MONATO

BOTANIKO

Centuriae plantarum rariorum

En januaro 1998 viziteblis en la urba publika biblioteko de Bruĝo belega ekspozicio titolita "Preferataj floroj: botanikaj libroj kaj orkideaj ilustraĵoj el bruĝaj kolektoj". Parto de ĝi temis pri la 16-jarcenta botaniko kiu, iĝante scienco memstara, ankaŭ en la Nederlandoj forlasis sian jam ekde la antikvaj tempoj luditan rolon kiel servistino de la medicino. Okulfrapan ekzemplon de tiu humanisma intereso pri plantoj kaj floroj montras la historio de la Bruĝodevena, 16jarcenta akvarelaro, pritraktita de Lic. S-ino Helena Wille (Bruselo).

Ĝis antaŭ la dua mondmilito troviĝis en la Preusische Staatsbibliothek (Prusa Ŝtatbiblioteko) en Berlino impona flandra kolekto enhavanta pli ol 1580 naturhistoriajn akvarelojn. En 1942 la kolekto estis enkestigita kaj evakuita al Silezio, kaj poste malaperis senspure. Oni eĉ kredis ĝin tute perdita, ĝis remalkovris ĝin la brita esploristo Peter Whitehead en 1977 en la krakova Jagiellonska biblioteko, kie ĝi jam ekde 1947 konserviĝis sub referenco Libri picturati A16-31.

La Libri picturati 16-31, kies stato, malgraŭ ĝia aventurplena vivo, estas kontentiga, konsistas el 16 volumoj: unu albumo pri birdoj (112), unu pri fiŝoj (366) kaj kvarpieduloj (28), kaj dek kvar albumoj kun entute 1409 pentritaj plantoj. La komentoj - humanismoskribaj - ĉe la plantakvareloj donas botanikajn informojn, referencante al aŭtoroj kaj klasikaj kaj deksesjarcentaj kiel Dodoens [doduns], Gesner kaj Clusius [kluzius]. Ankaŭ al tiuj sed plie al la franca sciencisto Daléchamps kaj la sud-nederlandano (= flandro) Lobelius, referencas la prinotoj malsamskribaj. Ni distingas, krom altkvalita 16-jarcenta, paperspecon pli junan.

Kiu ordonis?

Identigi la Libri picturati A16-31 ne estis bagatelo. Laŭ Hans Wegener [vegnr], tiama bibliotekestro de la Preusische Staatsbibliothek kaj la unua kiu dediĉis seriozan studon al la kolekto, la ordoninto estas la sud-nederlanda botanikisto Carolus Clusius (1526-1609). Li tiel konkludis surbaze de la filigranoj, la monogramoj (L, LP, LMPI kaj IC), la komentoj, la nomoj de personoj kaj lokoj kaj la parenceco inter tiuj plantaj ilustraĵoj kaj kelknombre da lignogravuroj el pluraj verkoj de Clusius kaj la Kruydtboeck (herbolibro) de Lobelius (1576) presitaj en la Officina Plantiniana, la presejo de Plantin, en Antverpeno.

Preskaŭ ĉiuj, kiuj pristudis la t.n. "Clusius"-kolekton retrovitan en Krakovo, venis al la sama konkludo kiel Wegener. Konsiderante la rezultojn de nia ekzameno, ni ne povas aprobi ĝin, kiom ajn ĝi proksimiĝas al la vero.

Hans Wegener tamen sukcesis dedukti kiavoje - nome tra Daniel Weinman [vajnman], kanceliero de l' duklando Kleef - la Libri picturati atingis la bibliotekon de Friedrich Wilhelm, princelektisto de Brandenburg, posta reĝo de Prusujo. Tiu biblioteko formis la bazon de la Prusa Ŝtatbiblioteko (1919). Nesolvita restis por Wegener la demando, kiel tiun gravan botanikan akvarelaron ekposedis Weinman.

La vera Kruydtboeck

La fama Kruydtboeck verkita de Lobelius (Mathias de l'Obel, 1538-1616) enhavas kvanton da gravuroj kiuj estas evidente parencaj al la akvareloj el la Libri picturati. La prinotoj mencias eksplicite la nomon de la ordoninto de la gravuroj, "Mynheer van Reynoutre" (Sinjoro de Rejnutr = Karel van Sint-Omaars), kaj tiun de la pentristo, "Meester (= majstro) Jacques van Koren-huyse". Malgraŭ sia graveco kaj talenteco neniu el la du iam menciiĝis en la faka literaturo pri botanikaj ilustraĵoj.

La bruĝan humaniston Karel van Sint-Omaars (mortis 1568 02 12), Sinjoro de Dranouter [dranoŭtr] kaj Moerkerke [murkerke], mencias sciencistoj kaj samtempaj kaj postaj. Travivinte mallongan militistan karieron kaj post unu kaj duonjara restado multe diskutita en Hago, li ekrezidis en sia kastelo en Moerkerke apud Bruĝo, gastigante tie siajn humanistajn amikojn. Antaŭ ĉio li dediĉis sin al la naturscienco. Ĉie konataj estis liaj botanikaj ĝardenoj kaj naturaj specimenaroj. Li ekintencis kunmeti serion de centoj da ilustraĵoj pri raraj plantoj nomotan Centuriae plantarum rariorum. Pro tio li apelaciis, kontraŭ jarsalajro de 9 flandraj pundoj, nutrado kaj loĝado, al unu el siaj plej regulaj gastoj: Carolus Clusius ... , laŭ letero, kiun li sendis al li la 14an de februaro 1567. Ĝi ankaŭ mencias la nomon de la pentristo: Jakob.

