Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triumfonta?

En sia eseo “Kapitalismo disfalonta” (MONATO 1997/12) Gilbert Ledon atentigis pri la “ekonomika hororo”. Li kondamnas la ekonomikon kvazaŭ ĝi estus la sola kulpanto por la diversaj ekonomiaj problemoj en la mondo. Li kritikas ankaŭ la migradon de industriaj laborlokoj al servoj (“fakte parazitaj dungoj”), kiu ne longe daŭros. Fine li akuzas la tutmondigon de la ekonomio “el falsa ekonomiko”. En tiu lasta punkto li samopinias kun Stefan Maul, kiu en sia vidpunkto (MONATO 3/97) kun la titolo “Kapitalismo triumfonta” (do kontraŭe al Ledon) same estis kondamninta la globigadon de la merkato, kiu laŭ li kondukas al plia profito de la kapitalistoj.

La rolo de ekonomiko

Ekonomio laŭdifine estas la tuto de aranĝoj, organizoj kaj disponoj por laŭplana kontentigo de la homa bezono al varoj, havaĵoj kaj servoj. Ekonomiko estas scienco pri ekonomio. Ĝi priskribas kaj klarigas la leĝojn aŭ laŭleĝaĵojn, kiuj ekzistas en la interligoj inter la diversaj ekonomiaj fenomenoj. Ekonomiko estas neŭtrala: ĝi enhavas diversajn, eĉ kontraŭajn teoriojn. Ĝi ne celas nur al maksimumigo de la profito sed al optimuma kontentigo de homoj pri varoj kaj servoj. La entreprenistoj, kiuj efektive ludas la ĉefan rolon en la ekonomio, ne obeas al la scienco, sed al la sento kaj kompreno pri plej bona servado al la klientaro, el kiu rezultas plialtigo de sia vendosumo kaj merkata parto, kaj kompreneble ankaŭ de la profito.

Kiu respondecas pri la senlaboreco?

La riproĉo de Ledon pri la kreskanta nivelo de senlaboreco kaŭzita de aŭtomatoj, robotoj, modernaj metodoj, sume raciigo, ne multe helpas. Ĉu oni bremsu tian fenomenon de raciigo? Ĉu ĝi entute estas bremsebla? Mi asertas ke, kiam aŭtomato transprenas iun laboron ĝis nun faritan de homo, tiu laboro ne valoras esti farata de homo. Ĉu la bonfarto de nia laboristaro plialtiĝus, se ni rifuzus la raciigon? Tute ne, eĉ ne en izolita merkato ne tuŝita de internacieco. Tia sinteno kondukus ne al progreso, ne al ekonomia kresko, ne al plialtiĝo de laborenspezoj, sed al stagnado.

Ĉu industrio estas bona?

Ledon kritikas la migradon de industrio al servoj kaj aŭguras, ke tio ne longe daŭros. Li eraras. En la 19a jarcento laboris preskaŭ duono de la loĝantaro en la agrikulturo; nuntempe nur 3-5 % (en evoluintaj ŝtatoj). Pro ega raciigo tiuj kapablas produkti pli da nutraĵoj ol la tuta loĝantaro povas formanĝi. Tiun saman vojon iras nun la industrio. Tie post la dua mondmilito laboris en Eŭropo pli ol 50 % de la loĝantaro. Tio reduktiĝis intertempe al malpli ol 30 % kaj ĝi daŭre reduktiĝas. Por tio ekzistas du kialoj. Unue, raciigita produktado bezonas malpli da laboristoj. Due, multaj industriistoj eligis diversajn sekciojn (ekzemple purigado, riparoj, kontotenado) al etaj memstaraj entreprenoj. En la industriaj entreprenoj la homoj en tiuj sekcioj estis nombritaj kiel industriaj, kvankam ili jam tiam faris servojn.

Se dungitoj en industrio perdas sian laborlokon, ili nepre serĉu novan en la kategorio de servoj. Tie estas la laborlokoj estontaj, kiujn oni ankoraŭ devas plinombrigi. Ĉu laborlokoj en bankoj, konsilado, komputado, telekomunikado, turismo, libertempaj aranĝoj... estas malpli valoraj ol industriaj? Certe ne!

Ĉu tutmondigo malfavoras?

