BELGIO
Dioksino-krizo
En gazetara konferenco de la 30a de
aprilo 1999, la belga
registaro diskonigis, ke ĝi ricevis raporton
menditan ĉe
internacia konsilanto-firmao
PriceWaterhouseCoopers pri
la kontrolo de nutraĵoj en Belgio. La
ministroj Pinxten
(agrikulturo) kaj Colla (sano) estis
taskitaj ellabori
proponojn por pliefikigi la kontrolon,
surbaze de la konkludoj
de la raporto.
En la gazetaro de la sekvaj tagoj nenia
mencio troveblis pri
la raporto. Ĝi estis nur unu ero inter
plurdekaj de la
gazetara konferenco, kaj la ĵurnalistoj jam
estis plene
okupataj de la gravaj regionaj, tutlandaj
kaj eŭropaj balotoj,
okazontaj en Belgio la 13an de junio 1999. Eĉ
tiam iuj gazetoj jam
dediĉis plurajn paĝojn tage al tio.
Malsanaj kokinoj
En la komenco de 1999 kelkaj
kokino-bredantoj konstatis, ke
multaj kokinoj malsanis aŭ mortis. Ili
plendis ĉe siaj
nutraĵ-liverantoj. Fakulo de
asekurkompanio de unu liveranto
petis laboratorion eltrovi, kio povus esti la
kaŭzo. Post
monato venis respondo: dioksino, grupo de
danĝeraj kemiaĵoj,
kiuj ekestas ĉe bruligo aŭ forta hejtado
de ekzemple graso.
En brutnutraĵo estas graso ne nova
graso, sed uzita
kuireja graso, kolektita de kelkaj
specialigitaj entreprenoj,
prilaborita kaj vendita al fabrikoj de
brutnutraĵo. Estas
konate, ke foje inter la grasoj estas aliaj,
pli danĝeraj
produktoj, sed, se ĉio estas bone miksita, la
danĝeraj partoj
estas sufiĉe diluitaj kaj iĝas malpli
danĝeraj.
La grasoliveranto estis rapide trovita: la
firmao Verkest el
Deinze, urbeto apud Gent, vendis grason al
la liverantoj de la
trafitaj kokino-bredantoj. Ĉar intertempe
ne venis pliaj
plendoj, oni supozis, ke nur dum mallonga
periodo liveroj
estis problemigaj, kaj ĉar la bestoj,
kiuj manĝis la
venenan nutraĵon, mortis aŭ estis buĉitaj
por homa konsumo
kaj jam formanĝitaj ke ne plu estis
danĝero por la
publiko. La faktoj estis konataj en la fako,
sed neniu emis
kaŭzi panikon informante la publikon. La
fakulo tamen
informis la ministrejon.
Ministraj kabinetoj
En Belgio ĉiu ministro havas sian
kabineton, t.e. aro (50
ĝis 100) da personaj kunlaborantoj, kiuj
konsilas lin. Ili
estas elektitaj el la industrio, el la
administracio, el
universitatoj ... ne nur pro siaj
profesiaj kapabloj, sed
ankaŭ pro fideleco al politika partio de la
ministro. Ofte la
ministro kaj la kabineto troviĝas for de la
ministreja
administracio. La rilatoj inter la
ministrejaj funkciuloj (kiuj
delonge laboras en la ministrejo kaj konas
la problemojn) kaj
la kabinetuloj (kiuj estas portempaj,
plejofte eksteruloj, sed
forte influas la ministron) kutime ne estas
bonaj.
Ne estas klare, kiun ministrejon informis la
fakulo: tiun pri
sano, tiun pri agrikulturo, aŭ ambaŭ? Ĉu
li informis la
kabineton aŭ la respondecan sekcion de la
ministrejo, aŭ
ambaŭ? La kabinetoj verŝajne ne vere
interesiĝis pri la
informoj: ĵus antaŭ balotado oni ne timigu
la loĝantaron per
malaktualiĝinta afero. Cetere, kabinetuloj
kutime estas
partianoj, kiuj en tia sezono pli emas
labori por la bono de
sia partio ol por la bono de la publiko. Se
la informo alvenis
ĉe ministro, ĝin verŝajne trafis la sama
sorto de la
PriceWaterhouseCoopers-raporto:
flankenmeto.
La bombo eksplodas
Nur kelkajn semajnojn antaŭ la balotado
informo pri la
dioksino-afero tamen aperis en la gazetaro
ĉu ĉar la
fakulo pli vaste diskonigis ĝin, ĉu ĉar
iu opozicia
politikisto opiniis la momenton taŭga. La
respondecaj
ministroj komence neis, ke ili estis iel
informitaj. Rapide
estis pruvite, ke la informo tamen estis jam
delonge sendita al
la ministroj kaj eĉ transsendita al kelkaj
najbarlandaj
instancoj: do la ministroj mensogis aŭ
malbone regis sian
ministrejon. La ĉefministro Dehaene
(kristandemokrato) persone
ekokupiĝis pri la afero. La socialista
ministro Colla (sano) tuj
demisiis, kaj lian kristandemokratan kolegon
Pinxten (agrikulturo)
oni devis kvazaŭ forpeli el la ministrejo.
Kvankam dubeblis, ĉu post pli ol kvar monatoj
ankoraŭ restas ia
risko por la sano de la belgoj, Dehaene
draste intervenis:
ĉiuj varoj, kiuj estis iel suspektaj,
malaperis el la vendejoj.
Transporto de bestoj (ne nur kokinoj) al
buĉejoj estis
malpermesita, ĝis estis certeco pri la
bienoj, al kiuj la
danĝera brutnutraĵo estis liverita.
