En Usono, la kultura pejzaĝo estas inundata per senĉesa rivero da banala rokmuziko. Ŝajnas, ke ĉiu akna knabo ricevas elektran gitaron je la okazo de sia dekkvara naskiĝtago, kaj antaŭ la dekkvina li publikigas albumon da kantoj. En ĉi tiu muzika superfluo, oni devas longe serĉi por trovi ion aŭskultindan. Malofta estas la trafa liriko, la memorebla melodio. Do, se la bandanoj de Persone kantus anglalingve, sendube ili baldaŭ fariĝus riĉaj kaj famaj. Sed Persone kantas — trafe kaj melodie — per Esperanto. Bedaŭrinde, eble, por ili, sed certe bonŝance por ni.
Lastatempe aperis „...Sed Estas Ne”, la kvara albumo de Persone. Bertilo Wennergren (drumo) kaj Anders Grop (basgitaro) liveras la ritman, dancinstigan fundamenton sur kiu la muziko baziĝas. La gitaro de Martin Wiese arte variigas la sonan teksaĵon — jen ĝi dolĉe lulas, jen akre batas. Wiese ankaŭ rolas kiel ĉefkantisto, dum la aliaj bandanoj aldonas interesajn kromharmoniojn. Multaj diversaj sonoj logas la orelon malgraŭ tio, ke ludas nur triopo da muzikistoj. Sed ĉio ĉi okazas fone al la centra afero: la kantoj. La aŭskultantaro deziras kantojn, trafajn kaj memorindajn kantojn.
Bone verkita popkanto kroĉiĝas al la cerbo. La melodio zumas mense, subkonscie, dum oni veturas laborejen, aŭ lavas la telerojn. En la filmo de la vivo, popkantoj konsistigas la sonstrekon. Persone liveras al ni la zumeblajn melodiojn, kaj ĉiu liriko kiu enradikiĝas en la cerbo estas bele poezia — riĉa kaj aluda, iom mistera, sed ĉiam sufiĉe simpla kaj klara.
La lasta kanto en la albumo pruvas, ke Persone ne estas tipa hurlanta, gitarfrapanta rokbando. La amplifiloj malŝaltiĝas. Wennergren forlasas la tamburojn por akustika gitaro, kaj Grop prenas kontrabason. La triopo kantas belharmonie:
Ĉu vi memoras pri sablo kaj lag' L'aŭroro de la lasta tag' La fina rigard' kaj la malaper'? Lasu min sonĝi pri la somer'.
Sed la lasta kanto estas riproĉebla pro tio, ke ĝi tro fruas. Post nur ok kantoj la albumo abrupte ĉesiĝas. Oni deziras aŭdi plu. Laŭ onidiro, Persone planas novan albumon da muziko akustika. Do, ek al la laboro, kamaradoj! Ni atendas.