MONATO

GRANDEGAJ PROFITOJ?

Piramidaj investoj: ne nur en Albanio!

Kvankam ĝis nun mankas fidindaj informoj pri la piramidaj sistemoj, kiuj kaŭzis la nunan ĥaoson en Albanio, kelkaj ecoj de la sistemoj estas konataj. Estis promesitaj grandegaj profitoj, apenaŭ aŭ tute ne necesis labori por akiri tiujn profitojn, la iniciatintoj ege riĉiĝis, kaj finfine amaso da tro kredemaj personoj perdis siajn ŝparaĵojn.

Okazas ĉie en la mondo

Jam de jardekoj funkcias sistemoj por vendado de produktoj (ofte por hejma uzo) kun piramida strukturo. La iniciatintoj varbas personojn, kiuj pretas vendi la varojn al familianoj aŭ konatoj aŭ - plej bone - kiuj denove varbas aliajn vendantojn. Persono, kiu sukcesas konvinki aliajn pri la vendeblecoj de la produkto, estas en ideala situacio. Lia stoko de produktoj estas for, li enkasigis la profiton, kaj aliaj laboras por li. Tia vendosistemo dum iom da tempo funkcias, ĝis troveblas nek kredemaj kandidatoj por pluvendi la produkton, nek aĉetantoj por la produkto. La viktimoj estas la lastaj personoj, kiuj akiris stokon por pluvendo: ili aĉetis ĝin, sed neniam (aŭ nur post longega tempo) sukcesos vendi ĝin.

La varo ankaŭ povas esti mono

En nederlandaj urbetoj apud la landlimo funkcias similaj sistemoj, en kiuj cirkulas nur mono. Varbistoj invitas homojn al iu restoracio, kie ili klarigas la sistemon. Oni investu iun sumon (ekzemple 100 000 frankojn) en la sistemon kaj poste konvinku aliajn personojn, ke ankaŭ ili investu. Por ĉiu nove venigita investanto, oni ricevas makleraĵon, tiel ke, varbinte dekon da investantoj, oni reakiras sian kapitalon. Ĉiu posta varbito liveros puran gajnon. Supozante, ke ĉiu homo kredas je tia sistemo, eblas senlime varbi kaj riĉiĝi. Sed kompreneble iam ne plu troveblas sufiĉe da novaj investantoj, kaj jamaj investintoj ne plu sukcesas reakiri sian investon. La sistemo kolapsas, kaj la iniciatintoj aliloke rekomencas ...

Kial la piramidistoj preferas nederlandajn limurbojn ? En najbaraj landoj tiaj investoj estas malpermesitaj, en Nederlando ne. Tie la sistemoj onidire estas popularaj ĉe nederlandanoj de surinama deveno. Oftas la financaj tragedioj ĉe tiu parto de la popolo, sed nek politikistoj, nek tribunaloj vere interesiĝas pri tio. Nur komence de 1997 oni ekkonsideris malpermeson de la piramida sistemo.

Intertempe la iniciatintoj ekvarbis en Belgio kaj norda Francio. En kelkaj nederlandaj apudlimaj restoracioj regule okazas kunvenoj por investkandidatoj. Lastatempe pli kaj pli oni konstatis, ke la kredemuloj estas personoj, kiuj absolute ne havas monon disponeblan por investi kaj ne estas sufiĉe kleraj por alvarbi aliajn investantojn. Ili lasas sin konvinki, iel sukcesas (ekzemple pruntante monon ĉe familiano aŭ banko, eĉ ŝtelante) akiri la necesan kapitalon, kaj poste konstatas, ke ili perdis ĉion. La trompitoj pro timo aŭ honto ne plendas. Eĉ se ili plendas, tribunalo ne povas interveni. Se temas pri belga aŭ franca kontrakto, ĝi estas kontraŭleĝa; se temas pri nederlanda kontrakto, la tribunalo ne kompetentas. Cetere, ofte ne estas skriba dokumento.

Tute laŭleĝe: per la akcia borso

Akcio estas oneto de la havaĵo de komerca kompanio. Estas diversaj metodoj por taksi ĝian valoron. Se dek personoj alportas po unu milionon por fondi kompanion kun kapitalo de dek milionoj, ili ricevos po akcion kun teoria valoro de unu miliono (aŭ eble dek kun valoro de cent mil, aŭ mil kun valoro de mil, depende de la statuto de la kompanio). La reala valoro tuj iĝas malpli granda: estas juraj kostoj, necesas aĉeti aŭ lui ejon, eble pagi salajrojn ... Nur post iom da tempo la entrepreno povos vendi siajn produktojn kaj realigi profiton.

En Eŭropo oni tradicie taksas la valoron de akcio laŭ konservativa metodo. Povas esti la valoro en okazo de fino de la kompanio: kiom restos kiam la kompanio estos repaginta ĉiujn ŝuldojn kaj vendinta ĉiujn havaĵojn? Alia metodo estas bazita sur la esperata jara enspezo. Ĉiujare la kompanio distribuas la profiton (aŭ parton de ĝi) inter la akciuloj; oni nomas tion dividendo. Sperta akciulo aĉetas akciojn nur je prezo, kiu garantias enspezon egalan al la havebla, se oni deponus similan sumon en ŝparkonto ĉe banko.

