacia Partio, diris en 1992, ke ``ni ne povas atendi, ke tiuj sen laborloko kaj sen espero subtenu socion, kiu misfunkciis por ili''. Multaj atendas protestojn, eĉ ribelon. Ĝis 1996 tio ne okazis, sed pro la suferado de la malriĉuloj, la nombro da perfortaj krimoj pliiĝis je 50 % inter 1982 kaj 1991. La nombro da memmortigoj ege pligrandiĝis (je 288 % por viroj). En 1990 Nov-Zelando havis la plej grandan proporcion de memmortigoj por junaj virinoj kaj la trie plej alta por junaj viroj.

Donald ROGERS

1. ĜKDK: Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco (angle: General Agreement on Tariffs and Trade, GATT de 1947. Ekde 1995 ĝin postsekvas MOK (Monda Organizaĵo pri Komerco, angle World Trade Organization. Sidejo: Ĝenevo.

2. Nun 1 novzelanda dolaro (NZD) proksime egalas 1 nederlandan guldenon.

3. OEKE: Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo (angle: Organization for Economic Cooperation and Development, OECD).

4. Maorioj: anoj de la indiĝena gento vivanta en Nov-Zelando.


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:33