Majstro Jakob vanden Coornhuse [kornhise] (naskiĝis en Veurne?,1529 aŭ 1530) fariĝis Bruĝa civitano peredziĝe. En 1559-1560 kaj 1579-1580 li estis estrarano de la bruĝa gildo de skulptistoj kaj selistoj. Krome li estas menciita kiel ano de la pentrista gildo. Kvankam la de li pentrita parto el Centuriae ... rajtas je mencio inter la plej altkvalitaj botanikaj ilustraĵoj produktitaj dum la 16a jarcento en la Nederlandoj, lia kroma repertuaro estas apenaŭ konata.

Per stilekzameno oni konkludis, ke la plej grandan parton de la akvareloj faritaj laŭ ordono de Karel van Sint-Omaars, pentris Jakob vanden Coornhuse. En la kolekto izoleblas aro de pli altkvalitaj akvareloj, kiujn karakterizas tipa akvarela tekniko (ankaŭ guaŝo uziĝas de tempo al tempo) kaj ege detala kaj okultrafe grafika penikstrekado. Kelkaj inter ili portas la subskribon J(akob) C(oornhuse).

Krome la kolekto enhavas ilustraĵojn videble malpli altkvalitajn, portantajn la monogramojn L kaj LP. Tiujn verŝajne pentris Jan de Laval, lernanto de Coornhuse, kaj lia patro Pauwels de Laval. La poste aldonita, neprofesie farita folio subskribita LMPI mistonas komplete.

Kiel la historio daŭris

Kio okazis al la akvarelaro de Karel van Sint-Omaars? Post lia morto ekposedis ĝin la medicina fakultato de la universitato de Loveno. La 27an de januaro 1595 la duko Karel van Arenberg (1550 16 16) el Bruselo anoncis al Clusius, ke li aĉetis "le livre de feu Monsieur Ranoutre" (la libron de l' mortinta Sinjoro Ranoutre = Reynoutre = Dranoutre; ekzistas pliaj skribmanieroj kaj tio okazigis konfuzon kaj forgesigon pri S-ro van Sint-Omaars). Temis do pri la kolekto de Karel van Sint-Omaars. Tiu letero krome rivelas, ke Clusius laŭ peto de Van Arenberg prikomentis la kolekton. Trie, la duko celis plilarĝigi kaj ordigi la kolekton laŭ la metodo de la franca sciencisto Daléchamps. Rezultis el tio la poste aldonitaj folioj kaj la prinotoj de Van Arenberg, en kiuj li referencas al Daléchamps.

Nova lumo sur botaniko

La historio de la Libri Picturati A1 6-31 ĵetas novan lumon sur la scion pri la botaniko en la sudaj Nederlandoj, ĝis nun ĉefe koncentritan sur la trio Dodoens-Clusius-Lobelius. Tiaj kolektoj pruvas kiel la kolektantoj de naturaj specimenoj stimulis la botanikon, kiu dum la renesanco apartigis sin de la medicino.

Pli ol plantaj kaj bestaj specimenaroj la Kunst- und Wunderkammer (kabinetoj pri artaĵoj kaj mirindaĵoj), kiujn kunmetis kelka nombro da 16-jarcentaj sciencistoj kaj diletantoj, estis vere enciklopedie konceptitaj kolektoj, prezentantaj miniaturan mondon en kiu reflektiĝis la ordo perfekta de l' Dia kreitaĵaro - kaj la kapablo de la homa racio kompreni ĝin ... Tiaj kolektoj stimulis la pristudadon kaj ofte la posedanto petis la konsilon de ekspertoj, kiel ekzemple Clusius, unue konsultita de Karel van Sint-Omaars kaj poste de Karel van Arenberg.

Kvankam tiamaniere ekestis sensaciaj kolektoj, la pristudado de tiuj restas scienca novalo. Tie kaj ĉi tie ekzistas ikonografiaj materialoj. Tamen pri la plimulto de la iam famaj sud-nederlandaj cruydeliefhebbers (herb-amatoroj) kaj iliaj ĝardenoj, tre malmulte aŭ eĉ nenio estas konata.

Post kvar jarcentoj la akvarelaro de Karel van Sint-Omaars estas konservata, malgraŭ ĉio, en la Jagiellonska biblioteko en Krakovo. Neniamaniere malpliiĝis ĝia scienca kaj arta valoro. La ordoninto de tiu unika kolekto certe rajtas je propra mencio en la historio de la botaniko en la sudaj Nederlandoj.

Johan VAN EENOO

Noto: Ekde 1830 Belgio kaj Nederlando estas apartaj najbaraj ŝtatoj. Konsiderante Nederlandon kaj Flandrujon (la norda, nederlandlingva parto de Belgio) kiel kulturan tuton, oni nomas Nederlandon "Norda Nederlando" kaj Flandrujon "Suda Nederlando". La vorto "Nederlando" referencas nur al situacio de antaŭ la traktato de Münster (1648), kiam ekzistis "La Nederlandoj" kiel ne nur kultura, sed ankaŭ geografia, politika kaj administracia unuo.


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: mardo 8 junio 1999 13:49:08