Bonvenis sugesto de
universitata profesoro, ke ne nepre necesas
multekosta kaj
temporaba serĉado pri dioksinoj, sed ke pli
facile konstatebla
ĉeesto de PCB-oj (aliaj grupo de venenaj kemiaĵoj)
estas fidinda
indikilo. Feliĉe, je la 13a de junio la
vendejoj denove estis
sufiĉe bone provizitaj. Dehaene tuj ricevis
rekompencon:
rekorda nombro de belgoj voĉdonis por li.
Al Colla sekvis sampartiano Vandenbossche.
Li dum jaroj estis la
flandra ministro pri instruado kaj ĉar
alia ministro
demisiis pro skandalo neatendite iĝis
ministro pri
enlandaj aferoj. Lia unua tasko kiel nova
ministro pri sano
estis klarigi al eŭropaj instancoj, kial
Belgio ne tuj informis
Eŭropan Union, kaj kiel li intencas regi la
krizon. En Belgio
oni jam kutimiĝis al la aroganta
parolmaniero de
Vandenbossche; en Eŭropo ne. Verŝajne tiel
klarigeblas la
apenaŭ plenumeblaj kontrolmezuroj, kiujn la
ŝokitaj eŭropaj
instancoj trudis al Belgio, kaj kiuj ruinigis
la eksporton de
belgaj produktoj.
La 13a de junio
Unu monaton antaŭe ne estis antaŭviditaj
gravaj ŝanĝoj pro
la balotado: verŝajne la regantaj partioj
(kristandemokratoj
kaj socialistoj) iom malprogresos;
ekstremdekstra partio en
Flandrio iom progresos. De kristandemokrata
flanko iu plendis
pri ruĝ-verda ĉikanado. Depost la
dioksino-krizo estis
klare, ke estonte iom pli da verda ĉikanado
ne malutilus. La
demando ne plu estis, ĉu la regantaj partioj
malprogresos, sed kiom.
Je la 13a de junio malfruvespere venis la
verdikto:
kristandemokratoj kaj socialistoj ricevis
fortajn batojn
(malgraŭ la bonega persona rezulto de la
ĉefministro);
verduloj ege progresis en Valonio kaj
Bruselo, malpli en
Flandrio (kie dekstra Flandra Bloko ankaŭ
konsiderinde
progresis). Opozicia liberala partio iom
progresis kaj iĝis la
plej influhava partio. Unuafoje en kvardek
jaroj oni
antaŭvidas registaron sen la
kristandemokratoj.
Kio efektive okazis?
Iom post iom oni eltrovas, kiel dioksinoj
eniris la
brutnutraĵojn. Verkest aĉetis grason de
la firmao Fogra. Fogra
kolektis grason en deponejoj en suda Belgio,
norda Francio kaj
Luksemburgo. Proksimume unu cisterno-kamiono
tage veturis de
Fogra al Verkest. Tie la graso estis miksita
kun graso de aliaj
originoj. Eventualaj danĝeraj eroj de unu
livero tiel estis
diluitaj, kaj la miksaĵo estis liverita al
fabrikoj de
brutnutraĵo en la regiono. Foje, kiam graso
estis urĝe
bezonata, la graso estis transportita rekte
de Fogra al
fabriko, sen miksado. En unu tia livero
troviĝis iu substanco
kun dioksino, nediluita. Malgrandaj kokinoj,
kiuj manĝis
nutraĵojn de tiu fabriko, malsaniĝis aŭ
mortis; grandaj
bestoj ne spertis sanproblemojn (aŭ la
bredanto ne rimarkis
ion). Kelkaj aliaj klientoj de Verkest en
tiu periodo ricevis
malpli gravajn plendojn. En ceteraj liveroj
la dioksino estis
sufiĉe diluita kaj ne kaŭzis problemojn.
Iuj pensos, ke eblos solvi la problemon per
malpermeso aŭ pli
severa kontrolo de graso en brutnutrado.
Tamen, tio estas nur
eta parto de la problemo. Fidinda kontrolo
de reuzata,
diversloke kolektita graso apenaŭ eblas.
Graso estas nur unu
el la multaj dubaj ingrediencoj de
brutnutraĵoj krome estas
medikamentoj, hormonoj, reuzataj restaĵoj
de bestoj, ktp.
Kvankam la katastrofo nun trafis Belgion, la
situacio similas
en aliaj eŭropaj landoj, kaj simila skandalo
povas ekesti en iu
ajn lando en iu ajn momento.
Ĝis nun la registaroj havis malmultajn
instigojn por
interveni: la fako estas komplika kaj
malfacile kontrolebla,
ĉiuj flankoj kontentas, ĉar bestoj efike
kaj favorpreze
transformas rubaĵojn en viandon, prezoj de
nutraĵoj kaj do
ankaŭ inflacio estas malaltaj. Ĉu nun la
situacio
ŝanĝiĝos, aŭ ĉu post kelkaj monatoj la
skandalo estos
forgesita?
Epilogo: Coca-Cola
Dum la unuaj semajnoj de junio plurloke en
Belgio lernejanoj
malsaniĝis trinkinte Coca-Cola-trinkaĵojn;
kelkaj dum pluraj
semajnoj restis en hospitalo. Ĝis nun
Coca-Cola ne sukcesis
doni kredindan klarigon de la problemo. La
ministro devigis
Coca-Cola detrui sian tutan stokon. Iuj
sciencistoj serioze
sugestas, ke ne vere estis grava problemo kun
Coca-Cola, sed ke
temas pri amasa histerio: plej sentema parto
de la popolo
(junuloj) mense malstabiliĝas je plej eta
anomalio de sia
ŝatata trinkaĵo ...
Roland ROTSAERT