BELGIO

Sep en unu bato

  Kiam en septembro 1998 dum perforta repatrujigo la juna niŝerianino Semira Adamou en la aviadilo suferis letalan cerban lezon, la belga azilpolitiko kolapsis.  La cirkonstancoj de la morto estas sufiĉe klaraj.  La junulino forte rezistis sian elpeladon. Tial, la ŝtatpolicanoj, kiuj akompanis ŝin, metis kusenon sur ŝian buŝon por ŝin kvietigi.  Sekve de tiu ago, Semira perdis la konscion kaj horojn poste mortis pro edemo kaj hemoragio en la cerbo.

  La tujaj reagoj al tiu okazintaĵo estis panikaj kaj ĥaosaj.  La ŝtatpolicestraro tuj anoncis, ke ĝiaj policanoj agis laŭ la reguloj, kaj ke konsekvence ilin ne trafu iu riproĉo.  Ili eĉ kulpigis la organizaĵon, kiu konsilas kaj asistas azilpetantojn.  Tiu ja konsilas la azilpetantojn, kiuj atingis negativan finon de sia procezo, brue rezisti dum repatrujigo.  Tiamaniere ili devigas la ŝtatpolicon uzi perfortan eskortmetodon, ĉar repatrujigo okazas per ordinaraj aviadilkompanioj, kaj la bruo ĝenas la aliajn pasaĝerojn.

  La konsilistoj de la azilpetantoj siaflanke kulpigas la registaron pri malhumana azilpolitiko.  Unu el la plej gravaj malglataĵoj estas, ke la proceduroj pri azilpetado longe daŭras.  Multaj azilpetantoj jam dum jaroj atendas finan decidon.  Ofte ili trovis por si kontentigan – kvankam preterleĝan – vivcirkonstancon, havas amikojn kaj socian vivon kaj fakte adaptiĝis al la belga vivo.  Ne endas resendi tiajn homojn al iliaj antaŭaj malsekuraj vivcirkonstancoj.    

Senpaperuloj

    Panike reagis la ŝtatpolicestraro, kiu rifuzis estonte eskorti repatrujigotajn azilpetantojn.  Same panike reagis la azil-administracio, kiu decidis kelkajn tagojn post la morto de Semira Adamou fermi la azilejon kaj surstratigi ĉiujn homojn, kiuj en tiu momento loĝis en ĝi. Fakte, tiu ago naskis la tiel nomatajn “senpaperulojn”, homojn kiuj sen leĝaj dokumentoj tamen estas en la lando.  Pro la tuta afero la ministro pri internaj aferoj – kiu respondecas pri la azilpolitiko – la socialisto Tobback [tobák] rezignis sian postenon.

  Dum kelkaj semajnoj la ĥaoso daŭris. Tiam la senpaperuloj, subtenataj de la konsilaj organizaĵoj, decidis ekagi.  Ili okupis preĝejon kaj tial denove fiksis la atenton de la gazetaro kaj la politikistoj je siaj problemoj. La pastro de la preĝejo reagis pozitive kaj decidis, ke li ne elpelos tiujn homojn. Baldaŭ sekvis aliaj similaj okupadoj de preĝejoj.  Tamen, pro tio ke preĝejo ne vere estas tute taŭga loĝejo, la okupantoj post kelkaj semajnoj transloĝiĝis, ĉu al alia preĝejo por tie resti dum kelkaj tagoj, ĉu al pli komfortaj lokoj.

  Kaj tiam ĉenreago sekvis. Post la preĝejoj aliaj organizaĵoj malfermis siajn pordojn al la senpaperuloj. Jen “popoldomo” de la socialista sindikato, jen la administrejo de kultura organizaĵo. Ankaŭ universitatoj miksiĝis en la afero. Subtenon ricevis la senpaperuloj de diversaj flankoj, i.a. de pluraj artistoj.    

