MONATO

BRITIO

Velura revolucio

Abismen glitis 18 jaroj da dekstrema konservativa regado en Britio pro ĉe-urna lavango de la iama ĉef-opozicia, laborista partio; rekorde enparlamentiĝis - laŭ neproporcia voĉdonado - 419 laboristaj deputitoj (44 % de la voĉoj), kompare kun 165 konservativaj (31 %) kaj 46 liberal-demokrataj (17 %), plus elektitoj el kimra, skota kaj nord-irlandaj partioj.

La rezulto, la plej signifa lavango-venko ekde 1931 kaj la plej spektakla konservativa kolapso de la jarcento, ankaŭ rekorde enparlamentigis virinojn - pli ol 100. Pro tio, i.a., oni parolas pri velura revolucio ... sensanga, sed tranĉa, fundamenta ŝanĝo en brita politika vivo. Precipe, tamen, la rezulto signifis triumfon por la plej juna brita ĉefministro de la jarcento: la 43-jaraĝa estro de la laborista partio, Toni Blair [Toni Ble].

Sendube venkis Blair unue, ĉar la popolon eknaŭzis konservativa koruptado ksenofobio kaj aroganteco, kaj due, ĉar Blair - kaj liaj antaŭuloj - iom post iom dekstrigis la iaman maldekstran, tiel ne plu elekteblan laboristan partion. Pluraj politikoj - ekz. pri privatigo kaj edukado - spegulas plejparte tiujn de la venkitaj konservativuloj.

Milda kaj humana

Samtempe la laborista partio tranĉis siajn tradiciajn ligojn kun sindikatoj kaj ne intencas renversi la ferocajn kontraŭ-sindikatajn leĝojn de la konservativuloj. Verdire, la laborista partio estas laborista nur laŭnome: laŭdeputite abundas profesoroj, instruistoj, advokatoj k.s., kompare kun nur deko de tradiciaj manlaboristoj. Unu el la plej respektataj politikaj komentariistoj en Britio, Will Hutton [Ŭil Hatn], opiniis, ke laborista registaro prezentos nur pli mildan, pli humanan formon de konservatismo.

Tamen jen tio, kio plej fidele spegulas la nunajn politikajn aspirojn de britoj: pli milda kaj humana konservatismo. Malgraŭ tio sekvos memevidente ŝanĝoj: la enormaj profitoj de privatigitaj, iamaj ŝtataj kompanioj impostiĝos, kaj - eventuale pli signife - antaŭvideblos pli kreaj, pli harmoniaj rilatoj kun la Eŭropa Unio. La nova ministro pri eksterlandaj aferoj, Robin Cook [Robn Kuk], promesis, ke Britio senrezerve subskribos en Amsterdamo la t.n. socian ĉarton, kiu garantias i.a. minimumajn dungito-rajtojn. Li atentigis, tamen, ke plej verŝajne Britio ne en 1999 aliĝos al la komuna eŭropa valuto, la eŭro, sed atendos - kiel postulis konservativuloj - du-tri jarojn.

Humiligo

Jam de jaroj en Britio ne estiĝas tia ĝojo, tia espero, kiaj publike evidentiĝis post la venko de Blair. 'La nacio sentas sin pli juna,' notis ĵurnalisto en prestiĝa dimanĉo-gazeto. Malkaŝe jubilis britoj pri la humiligo de la konservativuloj: elparlamentiĝis sep iamaj ministroj, inkluzive de iuj, kiuj aspiris gvidi la frakasitan partion post la retiriĝo de la venkita ĉefministro John Major [Ĝon Mejĝe].

Tiel ŝrumpis la konservativa partio, ke ĝi perdis ĉiujn siajn parlamentajn seĝojn en Skotlando; ĝi nun reprezentiĝas nek en Skotlando nek en Kimrio kaj fariĝis angla, ĉefe kampara partio. Kia bato por konservativuloj, kiuj ĝis la 70aj jaroj fieris ne nur pri sia ununacieco sed ankaŭ pri siaj ĝenerale malfermaj rilatoj kun Eŭropo kaj la cetera mondo.

Radikala

Neforgesendas la tria politika partio en Britio, la liberal-demokrata. Liberal-demokratoj pli ol duobligis sian deputitaron danke al honesta, rekta kampanjo celinta ĉefe tiujn parlamentajn seĝojn, kiujn ĝi kapablos gajni. Interese, ke pro la dekstriĝo de la tradicie maldekstra laborista partio, la liberal-demokratoj - maldekstre centrisma partio - nun de pluraj vidpunktoj prezentas pli radikalan platformon. Ekzemple, liberal-demokratoj malferme kampanjis por impost-altigo por pli financi edukadon; ili same proponis al la elektontaro pli eŭropecan politikon ol la aliaj pli grandaj - kaj pli riĉaj - partioj.

Sub influo de la liberal-demokratoj Blair promesis konsideri proporcian voĉdonad-sistemon. Sendube grandiĝinta liberal-demokrata partio en la parlamento ne permesos al Blair forgesi sian promeson; plej verŝajne eĉ konservativuloj, kiuj dum jaroj ridindigis proporciecon, nun post sia humiligo ankaŭ subtenos balot-reformojn.

Politiko en Britio eniris novan eraon. La epoko de Margaret Thatcher [Taĉr], la 'fera virino,' kiu stampis sian personecon sur britan politikan vivon dum la 80aj jaroj, eniris la anglan lingvon kiel ,taĉerismo': vidotas, ĉu same enlingviĝos ,blerismo'.

Paul GUBBINS


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:47