Nur malofte publikiĝas ĉe ni teatraĵoj. Des pli interese estas recenzi tiaĵon, speciale, se ĝin elplumigis nia ĉi-ĝenre sufiĉe fama Paul Gubbins. Sub la suma titolo „Konto de l' vivo” la aŭtoro prezentas al ni sian teatraĵon samnoman. Ĝin akompanas la bagatelo „Bela la mateno”, kaj la teatraĵetoj „Lunĉo ĉe Lucinda” kaj „Hotelo de l' teatro”. Du el la verketoj ricevis premion.
Takse de tiu ĉi recenzataĵo, la gubinza lingvaĵo vere flueme fluas. Estas tre malfacile por Esperanto-aŭtoro projekcii al ni ĉiutagajn tute naturajn dialogojn, fronte al esperantuja realo, kie tiuj fakte neniam ajn aŭdiĝas. Pri tiu tasko la aŭtoro bone sukcesas, regalante nin per torentoj da trafaj esprimoj.
Aliflanke ne estas tiel, ke lia lingvaĵo estas tute senriproĉa - estas aĵaj „eblecoj”, pasiva misuzo de „iĝ”, ĝisnaŭza uzo de „olda”, strangaĵo kiel „koncipitas” kaj kelkaj gubinzismoj. Iam kaj iam en rapidflua rivereto el kredeblaj konversacieroj elstaras obstina roko. Ekzemple, en la unua teatraĵo meze de amaso da lerte elpensitaj parolaĵoj ie tre ĝenas la malpli lerta kreaĵo „portebla KD-aparato”. Malantaŭ tiu ĉi monstraĵo supozeble kaŝas sin la simpla „poŝdiskilo”, per kiu oni povas pli aŭ malpli naturfidele aŭskulti lumdiskon per du aŭdiletoj.
Jen duakta socikritika komedio por kvin roluloj. Ĝi gravitas ĉirkaŭ malsana 70-jarulo, kiu per granda fortostreĉo decidas spiti sian malsanon por influi la decidon pri la akcepto aŭ malakcepto de nova fabriko. Per ĝi la urbo esperas iomete malpliigi la kvanton de lokaj senlaboruloj. Paralele disvolviĝas familia intrigo pri la enamiĝinta filino de la maljunulo. La tuto tre rilatas al mediaj problemoj kaj al la eterna konflikto inter la kapitalistaro kaj la laboristaro. La historio estas sufiĉe kredinda kaj bone ruliĝas. Jam post la unuaj du aŭ tri scenoj oni nepre volas scii pri la plia evoluo de la intrigo.
Al la recenzanto tute ne plaĉas naivaj aludoj pri Esperanto aŭ Esperantujo, kaj, honeste, ĉi-pece ili abundas. Ne estas diveneble, kial la aŭtoro tiel mispaŝas, ĉar lia rakonto estas sufiĉe leginda per si mem. Do tiaj ripetaj riverencoj al la Kavaliroj de Mil Verdaj Steloj pli ol nur superfluas.
La dramo danke al la metia lerto de la aŭtoro kreskas de sceno al sceno. Tamen la kulmino entenas eron, kiu laŭ la gusto de la recenzanto estas iomete tro drameca kaj en la antaŭaj scenoj ne sufiĉe bone fundamentita. Rezulte de tio la fino ne plu tiom bone interviciĝas en la tre kredindan ceteron. Aldone la interplekto de amrakonto kun SAT-eca socikonflikto ne tute konvinkas.
Jen mallonga scenaĵo kun nur tri roluloj – juna viro sidanta sur ŝtupeskalo, virino seganta ĝin, kaj unuokula vaganto, kiu komencas konversacion kun la du. La estiĝanta dialogo disvolviĝas en deklamoj. Tre mistera bildo pentriĝas, kiu rilatas al potenco, ties misuzo kaj senlaca simbola protesto kontraŭ ĝi. La tuto limas absurdan teatron, kaj la spektantaron ĝi lasos senkomprena. La strangeco de la dialoge uzata lingvaĵo tute ne ĝenas pro la ne malpli stranga enhavo.
Ne estas supozeble, ke tiu ĉi koŝmarkaraktera eksperimento trovos multe da aplaŭdantoj.
Tiu ĉi kvarpersona teatraĵeto estas tumulta humuraĵo plena de miskomprenoj kaj ennodiĝoj. Temas pri la reciproka kokrado de kvindekjaraĝa geedza paro kun konsiderinde pli junaj partneroj. En siaj klopodoj kamufli siajn misagojn ĉiuj partoprenantoj ĉiam pli profunde implikiĝas en mensogaroj, kiuj ĉiam denove iel kolapsas. Apudan kvinan rolon ludas kato, kiu tamen neniam videbliĝas.
Denove la mencio de Esperanto ege malmankas.
La kulmino de la tuta tohuvabohuo estas sufiĉe amuza. Aliflanke, la intrigo estas tre triviala kaj vere troigita.
Jen la plej interesa teatraĵo de la kvaropo. Temas pri burleskaĵo por kvin roluloj, scenanta en hotelo, kie la okazaĵoj alternas inter la akceptejo kaj gastoĉambro. Drinkema vidvina patrino serĉas sian delogotan - fakte delogitan - filinon. Tiu umas en la hotelĉambro kun la edzo de aliulino. La vivsperta, ne tre zorganta pri ĉasto, akceptisto de la hotelo laŭpove klopodas helpi la vidvinon. Tiu iam serĉas sian filinon, iam serĉas brandon, kaj iam serĉas litkunulon. La dialogoj estas sufiĉe fulmaj kaj tre kredeblaj, kvankam iomete germanismaj kaj gubinzismaj. Denove ie altrudiĝas aludo pri Esperanto.
Kvankam la intrigo estas sufiĉe triviala, ĝi impresas kvazaŭ prenita rekte el la vivo. Speciale la nekutima fino estas tre originala.
Tri el la kvar teatraĵetoj estas sufiĉe plaĉaj. Sendispute, ne temas pri majstroverkoj. Jen taŭgaĵoj por kluba enscenigo aŭ festa vespero ĉe kongreso. Aliflanke, en „Hotelo de l' teatro” la modestaj postuloj pri specifa lumado kaj specifa sonfono estos eble tamen iomete tro por kelkaj rondoj. Simile statas pri la pluro da pordoj ofte necesaj kiel parto de la kulisaro.
La lingvaĵo de la aŭtoro nepretervideble necesigas iugradan alkutimiĝon fare de la leganto aŭ aŭdanto. Ĝi estas, kvankam tute ne ege, tamen iomete neologismema. Laŭ la vidpunkto de la recenzanto, alie ol en poezio aŭ iugrade ankaŭ en prozo, ĝuste en dialogoj neologismoj malĉeestu, eĉ se temas kiel ĉi-okaze pri sufiĉe konataj. La plej bonan balancon inter kredebla parolado kaj eleganta elturniĝa lingvaĵo Gubinzo atingas en sia kvara peco „Hotelo de l' teatro”, kiu - tre strange - en la belarta konkurso de 1994 ricevis nur la duan premion. La samjaran unuan premion ricevis lia iomete pli longa „Konto de l' vivo”, en kiu ja abundas aludoj pri esperantaĵoj.
Tiu broŝuritaĵo aperas en kutima FEL-a kvalito. La libro rondiĝas danke al mallonga biografieto, en kiu gaja barbulo kapriceme pritraktas sian leganton elfote. De tiu ĉi barbulo ni sendube povos atendi pliajn interesaĵojn.
Indekso Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001 |