Kontraste, en Usono oni pli emas taksrigardi la estontecon de la entrepreno. Kiom da jara profito estos post dek jaroj? Kiuj nunaj projektoj estonte povos pligrandigi la profiton? Ĉu la nove nomumita direktoro kapablos raciigi la produktadon?

Ĉiuj metodoj estas pravigeblaj. Eta kompanio, kiu surmerkatigis komputilan programon, kiu tuj tutmonde furoras, iĝas ege valora. Kemia entrepreno povas investi grandegan sumon en produktadon de nova medikamento. Se la medikamento estas sukcesa, la investita mono rapide revenos en la entreprenon. Sed ankaŭ eblas, ke oni ne sukcesas surmerkatigi la medikamenton, aŭ ke ĝi evidentiĝas neefika, aŭ ke konkurenca kompanio pli frue pretigas similan medikamenton. En tia okazo la grandega investo estus perdita. Pasinta sukceso ne estas garantio pri la estonteco. Lotus, dBase kaj WordPerfect ĝis antaŭ 5 jaroj estis la ĉefaj programoj en la mondo de la hejmaj komputiloj. Nun ili estas forpuŝitaj de aliaj programoj, ne nepre pli bonaj, sed tamen pli ofte aĉetataj. La produktantoj de tiuj tri programoj daŭre ekzistas, sed nur kiel parto de alia entrepreno.

Ni ĉiuj estas aĉaj kapitalistoj

Kun la Reagan- kaj Thatcher-epokoj la realismaj (aŭ tradiciaj) takso-metodoj de financaj investoj malaperis en Usono kaj Britio. Estis la glora epoko de financistoj kiuj aĉetis, vendis kaj dispecigis kompaniojn. Ili mem riĉiĝis, tamen la kompanioj ofte pereis. Malgraŭ sociaj problemoj, la ekonomio de tiuj landoj nun prosperas kaj la valoro de akcioj tie daŭre kreskas.

Ankaŭ en kontinenta Eŭropo, pro nekutime kaj daŭre malalta nivelo de rentumo je ŝparmono, la investantoj adaptis sian starpunkton. En multaj landoj oni ĝis antaŭ kelkaj jaroj kutimis ricevi rentumon de 5 ĝis 10 % je ŝparmono (eble profitante de fiskaj avantaĝoj de najbara ŝtateto). La deponitan ŝparmonon la bankoj grandparte reinvestas en ŝtatajn pruntojn. (Ni ja kutimas plendi, ke la ŝtato tro elspezas kaj havas tro da ŝuldoj, sed la impostojn, kiujn ni per unu mano donas por pagi la rentumon je la ŝtataj ŝuldoj, ni per alia mano rericevas almenaŭ parte pere de nia banko.)

Samtempe kun la malalta rentumonivelo, ankaŭ la registaroj konvinkiĝis (interalie sub premo de la Eŭropa Komunumo), ke necesas malaltigi la ŝuldojn de la ŝtato. Rezulto: la ŝtatoj ne plu tiom prunteprenis kaj la bankoj malpli interesiĝis pri la ŝparmono de siaj klientoj, do la rentuma nivelo iĝis eĉ pli malalta. Tial iĝis pli alloge investi en akciojn. Tamen, ĉar la disponeblaj akcioj ne tuj plurobliĝis, por la maloftiĝinta varo oni devis pagi pli. La unuaj investantoj, kiuj transiris de mondeponoj ĉe bankoj al akcioj, konstatis, ke la valoro de iliaj akcioj konsiderinde altiĝis. La malpli rapidaj investantoj vidis la bonajn rezultojn de la unuaj kaj ankaŭ aĉetis akciojn. La profesiaj investantoj (ekzemple pensiaj fondusoj kaj fondusoj por komuna investado), kiuj devas profitdone investi grandegajn monsumojn, ankoraŭ multe pli stimulis la kreskadon de la akcio-prezoj. Ŝajnas, ke tiuj profesiuloj nun freneziĝis. La bonfarto de iu entrepreno ne plu estas motivo por vendi aŭ aĉeti ties akciojn. Gravas la trimonataj ciferoj de la spezokonto, kiujn la entreprenaj librotenistoj nuntempe publikigas en formo celanta kontentigi la dezirojn de la profesiaj investantoj, ne plu por doni al la publiko ideon pri la reala situacio de la entrepreno. Monataj ciferoj pri inflacio kaj senlaboreco estas senpacience atendataj kaj etaj ŝanĝoj havas influon eksterproporcian je la kurzoj.

Ĝis nun la kurzoj estas daŭre kreskintaj (nur fojfoje estas limigita malaltiĝo), sed iam iuj konstatos, ke oni donis multe da atento al indicoj pri la ekonomio kaj la kurzevoluo de la akcioj, kaj ne plu al la bonfarto de la entreprenoj kaj de la ekonomio ĝenerale. Tiam neniu plu volos aĉeti akciojn. Ĉu la katastrofo venos morgaŭ aŭ post dek jaroj? Neniu scias. Ni tamen sciu, ke ni kulpos, ĉar ni volis bonan pension kaj altan enspezon je niaj ŝparaĵoj, sen devi mem pristudi la bilancojn de kompanioj. Por fari tion ni pagis altajn salajrojn al specialistoj. Kiam la akcia piramido iam kolapsos, la specialistoj estos ege riĉaj, sed ni ne, ĉar ni ne laboris, ni deziris nur profiti.

Roland ROTSAERT


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:44