JAPANIO
K-riz-kampoj
En provincaj regionoj en Japanio
etendiĝas rizkampoj kaj digoj ĉirkaŭ
vilaĝoj. Oni nomas la digojn satoyama:
t.e. ĉirkaŭvilaĝa
monteto. En la pasinteco oni ekspluatis
kaj domaĝis la satoyama-ojn
sed nun, ĉar multaj terkultivistoj forlasas
siajn vilaĝojn por trovi
urban laboron, oni neglektas ilin.
Nun, por ke rizkampoj kaj montetoj ne
malaperu, oni provas protekti ilin,
ĉar tie troviĝas plej bona rimedo por
eduki infanojn pri naturo. Plue,
diversaj vivaĵoj dependas de satoyama
por ekzisti.
Naturo
Medioprotektado fariĝas pli kaj pli grava
en Japanio. Ekzemple, en la jaro
2005 okazos en la arbaro Kaisyo en la gubernio
Aiti monda ekspozicio kun la temo
Kunvivado kun naturo. Sekvis protestoj:
medioprotektantoj volis, ke la
ekspozicio okazu aliloke por ne damaĝi la
arbaron.
Pro tio, ke en la gubernio oni trovis neston
de minacata granda falko
(Accipiter gentilis), oni konsentis
malvastigi la ekspozicion. Same
okazis en 1993 en Nagano, kiam estis
translokita olimpika ski-konkursejo
por ne malutili al birdoj. Nun la falko
fariĝis simbolo de medio-protektado
en Japanio.
HORI Yasuo/PG
Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 1 septembro 1999