Ledon aparte kondamnis la tutmondigon de la ekonomio, sed ĝi estas fenomeno de la nuntempo. En la postmilitaj jaroj multe da popoloj vivis en malpaca rilato kun aliaj. Ĉiu ŝtato protektis sian industrion per altaj doganoj kontraŭ importo. Dum la lastaj jardekoj la redukto de la dogantarifoj permesis pli da komerco inter la ŝtatoj kaj la rapideco de la novaj informtransportiloj (telefakso, retpoŝto) aldone stimulis la mondvastan komercon. Ne malmulte efikis tiurilate la klopodoj de la tiama Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco (angla mallongigo GATT), nuna Monda Organizaĵo pri Komerco (angle WTO).

En la okcidentaj ŝtatoj kun altaj salajrokostoj ekestis forta konkurencado inter la produktantoj, kio ofte premis la profiton al nulo aŭ eĉ sub tion. Tiuj firmaoj subite vidis la ŝancon transloki parton de sia produktado (ĉefe la manlaboran intensan) al landoj kun malaltaj salajroj, ekzemple Honkongo, Malajzio, Tajlando, poste Ĉinio, en Eŭropo post la politika turniĝo al Ĉeĥio, Pollando, Hungario, el Usono al Meksiko kaj ankaŭ al Suda Ameriko. Tiu laboro helpis tiujn landojn en la evoluigo de sia ekonomia prospero. Samtempe ĝi ebligis al la labordonantoj redukti siajn kostojn kaj plialtigi sian konkurkapablon. Rapide establiĝis preskaŭ totala tutmondiĝo de la ekonomio. Ĉiuj grandaj entreprenoj celas al tutmondigo de sia produktado, ĉar nur tiamaniere - tiel ili diras - ili povas teni aŭ plilarĝigi sian parton en la monda merkato. Nun ne helpas lamenti pri tio, ĉar estintus tute ne eble malhelpi tion. Same estas nun ne eble retroturni la radon de la historio en nia malpligrandiĝanta mondo. Ĉiuj ekonomiaj ĉeloj devas laŭeble plej flekseble reagi al tiu situacio kaj ellabori taŭgan strategion.

Tamen kritikinda

Certe laboristoj en evoluantaj landoj ricevas, por la sama manlaboro, multe malpli da salajro ol en evoluintaj landoj. Tio ŝajnas esti grava maljusteco. Sed se ili postulus la same altajn salajrojn, la industriistoj retirus la laboron. Facile konjekteble, kio estas pli bone por la malriĉaj landoj. Sed kompreneble, en la kuro de la tempo kaj kun evoluo de la ekonomio, la salajroj iom post iom egaliĝos.

En fermitaj labormerkatoj, ekzemple en la mezeŭropaj landoj dum jardekoj, la sindikato havis grandan influon sur la laborkondiĉoj kaj la salajroj. Per la tutmondiĝo, la entreprenistoj sentas sin pli liberaj ol antaŭe. Se la sindikato tro postulas aŭ minacas per striko, ili translokas plian parton de sia produktado aliloken. La potenco de la sindikato nur etendiĝas ĝis la landlimo. Aktuale ne estas videbla aŭ imagebla supernacia sindikata organizaĵo kiu kontinente aŭ mondvaste povus kunordigi komunan procedon.

Kio validas por la salajroj, validas ankaŭ por la impostoj. La supernacia produktado kaj merkatado permesas al la konzernoj per adekvata fiksado de la prezoj por liveraĵoj inter hejmlando kaj eksterlanda filio transigi parton de la profito al lando kun plej favora imposta tarifo.

Konkludo

Post la rapida forfalo de la komunismo, tute ne verŝajnas ankaŭ disfalo de la kapitalismo. Male, ĝi povus eĉ plifortiĝi, `triumfi', kiel skribis Stefan Maul. Dezirinde estus pli da sociala respondeco. Por organizi tion, necesus konsento inter la plej fortaj ŝtatoj. Kvankam de tio ni ne atendu multon, tamen la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jacques Santer, okaze de la malfermo de la ĉi-jara foiro en Hannover proklamis: “Ni bezonas novan kulturon de entreprena agado”. Ĉu unua radieto de espero?

Franz Josef Braun, prezidanto de IKEF


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: mardo 8 junio 1999 13:49:24