Ruĝa Kruco

    Tamen, ne ĉie la reagoj estis pozitivaj. Kiam la Ruĝa Kruco anoncis, ke ĝi intencas malfermi azilejon en la monduma vilaĝo De Haan ĉe la maro, la urbestro ekspluatis ĉiujn leĝajn rimedojn por eviti kaj malfaciligi tion.  Li deklaris, ke la azilejo ne konformas al la turisma funkcio de la vilaĝo.  Krome, la konstruaĵo troviĝas en feria regiono, netaŭga por plentempa loĝado.  Ke tiu ejo estas feriodomo, kiu dum almenaŭ ses monatoj ĉiujare en sufiĉe luksa medio akceptas plentempe gastojn, ne ŝajnis kontraŭi tiun starpunkton.

  Je la komenco de la nova jaro ankaŭ lernejo, kiu edukas laŭ Steiner-pedagogio, malfermis siajn pordojn por senpaperuloj.  Ilia motivo estis eduka:  por la lernejanoj la konfrontiĝo kun la senpaperuloj valoras multe pli ol tuta jaro da socia edukado.

  La lasta ŝtupo en la evoluo nun estas, ke eta komunumo, Haacht, alvokis sian loĝantaron disponigi ĉambrojn al azilpetantoj.  Lastatempe la nombro de ili, kiuj serĉis helpon ĉe la komunuma socia servo, estis tiom alta, ke ĝi ne povis provizi loĝejon al ĉiuj.    

Muŝoj ĝenas

    Kiom ajn aktivaj estas la senpaperuloj, la politikistoj tamen profunde kaj sane dormas.  Kiel oni alimaniere povas klarigi, ke dum la monato, kiu pasis inter la tragedia morto de Semira Adamou, kaj nun, nenio rilate al la azilpolitiko vere ŝanĝiĝis.  Kaj kvankam granda estis la publikaj konsterniĝo kaj indigno, neniu vere volas akcepti pli liberalan azilpolitikon.  

Tio laŭdire signifas, ke (ekonomiaj) rifuĝintoj amase invados Belgion, kaj tion oni povas nek akcepti, nek toleri. Unue, ĉar Eŭropo ne volas tion, sed due, kaj pli grave, ĉar oni ne povas akcepti, ke nigraj muŝoj alflugas dolĉan, okcidentan mielpoton.

Guido Van DAMME

   
  La morto de Semira Adamou evidentigis la akran sensencecon de la belga jurosistemo. Unuflanke eĉ la plej granda krimulo devas havi la rajton, preskaŭ tute libere kaj sen mankatenoj, sub gardado de nur du policistoj, pristudi – eĉ se nur formale – sian dosieron.  Kompreneble li ekuzas tian situacion por forkuri. Aliflanke, principe senkulpa junulino – kies sola kulpo estas, ke ŝi estas allogita de la okcidenta abundo – estas elpelita el la lando kun manĉenoj cirkaŭ la pojnoj kaj kun eskorto de dek unu policanoj.  Sian krimon ŝi per sia vivo pagu...  eĉ dum tiu jaro, kiam Unuiĝintaj Nacioj festis la 50-jariĝon de la Universala Deklaro pri la Homaj Rajtoj.  Feliĉan naskiĝtagon.  

gvd  

   

TERMINOLOGIO

Ekonomia rifuĝinto

    Pli kaj pli oni dividas azilpetantojn en du kategoriojn.  Unu estas la vere politike persekutataj azilpetantoj. Homoj, kiuj loĝas en malamikaj landoj, kie krome regas milito, povas esperi, ke ili apartenas al tiu grupo.  La aliaj tamen estas ekonomiaj rifuĝintoj.  Ili venas okcidenten nur por trovi pli bonan vivon. Post malapero de la orienta bloko, ankaŭ la nombro de “malamikaj landoj” draste falis.  Konsekvence, plej multaj rifuĝantoj apartenas al la kategorio ekonomia – kion ajn Amnestio Internacia eventuale dirus pri ilia enlanda situacio. Ili nur klopodas eskapi la morton pro malsato....  Kaj tio ne estas kialo por peti politikan azilon.

  gvd


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 julio 1999