En la fruaj jarcentoj de la kristana epoko, laŭ irlanda tradicio, la sanktulo Brendan navigis per koraklo 1 al la ekstremaĵo de la oceano kaj atingis la forajn insulojn, supozeble Islandon kaj iun insularon ĉe la marbordo de Nord-Ameriko 2.
Kvankam tiu tradicio apartenas pli al popola legendaro ol al fidinda historio, estas sufiĉe da atestaĵoj por montri, ke irlandaj religiuloj tre frue establis sin en Islando.
Tiel same la antikvaj gaelaj eposoj, kiel ankaŭ la islandaj sagaoj indikas, ke ĉeesto de irlandanoj en Islando, kaj influo de irlanda lingvo kaj interedziĝo de la du popoloj, estis gravaj faktoroj en la islanda historio, kvankam la kultura kaj genetika ampleksoj restas neklaraj. La lingva influo konstatiĝas precipe ĉe personaj kaj lokaj nomoj de evidenta gaela deveno (vidu, ekzemple, la Laksdoelan Sagaon kaj la modernajn mapojn de Islando).
Multaj el la gaeloj, kiuj loĝis inter la islanda loĝantaro estis sklavoj, kaptitaj dum rabekskursoj al Irlando kaj Skotlando. Kiom da ili aŭ da posteuloj iliaj poste iĝis liberaj loĝantoj estas interesa demando. Eble la fakto, ke pluraj islandanoj menciitaj en la sagaoj havas gaeldevenajn nomojn: ekz. Bjólan, Feilan (= Faelan, Faolan) subtenas tian hipotezon.
La prefikso Írsk- (= irland-) troviĝas en diversaj islandaj loknomoj. Irlanda kontribuanto al MONATO ricevis de korespondanto en Rejkjaviko, raporton pri arkeologia elfosado en loko nomita Írskubudir (=dometoj de irlandanoj), ĉe la ekstremaĵo de Snaefell-kafo, nordokcidente de la islanda ĉefurbo. Kelkaj el la elfositaj ruinoj de la tiea domaro, kiu datiĝas de la jaro 1000 p.K., estis esploritaj en septembro 1996. Estis trompitaj la esperoj de iuj, kiuj atendis pli da informoj pri fruaj irlandaj migrantoj al Islando, ĉar la funkciulo respondeca pri la esplorado asertas, ke temas pri pure normana kolonio. Laŭ li, la konstrumetodo de la muroj (verŝajne faritaj el torfo) estas tipe nordnorvega, kaj malsimilas la ŝtonan konstruadon kutiman en suda Norvegio kaj en la Britaj Insuloj.
Do restas sen respondo multe da demandoj pri frua ĉeesto de irlandanoj en Islando.
Parenteze, daŭras ankoraŭ hodiaŭ la rabekskursoj de islandanoj al Irlando kaj Skotlando, kvankam ili alvenas, ne per longaj drakŝipoj, sed aviadile, kaj ne por kapti sklavojn, sed por ferii kaj por aĉeti (ne ŝteli) kristnaskdonacojn.